Renkontighoj
19-a Novjara Renkontiĝo 2020/21 en Wiesbaden

2020-07-16

La deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021 denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Aliĝis ĝis meze de julio 38 homoj. Ni atendas denove proksimume 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 12 kaj 25 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). La informilo kaj aliĝilo atendas vin rete.

12-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)

La Novjara Internacia Semajno estas malgranda, sed ŝatata parto de NR, ĉefe por la aĝgrupo inter 12 kaj 25 jaroj. Estas kutime dudeko da ili dum NIS, kiuj pasigas sian tempon kune kaj bele amuziĝas. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. (La aliĝilo por NIS ankoraŭ ne pretas - dume eblas aliĝo per la NR-formularo.)

Zorgado pri la kronviruso

Kompreneble ni aparte atentos evitadon de infektiĝo per la kronviruso. Tial ni aldone al la kutimaj rekomendoj petas ĉiujn partoprenontojn dum la du semajnoj antaŭ NR esti speciale atenta pri novaj kontaktoj (aldone al la familio kaj aliaj proksimuloj): Ni ĉiuj provu speciale zorge teni distancon kaj eviti proksiman kontakton. Se ni sukcesos eviti enporton de la kronviruso en la renkontiĝon, ne eblos transdoni ĝin dume. (Tio ne signifas, ke vi praktiku veran kvarantenon - kontaktoj eblas, sed kun zorga respektado de distanco kaj eble uzado de bona masko kaj higieno.) Supozeble dum la resto de la jaro ni ankoraŭ lernos iom, kiel plej bone redukti la riskon de virusa transdono.

Larĝa programoferto dum NR kaj NIS

Kadre de NR kaj NIS okazas plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazas interalie koncertoj, teatraĵo aŭ kabaredo. Estas ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en kafejo kaj gufujo.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado

Ankaŭ ĉi-foje ni ofertas konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povas plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.

Pasintjare

En la pasinta dekoka Novjara Renkontiĝo kaj deka Novjara Internacia Semajno en Wiesbaden ĉeestis entute 212 partoprenantoj. La duono de ili venis el eksterlando, de Kanado ĝis Israelo, Katalunio kaj Norvegio; el pluraj landoj venis po kelkaj, po deko ĝis kvardeko el la najbaraj landoj Belgio, Francio kaj Svislando. Denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.

Kiu partoprenis kaj partoprenos?

En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj kaj ankaŭ tiujn de kelkaj jam aliĝintaj partoprenontoj ĉe la venonta NR/NIS en Wiesbaden.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu