Renkontighoj, Esperanto en Europo
18-a Novjara Renkontiĝo 2019/20 en Wiesbaden

2019-02-11

La dekoka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2019 ĝis la 3-a de januaro 2020 denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni atendas denove proksimume 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 12 kaj 25 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).

11-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)

La Novjara Internacia Semajno estas malgranda, sed ŝatata parto de NR, ĉefe por la aĝgrupo inter 12 kaj 25 jaroj. Estas kutime dudeko da ili dum NIS, kiuj pasigas sian tempon kune kaj bele amuziĝas. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.

Larĝa programoferto dum NR kaj NIS

Kadre de NR kaj NIS okazas plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazas interalie koncertoj, teatraĵo aŭ kabaredo. Estas ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo. Jen la programo de la pasinta 17-a NR.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado

Ankaŭ ĉi-foje ni ofertas konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povas plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.

Pasintjare

En la pasinta deksepa Novjara Renkontiĝo kaj deka Novjara Internacia Semajno en Wiesbaden ĉeestis entute 217 partoprenantoj. Pli ol la duono de ili venis el eksterlando, de Kanado ĝis Israelo, Hispanio kaj Svedio; el pluraj landoj venis po kelkaj, po deko ĝis kvardeko el la najbaraj landoj Belgio, Nederlando, Francio kaj Svislando. Entute denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.

Kiu partoprenis?

En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu