Pri Esperanto
Ĉu Esperanto estas malfacila aŭ facila, s-ro Dorren?

2020-04-04

auf deutsch

La ĵurnalisto Gaston Dorren verkis libron pri proksimume 60 eŭropaj lingvoj, germane "Sprachen: Eine verbale Reise durch Europa" (Lingvoj: Vorta vojaĝo tra Eŭropo, 2017; angle: "Lingo: A Language Spotter's Guide to Europe", 2014). La ĉapitro pri Esperanto bedaŭrinde prezentas tiun lingvon komplete malĝuste - interalie la aŭtoro asertas, ke Esperanto estus "malfacila". La malo veras: Esperanto estas lernebla en proksimume kvarono de la tempo, kiun oni bezonas ekzemple por la angla aŭ hispana.

Kvankam la unua publikigo de la libro jam pasis kelkan tempon - la libro ŝajne bone vendiĝas kaj ĝi pli kaj pli kontribuas je tio, disvastigi en la publiko komplete erarajn ideojn pri Esperanto. Pro tio ĉi tiu artikolo prezentas kelkajn malverajn asertojn kun korekto. Krome mi komence de aprilo enmetis komenton sur la interretejo de la aŭtoro, kiu ĝis nun ne estas publikigita; tiu komento (en la angla) estas sube legebla.

Kion signifas "malfacila"?

Jam en la komenco de la ĉapitro legeblas en la germana eldono, ke eble estas surprizo aŭdi ke Esperanto estas malfacila ("Es mag eine Überraschung sein, zu hören, dass Esperanto schwierig ist“, p. 305-306). Tio fakte estas surprizo, ĉar oni ja jam ekde pli ol 130 jaroj scias, ke Esperanto estas relative facila kaj multe pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj. Ekde la 1920aj jaroj oni faris lernejajn eksperimentojn pri tio. La psikologo Edward Lee Thorndike kun siaj asistantoj Laura H. V. Kennon kaj Helen S. Eaton (Teachers College, Columbia University, New York) konstatis jam inter 1925 kaj 1931, ke meznivela studento post 20 horoj da lernado povas kompreni skribitan aŭ parolatan Esperanton pli bone ol la francan, la germanan, la italan aŭ la hispanan post cent horoj da studado. Kvardek horoj da instruado kaj praktiko permesas al lernanto kompreni kaj uzi Esperanton tiel bone kiel la francan aŭ la germanan post ducent horoj. ("An average college senior or graduate in twenty hours of study will be able to understand printed and spoken Esperanto better than he understands French or German or Italian or Spanish after a hundred hours of study. Forty hours of teaching and practice will equip a pupil in grade 7 or 8 to understand and use Esperanto as well as two hundred hours of teaching and practice will equip him in French or German (…)." Citita ĉe Julia S. Falk. Women, Language and Linguistics. Three American Stories from the First Half of the Twentieth Century. New York. 2002, p. 49-50.) Proksimume deko da lernejaj eksperimentoj ĉiam venis al similaj rezultoj, la Esperanto-lernantoj same: Esperanton oni povas lerni en proksimume kvarono de la tempo kiu estas necesa por eŭropaj lingvoj kiel la angla, la franca, la germana, la hispana k.s. (kaj proksimume dekono aŭ malpli de la tempo, kiu necesas por lingvo kiel la ĉina).

Gaston Darren ne kontentiĝas per unusola mencio de laŭdira malfacileco. Jam iom pli frue (p. 305) li asertas pri Esperanto, "konstatante ĝiajn malfacilaĵojn", ke oni povus demandi sin, "kion, je dio, ĝia inventinto pensis, kiam li kreis ĝin". Se oni konas Esperanton, oni pli verŝajne demandas sin, kion je Dio Gaston Dorren pensis, kiam li skribis ion tian.

Mallonge antaŭ la fino de lia ĉapitro pri Esperanto Dorren demandas sin, kial Ludwik Lejzer Zamenhof ne pli klopodis igi la lingvon facile lernebla (p. 308). Ankaŭ ĉi tie tio legiĝas, kvazaŭ Esperanto ne estus facile lernebla, kio tamen estas tute facile videbla. Nur en la lasta frazo li skribas ion alian, nome ke la mondo nun interkompreniĝas en la angla, lingvo, kiu, kiel oni povas facile koncedi, igas Esperanton en multaj rilatoj aspekti agrable facila. Ho! Nun subite Esperanto estas agrable facila kompare kun la angla.

