FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


La estonteco de UEA

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Do Feb 26, 2009 8:19 pm    Titel: La estonteco de UEA Antworten mit Zitat

La sekvan tekston verkis kaj rete dissendis Peter Weide el Danio (antaŭe Hamburgo) la 24-an de februaro. Interkonsente kun li mi publikigas ĝin ĉi tie.

Lu

--

Karaj geamikoj,

en la revuo esperanto aperis artikoloj, kiuj pritraktis la aktualan staton de UEA kun speciala atento de la membronombro.

Mian, sube enmetitan, kontribuon al tiu temo mi sendis al la redaktoro de la revuo fine de 2008. Mi komprenis lian respondon tiel, ke li jam havas sufiĉe da materialo por la januara eldono, sed li ankaŭ donis al mi la esperon, ke la kontribuo aperos en februaro aŭ marto. Tiel ne okazos, evidente la redaktoro estas en la benita stato daŭre havi amason da materialo por publikigo.

Ĉar tamen mi ŝatus diskuti miajn ideojn kun aliaj esperantistoj, mi do nun sendas la tekston al vi. Vi farus al mi komplezon, se vi aŭ sendus ĝin al viaj amikoj, ĉar vi opinias ĝin diskutenda aŭ se vi sendus respondon al mi, ĉar vi pretas montri al mi, kie mi eraras.

Amike, Peter

--

Dumviva membro de UEA – Dum kies vivo?

Antaŭ pluraj jaroj, kiam mi fariĝis dumviva membro de UEA, mi ne dubis pri la signifo de la nocio „dumviva membro“: Mi estos membro de UEA la tutan reston de mia vivo.

Hodiaŭ mi ne plu certas, ke mi ĝuste komprenis la esprimon. Eble mi estos UEA-membro nur tiom longe, kiom UEA ekzistos. Eble UEA ne tiom longe vivos, ke mia nomo iam aperos en la revua rubriko „laste malaperis“. Kio endanĝerigas la pluan ekzistadon de UEA?

Simple la fakto, ke ĝi ne plu nepre necesas por vivteni Esperanton. Oni povas hodiaŭ lerni Esperanton, havi esperantlingvajn kontaktojn, viziti renkontiĝojn, aĉeti librojn, akiri kaj aŭskulti kd-ojn ktp. tute sen havi ligon al iu Esperanto-organizaĵo.

Ni povas konstati, ke Esperanto memstariĝis, ke la lingvo estas vivkapabla kaj ne plu dependa de infuzado de iu organizaĵo.

Tio ja estas ĝojiga evoluo. Ĉu, finfine, por la granda tuto gravas, ke UEA perdis sian rolon kiel la gvida centro de Esperantujo?

Ŝajnas en tiu situacio nur logike, ke, kiel Renato Corsetti konstatas, ...“la fakto restas, ke membronombroj falas.“ Kaj por citi el la kontribuo de Humphrey Tonkin: „Do, neeviteble la financa bazo, kiun donas la membraro, malgrandiĝos, eventuale eĉ al nuliĝo.“

Dum Corsetti vidas diversajn grupojn de membroj, kiuj ĉiuj bezonas sian specialan atenton, Tonkin rigardas la diversajn tipojn de organizaĵoj kaj dividas ilin en „membroservaj“ kaj „celservaj“. Li konstatas, ke UEA estas kaj „membroserva“ kaj „celserva.“

Ekestas la demando, kiel financi la celoservantan (parton de) UEA. Alia monfonto ol kotizoj povus esti donacoj. Sed kiom realisma estas la espero, financi UEA nur pere de donacoj? Kie inter la esperantistaro troviĝas homoj pretaj pagi la necesajn sumojn? Kie inter la esperantistaro troviĝas eminentuloj kun sufiĉa karismo por konvinki eblajn neesperantistajn mecenatojn?

Tiuj homoj ja ekzistas, sed ili estas tiom malmultnombraj, ke ŝajnus tro granda hazardludo sin dependigi de ilia entuziasmo kaj bonvolo. Do necesas membrokotizoj. Sekve la tasko estas, „pliigi la membronombron.“ (Corsetti).

Kiel tion fari? La vojon montras Tonkin: „Notinda proporcio de la membroj fariĝas membroj pro tio, ke ili partoprenas Universalan Kongreson (servon de UEA): en jaroj, kiam ili ne iras al UK, ili simple ne membras.“

Per aliaj vortoj: La homoj elkalkulas, ĉu la membreco donas financan avantaĝon. (Kompreneble ni ankaŭ trovas tiujn, kiuj ne membriĝas pro avantaĝo, sed ĉar ili volas kontribui al la movado. Sed ili evidente estas tiom malmultaj, ke ne eblas nur per iliaj kotizoj sekurigi la financan bazon de impona, grava kaj influhava monda Esperanto-organizaĵo.) Multaj membroservaj organizaĵoj jam delonge ekkonis, ke ankoraŭ-ne-membrojn logas sentebla avantaĝo. Sekve de tio ili sukcese proponas al la membroj servojn, por kiuj la membroj volonte pagas. Aŭtomobilkluboj en diversaj landoj estas bona ekzemplo.

Ĉu UEA krom la UKoj (kiuj de multaj estas perceptitaj kiel tro anonimaj amasaranĝoj) vere ofertas servojn, kies prezento povus konvinki nemembron membriĝi en tiu organizaĵo?

Kiel mi supre menciis, oni povas havi plene kontentigan Esperanto-vivon sen ia membreco ĉe UEA. (Des pli mi ĝojas, en la januara numero de la revuo legi pri la sukceso, kiun havis la de mi al lernu.net farita instigo, oferti al finlernintoj simplan vojon al unufoja kontakto kun UEA.)

Kion do UEA en la nuna situacio faras kaj proponas por logi esperantistojn al membriĝo? Per kiuj servoj UEA varbas por si mem?

Kial UEA

- ne donas 10%an rabaton al individuaj membroj je ĉiu aĉeto en la libroservo?

- ne al tiu grupo disponigas retan vortaron, kiu en kvalito kaj amplekso superas ĉiujn senpage atingeblajn?

- ne instalas blogon, kie la individuaj membroj povas diskuti asociajn kaj aliajn demandojn?

- en la duaj bultenoj antaŭ kongresoj ne ofertas interesajn hotelprezojn, sed permesas, ke iom da serĉado en la interreto gvidas al samkategoria, sed pli malmultekosta loĝebleco?

- ne eluzas la eblecojn merkatigi bonkvalitajn esperantaĵojn, sed preferas ne akiri aŭ kaŝi tiajn produktojn anstataŭ varbi por ilia aĉeto kaj uzo same kiel por libroj? (La tempo, en kiu „KULTURO“ rajtis permesi al si taksi sin tiom „altnivela“, ke ĝi povis sen risko de malapero rigardi varbadon kaj memprezenton sub sia nivelo, apartenas al la pasinteco.)

- ne atentigas pri la faciligoj, kiujn konto ĉe UEA donas?

Jen ŝajnas al mi fasko da pripensindaj ideoj. Kaj mi certas, ke tiuj sugestoj ne estas la solaj eblaj, ke iom da plia cerbumado produktos pliajn.

Por reveni al la komenco: Mi deziras al UEA kaj al mi, ke mi povos ĉeesti la centan UKon.

Peter Weide

peter.weide (ĉe) mail.dk
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Sa März 07, 2009 9:44 am    Titel: La estonteco de UEA kaj de Esperantujo Antworten mit Zitat

Kiun avantaĝon ofertas Esperanto-laboro?

Parta respondo pri la demando, kial UEA ne faras tion kaj jenon, estas laŭ mi, ke ne ekzistas sufiĉe da homoj en UEA, por kiuj tio estas avantaĝa. Oni povus fari ĉion, kion vi listigis - sed kial? Ĉu por gajni renomon, monon - kion? Laŭ mi multaj homoj en UEA jam rezignis pri Esperanto kaj pri UEA. Ili ne (plu) vere havas esperon pri brila estonteco.

La kvazaŭ-monopoleco de UEA

Parto de la problemo estas la kvazaŭmonopoleco de UEA, pri kiu mi atentigis ekzemple en vikipedio pri la Koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco de UEA. [Ligilo ŝanĝita al mia originala teksto, ĉar oni forigis ĝin poste. 2010-11-27 Lu] Kiu havas preskaŭ-monopolon, tiu ne devas multe barakti. Se oni perdas membrojn iom post iom - ĉu tio minacas la postenon de la prezidanto? Ĉu la salajron de la oficistoj? Ĉu do entrepreni entute ion? Ĉu entute io fareblas por reveni al membrokresko? Ĉu eble ĉiu laboro eventuale do estos vana? Ĉu sekve ne prefere daŭrigi kiel nun sen ion novan iniciati?

Sateco malvigligas

Laŭ mi la gvidaj UEA-anoj - gvidantoj kaj oficistoj - iusence estas "sataj" en sia ĝenerala vivo, ne ekzistas aparta kaŭzo por energie movi sin.

Komparu:

Herr, laß mich hungern dann und wann,
satt sein macht stumpf und träge,
und schick' mir Feinde, Mann um Mann,
Kampf hält die Kräfte rege.

(Proksimume: Dio, igu min malsati de tempo al tempo,
esti sata malakrigas kaj malvigligas,
kaj sendu malamikojn, viron post viro,
batalo vivigas la fortojn.)

Eble konkurenco vigligos

Laŭ mia supozo, se venos konkurenca organizo, kiu vere montras, ke eblas havi kreskantan membraron - eble tiam vekiĝos fortoj en UEA. Sed eble por la progreso de Esperanto pli gravas entreprenecaj organizoj, vidu sube.

Sekve de la konstato pri la kvazaŭ-monopoleco de UEA mi fondis la sendependan organizon EsperantoLand (fakte ĝi estas daŭrigo de la sendependa Esperanto-Centro Paderborn, kun ŝanĝita kaj plu ŝanĝiĝanta agado). Neniel kun la ideo malhelpi al UEA, sed kun la ideo progresigi Esperanton, kio laŭ mi malfacile eblas (se entute) per UEA. Por malgrandigi la monopolecon (aŭ potenco-koncentriĝon) de Esperantujo. Kaj eble tio iam helpos eĉ al UEA, se la lastaj du linioj de la poemo ĝustas.

Mancur Olson: Grandaj kaj malgrandaj grupoj

Mancur Olson skribis pri "The Logic of Collective Action: Public Goods and the Theory of Groups" (proksimume: La logiko de kolektiva agado: Publikaj havaĵoj kaj la teorio de grupoj). Laŭ mi malfacilas kompreni la funkciadon de grandaj grupoj kiel asocioj (kaj ŝtatoj), se oni ne konsideris liajn ideojn. Eble rigardu en vikipedio ĉe Mancur Olson, ankaŭ en aliaj lingvoj. Iom malfacile komprenebla teksto fakte; mi legis la esencajn asertojn plurfoje por ekkompreni. Esence kaj tro-koncize eble: En grandaj grupoj la homoj serĉas sian propran avantaĝon, ne la komunan avantaĝon de la grupo. Sekve en UEA multaj volas kongreson kaj revuon (persona avantaĝo) - sed malmultaj volas progresigi Esperanton aŭ UEA-n (komuna avantaĝo).

La Granda Stagnado

Laŭ mi la stagnado de UEA intertempe daŭras jam sesdek (60) jarojn, kp. en vikipedio la membrostatistikon de UEA. Estis nur ŝajnesceptoj la kreskoj inter 1955 kaj 1960 (aliĝo de kelkaj grandaj landaj asocioj) kaj 1980 kaj 1990 (ŝveligo de la membronombroj en orienta Europo por havi sidlokojn en la Komitato); la nombroj pri individuaj membroj bone montras, ke esence la membraro stagnadis. Se ene de sesdek jaroj neniu sukcesis realigi iun rimedon por esence kaj longdaŭre kreskigi la membraron, mi emas perdi la esperon, ke tio entute eblas per la forto de UEA mem kaj de ties membroj. Laŭ mi devus okazi iu drastega ŝanĝo - ĉio alia plej verŝajne estas nur kosmetikaĵo. Aŭ eble UEA en sia aktuala strukturo ne estas la taŭga ilo por progresigi Esperanton. Kiu scias?

Esenca celo: Progresigi Esperanton

Mi opinias, ke la kerna celo por ni ne estas UEA kaj ties progreso, sed Esperanto kaj ties progreso. UEA estas eble rimedo por subteni tiun duan celon - sed laŭ la sperto de la pasintaj sesdek jaroj, ĝi tiel ne funkcias. Ne estis UEA, kiu esence progresigis la kreskon de Esperantujo en la kampoj de ekzemple Esperanto-renkontiĝoj en Germanio, muziko, denaskularo aŭ interreto. (Eble vidu la statistikojn.)

Ĉu entreprenetoj estas pli taŭga organiza formo por kreskigo?

Laŭ mi estas ankaŭ malverŝajne, ke estos ĝuste asocio tiu strukturo, kiu esence progresigos Esperanton. Se mi rigardas la komunikajn retojn de telefono, telekopiilo kaj interreto, mi konstatas, ke la progresigaj organizoj ne estis asocioj de uzantoj de tiuj komunikiloj, sed la koncernaj entreprenoj. Mi fakte kredas, ke ankaŭ la progreson de Esperantujo plu subtenos la Esperanto-entreprenetoj, ne la delonge stagnantaj asocioj. Krom la komparo kun aliaj terenoj kaj la sperto en Esperantujo estas ankaŭ teoriaj konsideroj. Unu el ili estas, ke dungitoj kaj funkciuloj de Esperanto-asocio ne havas tre gravan kaŭzon por okupiĝi pri progreso (ili ne ricevas pli da salajro kaj apenaŭ pli da honoro okaze de kresko); kontraste la dungitoj kaj gvidantoj de Esperanto-entreprenetoj havas tian kaŭzon: Ili volas (certigi kaj) plibonigi siajn enspezojn; kaj fakte ili per tio kaj la kresko ankaŭ gajnas renomon.

Kiu kreskigis la aŭtomobilan merkaton?

Vi citas la aŭtomobilajn asociojn. Mi verkis ĝuste pri tiuj en la Berlina Informilo ("?dele" estu "fidele"; "?ina" estu "fina"; pluraj "?" estu "i"). Laŭ mi en la kampo de la aŭtomobil-uzantoj funkcias tiel, ke la aŭtofabrikoj, la ŝoforadlernejoj kaj aliaj entreprenoj zorgas pri la alfluo de novaj aŭtomobilistoj. Kiam ili jam alvenis, la aŭtomobilaj asocioj varbas ilin - sed ne antaŭe. Same mi kredas, ke ankaŭ Esperanto-asocioj esence preferas varbi al membriĝo la jamajn Esperanto-parolantojn - sed ne esence varbas novajn Esperanto-parolantojn. Pro kio la suma kvanto, el kiu la asocioj povas ĉerpi, ne grandiĝas. Kaj ne estas atendeble, ke oni povos draste altigi la procentaĵon de membroj inter la Esperanto-parolantoj. Kaj eĉ, se oni povus - la kresko trovus iam finon, iam ja necesas zorgi pri novaj parolantoj por plu kreski (kaj por kreskigi Esperantujon). (Sed eble kreskigi Esperantujon ne estas la celo de UEA. Eble pli gravas por UEA-uloj, ke oni diru en internaciaj organizoj, ke Esperanto estas pli bona solvo. Egale, ĉu tiu dirado efikas aŭ ne. Eble kp. miajn rimarkojn pri strategio. Mi mem cetere tendencas al Desubismo kaj Kreskigo.)

Celoserva laboro: Amaskomunikilaj rilatoj

Mi kredas je tio, ke eblas fari la celoservan laboron ekster tradiciaj asocioj. Mi mem ekzemple dum la pasintaj ses jaroj kvarfoje okupiĝis pri gazetaraj kontaktoj por PSI kaj trifoje iom pli intense pri la samo rilate al NR. La rezulto el tiuj sep renkontiĝoj estis interalie dek novaĵagentejaj informoj, naŭ de dpa kaj unu de EFE, la hispana kaj sudamerika agentejo. Por ĉiu el tiuj sep okazoj mi bezonis proksimume 30 horojn. Kaj kutime mi elspezis eble tri eŭrojn por kopioj (telefonado kaj retpoŝtado ja ne kreas aldonajn kostojn.)

Mi faras tion, ĉar mi kredas je la estonteco de Esperanto kaj ĉar mi pretas labori por tio. GEA dum multaj jaroj eĉ ne havis gazetaran respondeculon. Ankaŭ UEA laŭ mia impreso ne havas homon, kiu efike kunordigas la kampon. La aktivecoj de la landaj asocioj, pri kiuj mi legas, bedaŭrinde ofte limiĝas je amasa sendado al multegaj ĵurnalistoj - de informoj, kiujn tiuj ne povas uzi. Kiu gazeto en Berlino volus ekzemple represi komunikon de UEA (Roterdamo) pri la gepatralingva tago?!

Dumviva membreco - ĉu dum UEA vivas?

Vi ŝatos ĝui vian dumvivan membrecon ĉe UEA, dum vi mem vivas kaj ne nur dum la tempo, kiam UEA vivas. Mi tre komprenas. Mi ne supozas, ke efika maniero por certigi tion estus ŝanĝi ion ĉe UEA. Mi supozas, ke antaŭ ĉio necesas disvastigi Esperanton.

Du prioritatoj por EsperantoLand: Amaskomunikilaj rilatoj kaj Renkontiĝoj

Sekve mi por EsperantoLand formulis kiel unuan prioritaton: "Amaskomunikilaj rilatoj". Kiel duan (kaj jam lastan) mi formulis: "Renkontiĝoj", ĉar tiuj tre helpas akompani la eklernintojn en Esperantujon (kaj teni la malnovulojn). Ne ekzistas ĉe ni tria prioritato, mi provos malgrandigi la aliajn kampojn de niaj aktivecoj.

Eble ne en ĉiu punkto ni konsentas - sed supozeble en tiu:

Necesas trovi efikajn manierojn por antaŭenigi Esperanton!


Geändert am So Nov 28, 2010 12:13 am von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
esocom
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 11.07.2007
Beiträge: 427
Wohnort: Buchholz Nordheide

   

BeitragVerfasst am: Sa März 07, 2009 1:47 pm    Titel: Esperanton disvastigi Antworten mit Zitat

La homoj en riĉaj landoj – kaj mi loĝas en tia – pli tendencas al aĉeti ion ol al peni mense. Volas diri: estas pli facile ion vendi ol igi homojn ion lerni pri kio ili ne havas spertojn. Do la ideo vendi ŝvitĉemizojn kun surskribo “esperanto” kaj esperantolibrojn jam estas bona komenco aliri da disvastigadon de Esperanto per varoj kaj servoj. Eble estas pripensinda ideo kombini ankoraŭ aliajn ĝeneralajn varojn kun esperantospecifaj varoj kaj servoj. Jen ekzemplo: http://de.groups.yahoo.com/group/esperanto-hamburg/message/293. La ŝverinanoj legu tiun fadenon kaj metu oferton en sian hejmpaĝon kaj kontaktu firmaon Cohrs, kiu certe volonte indikus en sia reklamo ke estas ankaŭ ofertitaj parkgvidoj en Esperanto esperante ke ne nur Winsenanoj sed ankaŭ esperantistoj mendos vojaĝojn al la Bundesgartenschau en Schwerin. Certe estas multaj tiaj eblecoj. Laŭ mi gravas ke esperantistoj ne restu inter si sed enmiksiĝu en la ĝeneralan publikon – la buŝa reklamo tre gravas kaj videblu ĉie ke ekzistas esperantoparolantoj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden E-Mail senden Website dieses Benutzers besuchen
gasto
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 23.05.2006
Beiträge: 224


   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 9:20 am    Titel: Lapenna estas la problemo Antworten mit Zitat

Intertempe mi venis al la konkludo, ke Lapenna (La Granda) estas la sxlosilo de la problemo de UEA kaj Esperanto.

Li sxangxis la organizon de socia movado al pompa kuliso.

Li intencis imponi al la supera tavolo de la politika sfero (sxtatestroj, diplomatoj - estis lia mondo) kaj organizis cxion kiel teatrajxo (precipe UK). La eta Esperantisto atendas de UK (aux de aliaj internaciaj kongresoj) ion similan al "Club Méditerranée" (stimulitaj personaj kontaktoj) aux "Ballermann". UEA ekspluatas tion kaj mizuzas la Esperantistojn kiel statistoj de teatrajxo, kiu estas direktita al cxiu tiu alta tavolo.

Kaj la statistoj ne nur pagas siajn proprajn elspezojn, sed ankaux la kostoj de UEA (genie!).

UEA dum tri jaroj igxus ne plu pagipova, kiam iu entrepereno dum somero en agrabla regiono ofertas Esperanto-feriadon kun kultura-programo kaj altnivelaj prelegoj (kial ne?). Tio kompreneble ne tuj funkcias, sed se estas sukcesa, rapide kreskos.

Aktuale simple mankas strukturo, kiu pretas antaufinanci la projekton.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 10:54 am    Titel: Antworten mit Zitat

Estas la ideo de "desuprimo", kiun sekvis Lapenna. Iusence la konsekvenko el la malkontenteco, ke la "desubismo" ne kondukis al la celo.

Rezultis, ke la UK-oj kaj Esperanto ricevis che la instancoj pli da atento. Cheestis diplomatoj la oficialan malfermon kaj eventuale ankau la fermon, kompreneble tio eniris iujn dosierojn kaj estis raportitaj al la landaj registaroj. Kaj ankau ofte okazis akceptoj che la abasadoj por la kongresanoj. La "Lapenna"-sistemo funkciis.

La postaj estraroj de UEA neglektis la terenon kaj ne rimarkis, ke la teatrajho estighis pli kaj pli malpli plena.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Di Nov 06, 2012 6:17 pm    Titel: Membronombroj de UEA... Antworten mit Zitat

Jen artikolo de mi pri la ĉi-jaraj membronombroj de UEA: Membronombroj, agado kaj ekstera informado. UEA konstatas pluan malkreskon (Balta Ondo).

(Kaj ĉar mi de tempo al tempo serĉas la artikolon de Tonkin, dec. 2008, revuo Esperanto, en kiu li skribis: "unuavice necesas transformi la asocion el membroserva al celoserva organizaĵo", ĉi-okaze mi notas tion kaj fonton de komento pri tio kun parta citado, Heroldo Komunikas - kaj miajn proprajn vortojn por tio: Por la bono de la membroj kaj por la bono de la mondo. Kaj mi cetere havas la impreson, ke asocio devas fari decidon, kio ĝi estas, ĉu membroserva aŭ celoserva. Simple ŝanĝi kun la sama membraro ŝajne tre malfacile eblas. UEA komencis sian ekziston kiel membroserva, enmetis la celon "disvastigi la uzadon de Esperanto" kiel unuan celon en sian statuton en 1920 kaj ĝis hodiaŭ neniel en la praktikan vivon de la asocio... Oni sukcesis pli malpli teni la uzadokvanton, sed ne disvastigi ĝin, eble escepte de Afriko.)
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
maratonisto



Anmeldedatum: 20.09.2013
Beiträge: 3


   

BeitragVerfasst am: Fr Sep 20, 2013 10:39 am    Titel: Antworten mit Zitat

Salutojn!

Mi ne trovis ligilon al leĝprojrekto de 2004 pri Esperanto kiel centrala lingvo por tradukado en la Eŭropa Unio.
Kiu havas la ligilon aŭ tekston de leĝprojekto?

Antaŭan dankon.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Fr Sep 20, 2013 11:54 am    Titel: 2004, leghoprojekto che EU Antworten mit Zitat

maratonisto hat Folgendes geschrieben:
Mi ne trovis ligilon al leĝprojrekto de 2004 pri Esperanto kiel centrala lingvo por tradukado en la Eŭropa Unio.
Kiu havas la ligilon aŭ tekston de leĝprojekto?

Eble tiu artikolo de ni helpos.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
maratonisto



Anmeldedatum: 20.09.2013
Beiträge: 3


   

BeitragVerfasst am: Fr Sep 20, 2013 4:18 pm    Titel: Re: 2004, leghoprojekto che EU Antworten mit Zitat

Lu Wunsch-Rolshoven hat Folgendes geschrieben:
maratonisto hat Folgendes geschrieben:
Mi ne trovis ligilon al leĝprojrekto de 2004 pri Esperanto kiel centrala lingvo por tradukado en la Eŭropa Unio.
Kiu havas la ligilon aŭ tekston de leĝprojekto?

Eble tiu artikolo de ni helpos.

Dankon, sed la ligiloj ne funkcias.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Di Sep 24, 2013 2:26 pm    Titel: Ligilo korektita Antworten mit Zitat

Jen la ligilo al la raporto. Mi korektis ankaŭ en la artikolo.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de