FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Chu Esperanto che Radio Polonia malaperos? Helpu eviti tion!

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Do Nov 02, 2006 10:00 am    Titel: Chu Esperanto che Radio Polonia malaperos? Helpu eviti tion! Antworten mit Zitat

Karaj Gesamideanoj!

Meze de la jaro shanghighis la autoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. La lauvican fojon shanghighis la superuloj de ghia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiau mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu chi vizio forestas Esperanto Redakcio. Ghian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de ghia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Cetere temas pri la unusola redakcio, kiu chesos ekzisti en Radio Polonia. La menciita projekto estis afishita sur la internaj retaj paghoj de Pola Radio AK, marde posttagmeze, rekte antau la komencighantaj festoj de Chiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czaba´nski ghis la 10-a de novembro.

La novaj radioautoritatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso kontraubatali „postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj autoritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau ghi al signifa plukonstruo subighos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de jhurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la jhus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al chi tiuj landoj.

Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la nunjara majo esperanto en ghi trovighas. Sed nun la radia projekto ekskludas ghin. La situacio estas drameca, char la shanghoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por chiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon „ni scias". Mi estis ankau informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Chu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias.

Malgrau chio – shajnas al mi – ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu senehha. Tial mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondajhoj direktataj al polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por ghia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ghian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas – plurfoje esprimita – de niaj auskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj au ech unusola informfonto pri Pollando, ghiaj atingajhoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj Ukrainujo.

Ni bezonas ankau similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR ghis la 10-a de novembro nunjare.

Ne sufichas protesti, ne sufichas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.

Kvankam malfacilas tion konstati, shajnas, ke nia redakcio dividos la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de tiuj chi elsendoj pri Pollando kaj ghiaj transformighoj. Ghi estas frapo antautage de la 150-a naskighdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. Zamenhof – aparte en la kunteksto de la (planata) Jubilea Kongreso en la 2009.

Barbara Pietrzak

Esperanto-Redakcio de Pola Radio

esperanto@polskieradio.pl
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Di Jan 09, 2007 11:18 pm    Titel: Antworten mit Zitat

La reagoj al tiu chi artikolo nun trovighas che

Die Antworten auf diesen Artikel sind verschoben worden nach

http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1020
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de