Oni demandas sin, ĉu la aŭtoro iam rigardis sian ĉapitron pri Esperanto kiel tutaĵon; unue Esperanto estas malfacila, ĝi havas malfacilaĵojn, ĝi devus esti facile lernebla - kaj fine Esperanto subite estas agrable facila. Proksimume tiel li asertas cetere ankaŭ sur sia interreta paĝo: Esperanto estas relative facila kompare kun la angla, la franca kaj kelkaj aliaj lingvoj („Esperanto comes off easily compared to English, French, Italian and some other languages“, Esperanto whispers ). Jen do ni venas al la malnova demando, pro kiu ĝemis jam generacioj de lernantoj ĉe la analizo de beletraj verkoj: Kion la aŭtoro volis diri per tio?

La provo de Dorren kompari Esperanton kun aliaj lingvoj

Ŝajne ne estas tute facile por Gaston Dorren fari ĝustajn rimarkojn pri lingvoj; lia komparo de Esperanto kun aliaj eŭropaj lingvoj bedaŭrinde ne sukcesas, ĉar li evidente ne perceptas, ke tiuj havas la tute samajn strukturojn kiel Esperanto. Tio ne estas miraklo, ĉar Zamenhof tre zorge konsideris aliajn lingvojn kaj transprenis en Esperanto ĝuste ties skemojn, nur pli facile kaj regule.

Sur paĝo 307 Dorren skribas, ke Esperanto farus per adjektivoj strangajn aferojn, kaj li daŭrigas per la rimarko, ke por la pluralo de la bela knabino la fina -j aldoniĝas ne nur al knabino, knabinoj, sed ankaŭ al la adjektivo, belaj. Laŭ li estas eĉ pli strange ke la artikolo restas neŝanĝita: La belaj knabinoj. Li aldonas, ke laŭ lia scio neniu alia eŭropa lingvoj faras ion tiel strangan. (" ›Das hübsche Mädchen‹ ist zum Beispiel la bela knabino […], aber wenn es zwei Mädchen sind, kriegen nicht nur sie eine Endung verpasst – sie werden zu knabinoj […] –, sondern auch ihr Attribut: belaj. Noch merkwürdiger ist dabei, dass der Artikel unverändert bleibt: La belaj knabinoj, ›die hübschen Mädchen‹. Soweit ich weiß, macht keine andere europäische Sprache so etwas Merkwürdiges.")

Ni vidu, ĉu vere ne ekzistas iu ajn alia eŭropa lingvo, kiu faras ion "tiel strangan"... En la germana ekzistas ekzemple la singularo, die hübsche Frau (la beleta virino), kun la pluralo, die hübschen Frauen (la beletaj virinoj). Jen ni vidas precize la saman skemon kiel en Esperanto: Ne nur la substantivo Frau ricevas aldonan finaĵon, Frauen, sed ankaŭ la adjektivo, hübschen. Tiun skemon de la germana (kaj de aliaj lingvoj) Ludoviko Zamenhof transprenis. Ankaŭ la artikolo die estas en singularo kaj pluralo la sama - ĉio tiel kiel en Esperanto.

En la angla ni trovas pluralan finaĵon nur ĉe la substantivo, ne ĉe la adjektivo, sed same kiel en Esperanto la artikolo restas senŝanĝa: The beautiful woman, the beautiful women. La angla supozeble estis la modelo de Zamenhof por la decido havi nur unu difinitan artikolon por ĉiuj substantivoj, en singularo kaj pluralo. Ja estas tute praktike.

Ankaŭ en la nederlanda, la denaska lingvo de la aŭtoro, la artikolo ofte en singularo kaj pluralo havas la saman formon, nome ĉe la masklaj kaj femininaj substantivoj: De jongen, de jongens (la knabo, la knaboj); de vrouw, de vrouwen (la virino, la virinoj).

