FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Amaskomunikilaj rilatoj, progreso kaj membraroj

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Sa Okt 25, 2008 10:43 am    Titel: Amaskomunikilaj rilatoj, progreso kaj membraroj Antworten mit Zitat

Mi revenas al tiu diskuto.

Eble estas banala afero: Homoj interesiĝas pri Esperanto kaj eble eklernas ĝin, se oni prezentas allogajn informojn al ili. La informoj "Esperanto devus esti ĉies dua lingvo" aŭ "En la kvindekaj jaroj la situacio de Esperanto estis pli bona" estas malpli allogaj por eklerni Esperanton ol ekzemple "Homoj el multaj landoj ĵus kaj regule kunvenas helpe de Esperanto". Necesos do vaste semi taŭgajn informojn pri Esperanto, se oni volas kreskigi Esperantujon.

Se tio okazos, supozeble ĉiuj partoj de Esperantujo kreskos, asocioj same kiel renkontiĝoj kaj librovendado. Estas fakto (kvankam mankas ĝis nun kompleta statistiko), ke inter 1980 kaj ĉ. 1992 en Germanio okazis multe pli da gazetaraj publikigoj pri Esperanto ol en la postaj jaroj. (Ĉefe pri tio zorgis Detlef Meier, Ziko, Thomas Pusch kaj mi.) Temis pri milionoj da "kontaktoj". Mi memoras ekzemple, ke en Berlino en unu jaro, supozeble 1987, mi sukcesis publikigi ĉ. 80 menciojn pri niaj Esperanto-prelegoj en la du programgazetoj Zitty kaj tip. Kun po ĉ. 50.000 ekzempleroj (eble tiam malpli, sed pli da legantoj) tio signifis pli ol 4 milionojn da "kontaktoj". Okazis ankaŭ supozeble kvindeko da Esperanto-kontribuoj en televido en tiu jardeko. (Eble la centro en Herzberg, kiu ja kolektas Esperanto-vidbendojn, povus iam liveri statistikon pri Esperanto en televido laŭ la jaroj.)

Ĵus mi eksciis, ke inter 1984 kaj 1994 Germana Esperanto-Asocio kreskis; jam antaŭe mi sciis, ke dum la postaj ok jaroj ĝis 2002 ĝia membronombro falis (per sume 20 %). Mi supozas, ke estas rilato inter ambaŭ fenomenoj, gazetaro kaj membraro. Aldoniĝas al tiu supozo la fakto, ke en 2003 mi rekomencis zorgi pri amaskomunikilaj rilatoj kaj iom intensigis tion dum la lastaj du jaroj, el kio rezultis sume ĉ. 100 kontribuoj en la germana gazetaro. Konstateblas, ke la membraro de GEA estas relative konstanta ekde 2002, do ĝi ne plu sinkis. Mi konfesas, ke mi ne miros, se en la nuna aŭ venonta jaro ĝi kreskos.

Mi havas la impreson, ke la membraroj de asocioj (ne nur pri Esperanto) grandparte sekvas la ĝeneralan evoluon de ilia tereno. La aŭtomobiloj estis disvastigitaj de la koncernaj entreprenoj - do estis loko por grandiĝantaj aŭtomobil-asocioj. Kontraste por la disvastigo de Esperanto mankis similaj entreprenoj - do mankis homoj, kiuj havis apartan intereson pri la disvastigo de Esperanto, do longtempe ne kreskis la parolantaro kaj sekve ankaŭ ne la membraroj. Bedaŭrinde la asociaj strukturoj ŝajne ne havas la povon krei multan disvastigon de Esperanto kaj kreskigon de Esperantujo - almenaŭ dum la pasintaj sesdek jaroj ne videblis tio.

Kiam mi en la germanlingva parto de ĉi tiu forumo prezentis mian tezon pri la rilato inter la amaskomunikilaj rilatoj (en kiu kampo mi multe laboris) kaj la disvastigo de Esperanto (eble eĉ la membraro de GEA), la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Rudolf Fischer, mokis min, kvazaŭ mi volus antaŭ ĉio substreki mian kontribuon al la bonfarto de GEA. Tiel ne estas - la kerna celo de mia tuta pripensado estas trovi vojon al la kreskigo de Esperantujo kaj kadre de ĝi kompreni la efikon de amaskomunikilaj rilatoj.

Pripensante dum la pasintaj monatoj bonan strategion por la kreskigo de Esperantujo mi venis al la konkludo, ke antaŭ ĉio estas du prioritatoj: Amaskomunikilaj rilatoj kaj internaciaj renkontiĝoj. Supozeble ĉio alia trovas sian solvon, se oni unuflanke kiel eble plej intense disvastigas taŭgajn informojn per la gazetaro kaj aliflanke kreas sufiĉe da internaciaj renkontiĝoj por la Esperanto-parolantoj. Feliĉe ĝuste tiuj renkontiĝoj kreas belegan eblecon por survojigi amaskomunikilajn rilatojn.

Kiel strategion por EsperantoLand mi do aktuale formulis la jenon:

La celo estas la kreskigo de Esperantujo. (Ne unuavice tiu de EsperantoLand; ĝi sekvos el la ĝenerala.) La du kernaj vojoj estas amaskomunikilaj rilatoj pri la hodiaŭa realeco de Esperanto kaj la okazigo de internaciaj renkontiĝoj.

Eble mi aldonu, ke la vizio estas daŭre kreskanta Esperantujo kun pli kaj pli da eblecoj; Esperantujo same kiel la parolantoj de Esperanto ĝuu renomon en la socio pro la kontribuo al la internacia kompreniĝo.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de