Renkontighoj
SOMERE 2006: Malgranda, sed tre internacia renkontiĝo

2006-08-23

De la 29a de julio ĝis la 11a de aŭgusto okazis la ĉi-jara 4a SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE) apud la germana urbeto Jünkerath en la Eifel-montaro, meze inter Kolonjo kaj Trier. Partoprenis entute 39 homoj, el kiuj la duono venis el eksterlando (Belgio, Britio, Ĉinio, Francio, Nederlando, Pollando); dek el la ĉeestantoj estis infanoj.

Bestoj kaj arbaro

La renkontiĝejo ĉarme situas meze de arbaro, kio ebligis multajn plaĉajn promenojn. Sur la tereno vivas kelkaj bestoj - ŝafoj, kaproj, kunikloj kaj katoj - kion ĉefe la infanoj aprezis. (Pri alia besto, hundo kunportita de partoprenantino, okazis "pentekosta miraklo", kiel ŝerce diris iu: La hundo, kiu kutimas ne obei, kiam oni vokas ĝin en la germana, ankaŭ ne reagis, kiam oni vokis ĝin en Esperanto.)

"Olimpikaj Ludoj"

Tre alloga estis la granda elekto de eksterdomaj kaj endomaj ludiloj, kiujn la domo ofertas. El diversaj ludoj oni kunmetis specon de Olimpikaj Ludoj kun dek disciplinoj, en kiuj la partoprenantoj gaje kaj entuziasme konkursis. Krome eblis elekti el kolekto de plej diversaj kunportitaj ludoj.

Darwin muzike

En prelego de Isabelle Six eblis konatiĝi iom kun la gestolingvo de surduloj, kio tre amuzis la ĉeestantojn. Prelego de Danka Leyk temis pri "asertiveco" - la kapablo okupi kaj konvene teni sian pozicion kaj la proprajn interesojn en sociaj rilatoj. Ludger Schmeink prezentis orgenludadon kun detala klarigo de la funkciigo de orgeno. La ĉeestantoj povis spekti muzikan prezenton de la verko de Charles Darwin, partopreni cirklodancojn kaj "biodancon" kaj senstreĉiĝi per gimnastiko. Por komencantoj kaj progresantoj pri Esperanto oni ofertis kurson, konversacion, rondon pri problemoj de la gramatiko kaj komunan legadon de tekstoj el la Esperanto-literaturo.

Ĉiam ŝatata: Babilado

Kelkaj ekskursoj gvidis al muzeo pri fero kaj gisado, kastela vilaĝo, vulkanĝardeno kun geologiaj vidindaĵoj, kavaĵo kaj najbaraj urbetoj. Sed eble la plej ŝatata programpunkto estis ankaŭ ĉi-jare la libera babilado, ĉu posttagmeze en la ĝardeno sub plaĉa kverko, ĉu vespere en nia kafejo.

Jam notu por 2007

La venontjara 5a SOMERE en 2007 estas planata denove por la unuaj du semajnoj de aŭgusto; la organizantoj serĉos taŭgan renkontiĝejon en la limregiono de Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Germanio.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu