2019-03-04
auf deutsch
La entrepreno Mozilla publikigis pli ol mil horojn da laŭtparolata lingvo kun la koncerna transskribado. Tion ili disponigas senkoste kaj ili volas per tio helpi ĉefe al pli malgrandaj entreprenoj krei softvaron pri lingvoj. Inter la 18 lingvoj de la unua versio troviĝas ankaŭ Esperanto.
Helpu grandigi la kolekton en Esperanto!
Sur la paĝoj de la projekto Common-Voice (komuna voĉo) oni povas legi, ke tiu iniciato de Mozilla helpu instrui al maŝinoj paroli kiel veraj homoj; ankaŭ tiu paĝo estas disponebla en Esperanto. Laŭ la paĝo ĝis nun oni registris jam 9 horojn en Esperanto, el kiuj 5 estas jam konfirmitaj. Indas esperi ke aldoniĝos ankoraŭ multaj horoj por pligrandigi la bazon kaj plifaciligi la kreadon de softvaro. Ne hezitu, se vi ŝatos iom helpi: Iru al la koncerna paĝo kaj sekvu la instrukciojn. Tiu alvoko troviĝas ankaŭ ĉe la Kunfarejo.
Jen cetere la diskuto, kiu fine zorgis, ke Esperanto eniru la kolekton jam tiel frue.
Esperanto inter aliaj konataj lingvoj
La novaĵo estis publikigita en multaj lokoj en interreto. La faka magazino ZDNet skribis, ke al la disponeblaj lingvoj apartenas la angla, franca, germana, la ĉina mandarina, la hispana, eŭska, nederlanda, Esperanto kaj Farsi. Krome ĉeestas ankaŭ malpli disvastigitaj lingvoj kiel la kimra kaj berbera lingvo, la kabila, kiun oni parolas en Alĝerio. Rimarkinde, ke Esperanto troviĝas en la unua kategorio, ne ĉe la "malpli disvastigitaj lingvoj".
[ZDNet]