2003-10-16
La itala gazeto "Corriere della Sera" raportis pri la malsatstriko, kiun Giorgio Pagano de la Radikala Partio komencis la 26an de septembro por atingi "Eŭropan Lingvokonferencon". Laŭ Pagano la itala ministrino pri edukado Letizia Moratti promesis kunvoki tian konferencon dum la jarduono de la itala prezidanteco en la Eŭropa Unio - sed tio ĝis nun ne okazis.
Krome la gazeto "Corriere della Sera" la 6an de oktobro raportis pri la kreskantaj traduko-problemoj ĉe la Eŭropa Unio kun baldaŭ 20 oficialaj naciaj lingvoj kaj pri la ecoj kaj avantaĝoj de Esperanto. Esperanto ĝis nun ne sukcesis venki, sed laŭ la gazeto ĝi ja disvastiĝas plu. Oni mencias krome la uzadon de Esperanto en la katolika eklezio, ĉe Radio Pekino kaj la persekutadon de Esperanto-parolantoj sub Stalino.
Radikala Partio memorigas ministrinon pri promesoj
La Esperanto-Radikala Asocio de la Radikala Partio memorigis la ministrinon en letero pri tio, ke ŝi mem volis subteni la lingvajn iniciativojn, kiel ili estis priparolitaj kun direktoro Giunta La Spada de la ministerio pri edukado. Pagano montras sian miron, ke la ministrino en letero de la 31a de julio parolas pri "malfacila situacio kadre de komunumaj orientiĝoj"; li demandas, "kiam kaj kie traktatoj aŭ komunumaj orientiĝoj malkonsilas al la Ŝtatoj Uni-anaj aranĝi eŭropajn prilingvajn konferencojn kun kaj por siaj civitanoj?" La Radikala Partio petas, ke oni subskribu ĝian alvokon en la Interreto.
[Esperanto Radikala Asocio, lingvo]