En la franca oni kontraste kutime metas pluralon kaj al substantivoj kaj al adjektivoj, same kiel en Esperanto: La belle femme, les belles femmes.

Oni povas demandi sin, kiajn strangajn pensojn Dorren supozeble havis, kiam li skribis, ke - laŭ lia scio - neniu alia lingvo farus tiajn strangaĵojn. Kio ĉi tie estas stranga? Zamenhof simple transprenis modelojn el ekzistantaj lingvoj en sian novan lingvon. Tio povas esti tute senchava, same kiel kelkaj aliaj ecoj de Esperanto kiujn Dorren kritikas; tion detale montris Jonathan Cooper.

Ni povas ankoraŭ aldoni, kiujn rimarkojn supre elprenitajn Dorren intermetis. Post „la bela knabino“ li skribas, ke tio en si mem ja impresas strange; knabino laŭ li aspektas tre maskle. Post „sie werden zu knabinoj“ (ili fariĝas knabinoj) oni povas legi, ke tio, knabinoj, estus vorto, kiun entute ne eblas ligi kun io bela. Konsiderante ke li ne sukcesis eltrovi la paralelaĵojn inter Esperanto kaj lia gepatra lingvo, la nederlanda, la angla, la germana kaj la franca, li vere estas sufiĉe impertinenta; temas pri tre aŭdacaj kaj ekstertemaj rimarkoj.

Cetere Dorren ofertas kelkaj ŝanĝoproponojn por Esperanto, el kiuj eble kelkaj havas iom da motivo. Sed: Egale, kiel oni konstruas planitan lingvon, ĉu oni prenas la modelon en unu grupo de lingvoj aŭ en alia, iu ĉiam troviĝos, kiu preferus havi la solvon alimaniere. (Multaj homoj cetere parolas tian aŭ alian lingvon kun iom da eraroj, egale kiel ĝi estas konstruita. Ofte laŭ la modelo de sia gepatra lingvo. Tamen oni komprenas ilin. Ankaŭ tion oni eble konsideru.)

Ŝanĝoproponoj por Esperanto: La redaktofino jam pasis!

Ĉe Esperanto indas noti ke la redaktofino por la lingvo pasis jam delonge. Ĝi estis unue fiksita por la fino de la jaro 1888, unu jaron post la unua publikigo de la Unua Libro. Poste tamen en la 1890aj jaroj oni ankoraŭ faris voĉdonadon inter la legantoj de la gazeto La Esperantisto. La rezulto estis: Esperanto restas kiel ĝi estas. Dorren kun siaj pripensoj venas pli ol cent jarojn tro malfrue. Oni povas priplendi demokratiajn decidojn aŭ simple akcepti ilin. Esperanto hodiaŭ ne plu estas lingvoprojekto, sed lingvo kun aktiva parolkomunumo de kelkaj centmil homoj; kelkaj milionoj lernis Esperanton. Sekve la entuziasmo ŝanĝi la lingvon en iuj apenaŭ esencaj punktoj estas simile granda kiel ĉe la parolantoj de la nederlanda aŭ la angla rilate al ilia lingvo.

Aŭ ĉu mem koncepti novan internacian lingvon?

Cetere ĉiu rajtas krei internacian lingvon kiu laŭ la propra konvinko estas pli bona ol Esperanto. Tion ekde la apero de Esperanto provis jam pluraj centoj de lingvokreantoj; pli grandan sukceson ol Esperanto neniu havis. Supozeble Ido kun proksimume centono de la parolantaro de Esperanto estas la plej sukcesa tia provo. Tio indikas, ke io esence pli bona ol Esperanto ne povis esti trovata. Peter F. Drucker, kiu verkis multe pri manaĝerado, iam skribis, ke necesas ŝparado de almenaŭ proksimume 30 % por havi ŝancon flankenigi jam ekzistantan solvon por certa problemo. Estas simple tiel, ke la homoj ne volas okupiĝi pri ŝanĝoj, se tio alportas preskaŭ nenion; same estas pri Esperanto.

