FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


[eo] Krimrakonto: La roboj de Simon de K. Majsner

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Hauptforum
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
mlennartz
50 Beiträge
50 Beiträge


Anmeldedatum: 02.10.2008
Beiträge: 73


   

BeitragVerfasst am: Mo Jun 01, 2015 7:54 am    Titel: [eo] Krimrakonto: La roboj de Simon de K. Majsner Antworten mit Zitat

La unua krimrakonto de Knal Majsner en Esperanto. 32000 vortoj.



Vi povas elŝuti ĝin en mobi/kindlo-formato ĉe www.majkel.de

www.majkel.de/wb/pages/esperanto/elektronika-libraro/elsutado.php

Ĉi tiu libro estas elŝutebla ankaŭ kiel epub-dosiero ĉe Guglo: http://play.google.com/store/books/details/Knal_Majsner_La_roboj_de_Simon?id=mZ3kCAAAQBAJ

Kial la epub-versio estas publikigita ĉe Guglo anstataŭ majkel.de?

La organizoj, gazetaro kaj forumoj de la Esperanto-movado ignoras elektronikajn librojn. Tamen mi estas tre kontenta pri la nombro de elŝutoj (500 elŝutoj estas fieriga nombro, vere!). Tial mi decidis serĉi novajn vojojn, tio estas Guglo por epub-libroj. Tiel mi havas tutmondan merkaton kaj elŝutadon dum la tempo, kiam Guglo ekzistas, do certe pli longe, ol mia retejo "majkel.de" ekzistos.


Resumo de la rakonto:

En la firmao de nordgermana modisto okazis murdo. La modisto suspektas la viktimon, ke ĝi spionis pri lia nova modkolektaĵo. Tial li komisias la privatan detektivon Droste eltrovi la kaŝitan iniciatinton kaj eblajn krimhelpantojn, dum la polico ĉasas la murdinton.

Specimeno:

La virino fermis la pluvombrelon kaj brue malfermis la pordon per kolera puŝo de la piedo. Ventoblovego pelis verŝon da pluveroj en la koridoron. Ŝi eniris kaj ripoze haltis. Rojetoj fluis de ŝiaj ŝuoj sur la kahelan plankon kaj kolektiĝis en flakoj, en kiujn falis pluveroj de la jako kaj la ĵins-pantalono. Malantaŭ ŝi risorto kun levilo refermis la pordon.

En la koridoro sur la dekstra flanko ŝtuparo kondukis malsupren en la kelon, kaj dua supren en la superan etaĝon. Maldekstre brilis la aluminia tegaĵo de lifta ŝovopordo.

En la koridoro sur la dekstra flanko ŝtuparo kondukis malsupren en la kelon, kaj dua supren en la superan et »Tiu idioto, li ne kredu, ke mi toleros tion. Mi ne lasas logi min en pluvon, kaj mi ne permesas, ke iu, eĉ ne tiu viro, igas min atendi vane duonhoron en kafejo.« Tro malfrue ŝi rimarkis, ke la trairejo inter la koridoro kaj la vendejo, kiu troviĝis kontraŭe al la enira pordo, estis malfermita, kaj ŝia laŭta plendo atentigis la vendistinojn de la modosalono.
_________________
http://www.esperanto-sh.de
http://www.der-esperantist.de
http://esperanto-sh.blogspot.com
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Hauptforum Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de