Ĉiukaze apenaŭ diferenco

Dorren tre pravas per sia fina rimarko pri siaj ŝanĝokonsideroj: Ne farus grandan diferencon. („Nicht, dass es einen großen Unterschied gemacht hätte.“ p. 309.) Tio ĝustas. Esperanto estas lernebla en proksimume 25% de la tempo, kiun oni devas investi por lingvo kiel la angla; tion oni povas legi en la raportoj pri la deko da lernejaj eksperimentoj, kiuj okazis dum la pasinta jarcento. Eble Esperanto post iaj ŝanĝoj estus lernebla en nur 23 % aŭ eĉ nur 20 % de la tempo necesa por la lernado de la angla. Sed tio fakte ne gravas: Ĉu per Esperanto oni ŝparas 75% de la tempo necesa por la angla aŭ eĉ 80 % - tio ne estas esenca diferenco por la demando, ĉu oni lernas aŭ subtenas ĝin.

Bedaŭrinde oni skribas multan sensencaĵon pri Esperanto...

La kerna problemo por Esperanto estas delonge, ke ĉiaj homoj, inter ili multaj lingvo-fakuloj, diras kaj skribas pri ĝi amason da malveroj; kolekto de malveraj asertoj pri Esperanto (ĉefe de geprofesoroj pri lingvoj) troviĝas en la jarlibro 2018 de la Asocio pri Interlingvistiko. La lingvofakuloj (pri aliaj lingvoj; pri Esperanto ili kutime publikigis eĉ ne unu sciencan artikolon) apenaŭ konsideras la realecon de Esperantujo. Ili ne klopodas eltrovi la kontraŭajn argumentojn al la propraj asertoj aŭ kontakti (antaŭ publikigo) homojn, kiuj parolas Esperanton ekde kelkaj jardekoj kaj kiuj pri Esperanto publikigis ne nur kelkajn paĝojn, sed plurajn dekojn aŭ eĉ centojn da artikoloj. Tio estus eble saĝa, ĉar poste oni ne estos atakata kaj oni ne havus la problemon ke oni ne scias kion fari nun: Ĉu kiel vera viro persisti je sia starpunkto - egale kiom sensenca ĝi estas? ;-) Aŭ ĉu rekoni ke oni eraris kaj malantaŭeniri? Oni citas diraĵon de Benjamin Disraeli: Unu el la plej malfacilaj aferoj de la mondo estas koncedi ke oni malpravas. (One of the hardest things in this world is to admit you are wrong.) Ho, kiom vera.

Malfacilas por eksteruloj skribi la veron pri Esperanto

Certe ĝustas ke ne facilas skribi pri Esperanto tiel ke oni konsideras la faktan realecon. Ekzistas tiel granda kvanto da misinformoj, ke estas malfacile trovi ĝustajn tekstojn. Oni simple ne facile havas la supozon ke tio, kion rakontas tute serioze aspektantaj geprofesoroj pri lingvoj, bedaŭrinde ofte estas malvera - same tio, kion publikigas renomaj gazetoj kaj eldonejoj. Granda problemo estas ke malveraj asertoj nur tre malofte estas korektataj. La libro estas presita - la damaĝo estas farita; neniu eldonejo volas pro kelkaj malveroj forĵeti la tutan eldonon. Eĉ kaze de reeldono - la priparolata libro estas ekzemplo por tio - oni ofte ne korektas la malveraĵojn. Ankaŭ gazetoj montras nur tre malgrandan entuziasmon korekti malverajn asertojn; verŝajne ili opinias ke tio damaĝus al ilia renomo.

La rezulto estas, ke oni en amaso da lokoj trovas malverajn asertojn pri Esperanto, ankaŭ interrete. La vikipedio estas plejparte laŭdinda escepto, ĉar ĝi havas la principon, ke oni donu fonton por la asertoj; pro tio malveraj kaj senfontaj asertoj ne vivas longe tie (nu, ĉe Esperanto estas tiel, ĉar la Esperanto-parolantoj kaj aliaj homoj atentas la temon - certe ne en la tuta vikipedio). La angla artikolo pri Esperanto en la vikipedio estas eble iom pli bona ol la germana (kiu dum multaj jaroj estis la atakcelo de Esperanto-kontraŭulo).

Ĉu Dorren ion ŝanĝis ĉe la noveldonoj?

Jam tuj post la publikigo de la angla eldono en 2014 Gaston Dorren ricevis multan kritikon pro sia traktado de Esperanto. Li skribas pri tio en sia retejo languagewriter.com. Ian Carter prezentis sian kritikon sur la paĝo wecutthecrap.com (proksimume: ni finas la sensencaĵon), sub la titolo „If you’re going to slag off Esperanto, do your homework.“ (Proksimume: Se vi volas primoki Esperanton, faru viajn hejmtaskojn. Wecutthecrap.com ne plu estas enreta. La enhavo estas sekurigita ĉe web.archive.com.)

Jonathan Cooper verkis Malferman Leteron al Dorren, kun sep kritikpunktoj (kiel menciite jam supre), ĉe DoktorDada.com; Gaston Dorren respondis. Eble vi ŝatos legi la disputon.

Laŭ mia impreso Dorren ne ŝanĝis ion esencan en sia teksto. Fakte: Kial? La gelegantoj estas ja jam mise antaŭinformitaj pri Esperanto fare de aliaj homoj, do oni povas bone daŭrigi samstile. Eble Dorren krome eĉ post la diversa kritiko ne perceptis la tutan realan mondon de Esperanto kaj de ties lingvokomunumo.

Lu Wunsch-Rolshoven
__

(Aldono: La sekvan tekston mi metis al la hejmpagho de Gaston Dorren en la unua de aprilo 2020 kiel komenton; ghis la 20-a de majo ne okazis ia publikigo. Do nun estas tempo por sendi la tekston al la eldonejoj de Gaston Dorren kaj al la gazetaro kaj al la sociaj retoj. Teksto libera por uzado kaj tradukado, se kun mia nomo; volonte kun aliaj subskribantoj. Lu Wunsch-Rolshoven, 20-a de majo 2020)

Dear Mr Dorren,

I have read the chapter about Esperanto in your book "Lingo" (English and German editions) and some other chapters as well as your posts and comments here. Are you sure that you really understand why many Esperanto speakers are not amused about what you wrote? At least in my understanding, you don't interpret their anger very realistically.

1) Is Esperanto difficult or easy - if compared to other languages?

For me it's rather simple: You didn't tell the truth about how easy Esperanto is in fact. I am really sorry that it's like that. I suppose, lots of Esperanto speakers felt the lack of truth, even if they didn't say it that way.

In the English version you wrote: "It perhaps comes as a surprise to be told that Esperanto is difficult." No, Esperanto is not difficult - at least, if you compare it to other languages like English, which is the normal way of doing it. It just takes about a fourth of the time you need for the same level in English. (On the other hand, yes, Esperanto is more difficult than drinking e. g. a glass of water, I agree... But let's stay a bit serious.)

Some lines before, you wrote that Esperanto is "a language whose difficulties might make an English speaker wonder what on earth its inventor was thinking of when he devised it". Here again you speak about "difficulties" of Esperanto - but in fact most Esperanto learners are quite happy about the _lack of difficulties_ in Esperanto after they had to learn languages as difficult as e.g. English.

You are well aware that all this is not really true, see your remark on p. 309 of the German edition where you wrote about English that it is "eine Sprache, die zugegebenermaßen Esperanto in vielerlei Hinsicht dann doch wieder angenehm leicht erscheinen lässt."

2) What would happen, if Esperanto were even easier?

In the English edition the final paragraph is: "But ultimately, it may be just as well that he made Esperanto as difficult as he did. Had he made it easier, what might have happened? Esperanto might have become a world language after all, and we would all have had to learn it. Compulsory bilingualism? Maybe that’s best left to the continentals."

It would not have made any real difference, if Zamenhof had made Esperanto even easier. Esperanto can be learned in about a fourth or a fifth of the time needed for languages like English, French, Spanish or German. That has already been known for nearly a century, after e.g. the research of the psychologist Edward L. Thorndike and his associates Laura H. V. Kennon and Helen S. Eaton. A summary states in 1931 that
"an average college senior or graduate in twenty hours of study will be able to understand printed and spoken Esperanto better than he understands French or German or Italian or Spanish after one hundred hours of study. Forty hours of teaching and practice will equip a pupil in Grade 7 or 8 to understand and use Esperanto as well as two hundred hours of teaching and practice will equip him in French or German."
Julia S. Falk. Women, Language and Linguistics. 1999, p. 49-50

Following this study by Thorndike et al. Esperanto can be learned in about 20 % of the time needed for the other languages mentioned. Would 15 % have made any difference? Probably not. Instead of 200 hours for other languages you need 40 hours for Esperanto, 160 hours less than for French, for example. If it was 170 hours less - would that make an important difference? Certainly not. It was not this little difference - it was the interest of the English speaking countries and the interest of the linguists in many countries which prevented the world from appreciating Esperanto. It was the fact that lots of linguists and other so called language experts told a lot of lies and rumours about Esperanto, over many decades and still to this day.

The linguists in the United States were not amused seeing the results about the learning times for Esperanto - so they simply ignored them and didn't tell anyone about this fact. Julia S. Falk wrote:
"Further, few linguists would have welcomed results that challenged their own livelihood by claiming an advantage to an artificial language over the foreign languages they normally taught in the United States. (...)" (same book, p. 50)

It is known that linguists publish a lot of untrue information about Esperanto, see my article. For that reason it is very difficult to get a realistic understanding of Esperanto and of the growing Esperanto language community, I know.

3) Is the use of Esperanto decreasing or increasing?

I suppose you think that the number of Esperanto speakers is decreasing and Esperanto is used less than before. Well, did you know that China has been publishing daily news in Esperanto, since 2001, on esperanto.china.org.cn? Did you know that China gives money to publish the Unesco Courier in Esperanto? Did you know that there is a Chinese Esperanto Museum, in fact the biggest such museum in the world?

Did you know that Duolingo offers Esperanto courses in three languages, English, Spanish and Portuguese and that Esperanto courses in Chinese and French are being prepared?

Did you know that during the last twelve months there have been around 700,000 people studying Esperanto in these three languages English, Spanish and Portuguese? (Compare this with Catalan, learned by around 665 000 learners in one year; offered in Spanish.) How many languages are there that can be learned in three or five languages on Duolingo? (Around 9: English, ~22 languages, German 9, Spanish and French 8, Italian 5, Portuguese, Russian, Swedish and Esperanto, 3)

Are you really sure Esperanto is a no-hoper? Did you name the chapter that way because you thought that fewer and fewer people were learning Esperanto and that nevertheless those stupid Esperanto enthusiasts still hoped for success for Esperanto? (I suppose, most people do in fact think that the number of Esperanto speaking people is decreasing. So I often ask journalists and linguists why they said so. Up to now I haven't had any satisfying answer. After giving me some erroneous causes, some misunderstandings, they usually do not want to discuss it any longer...)

In fact, Esperanto is spreading more and more (as you may read in the beginning of my article mentioned above). Yes, I am hoping that Esperanto will continue to spread even more in the future, but mainly I just suppose that this very long trend which we can see for many decades will continue. Up to now I can't see why this trend should stop.

4) Economic and political reasons

You agreed with the message of kanguruo. You answered him: "And you are perfectly right that Esperanto has never caught on for reasons that are largely economic and political (rather than its grammar (...)"). I am sorry, I do _not_ agree.

First, Esperanto has been spreading throughout its history. See the data (e.g. in my article or on Statistiko de Esperantujo, Wikipedia). I cannot see a significant period of decrease - can you? (Just around 1910 - 1913.) Do you have data for such a phenomenon? Or do you just believe in what the rumours say about Esperanto? Any evidence?

Second, economic and political reasons seldom lead us all in the same direction. It is true that for the United States Esperanto is not the best solution. See David Rothkopf, 1997: "And it is in the economic and political interests of the United States to ensure that if the world is moving toward a common language, it be English". In Praise of Cultural Imperialism? Effects of Globalization on Culture

But, please, let's consider that there is more than one actor in the international sphere. It is in fact in the economic and political interests of China to promote Esperanto (and Chinese, at the same time; and many Chinese are learning English, sure). There are some reasons for this: Esperanto can be learned in about a fourth of the time needed for English; this means a lot of time and money, because if a Dutch person needs 1000 hours to reach a certain level in English, a Chinese person needs about 3000 hours. If a Dutch person learns Esperanto up to the same level, this will need only about 250 hours; if a Chinese person learns Esperanto up to that same level, this will need only about 750 hours. So for a Dutch person Esperanto means a saving of about 750 hours of study compared to English, for a Chinese person Esperanto means a saving of about 2250 hours of study. I suppose that's why China supports Esperanto, with at the moment around 40 full time employees working for their Esperanto internet sites.

It may be in the political interests of the US to have English as a common world language - but for China this is not very helpful, just because it is so helpful for the US. For China Chinese would be better (but that means a lot of learning time for other nations). And: Esperanto is much better for China than English is.

5) The world with English - an international society with four classes.
A political reason for Esperanto

I shall add some considerations about the effect of English as the main international language.

English means a world society of four classes. At first there are the native speakers of English - they do not have to learn English as a foreign language, zero hours of special learning time. Then there are people like the Dutch or Swedish - they need, let's say, about one thousand hours for a certain level in English; second class. Polish and Hungarian and Finnish people may need about two thousand hours for the same level, they form the third class. Then there are people like Chinese or Japanese or people from Arab countries; they need about three thousand or more hours for this same level. They thus form the fourth class.

Let's have a look at the economic consequences. As a rough estimate let's calculate 5 euros for the teaching cost of one language hour and (only) 10 euros for the time (because if someone does not use the time to learn, he or she can use it to earn money). So 15 euros for each hour. English people have to invest nothing, Dutch people 15 000 euros, Finnish people around 30 000 euros and Chinese people around 45 000 euros or more - all for a similar thing, the ability to participate in world communication. (Not totally similar, because the chances of being a text producer and influencer of the public is much higher, if English is your native language or an easy language as for Dutch people.)

You seem to be in favour of such a four class society. You wrote at the end of the chapter on Esperanto, as already quoted above, speaking to English natives: "Esperanto might have become a world language after all, and we would all have had to learn it. Compulsory bilingualism? Maybe that’s best left to the continentals."

It does not come as a surprise that people from English speaking countries do (more or less) all speak English. For Dutch and Swedish people it's about 90 %. For Polish or Hungarian people it's around 30 or 20 %.
See Eurobarometer languages, 2012, p. 21
For Chinese people it's probably well under 10 %.

I call this lack of justice. What do you call it?

The consequence is that texts in English are mainly written by English natives - the books, the English wikipedia, a lot of songs, many films... The greater the language distance from English, the smaller is the chance to participate in the English speaking world. So English is very good for knowing what English natives think and how they see the world. But it's not very good for understanding the world as a whole or for giving people from other countries an equal share. This is something some small countries understand - so they are supporting Esperanto, like Poland and Croatia who declared Esperanto to be an immaterial cultural heritage or a cultural good, like Hungary where Esperanto has equal rights with other languages in some respects, like China, promoting Esperanto in different ways.

If you object that there still is some inequality with Esperanto: Yes, there certainly is. But to a much lower degree. Instead of 1000 hours of English learning for Dutch people and something like 2000 hours for the Polish, and 3000 for the Chinese, we have 250 hours of Esperanto learning to the same level for the Dutch and English people, 500 for the Polish and 750 for the Chinese. Or, in terms of money, using the same calculation as above: The entrance fee for international communication is only about 4000 euros for the Dutch, 8000 for the Polish and 12000 for the Chinese. No, we don't arrive in a perfect world, but in a world which strives to give people from around the world the most similar conditions in the language area that we are able to imagine.

And, of course, it's much easier to express yourself in Esperanto than it is to express yourself in English, even if you are Polish or Chinese. That's why the Esperanto wikipedia is written by people from many dozens of mother tongues, Esperanto books as well and so are Esperanto songs and films.

Are you still sure your chapter about Esperanto is true and realistic and fair to the Esperanto speaking community?

Is it fair to your readers to misinform them in such a way?

Regards

Louis v. Wunsch-Rolshoven

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

18-a Novjara Renkontiĝo 2019/20 en Wiesbaden

La dekoka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2019 ĝis la 3-a de januaro 2020 denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni atendas denove proksimume 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 12 kaj 25 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu