FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto?

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mo März 16, 2009 11:16 pm    Titel: Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto? Antworten mit Zitat

La Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado, eldonis en oktobro 2008 sespaĝan informilon pri "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?" (Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). En ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) tekstas:

"Latin, or Esperanto, is often suggested as the single, pan-European language that the EU should adopt, because almost everybody would have to learn it from scratch." (La latina, aŭ Esperanto, estas ofte proponata kiel sola, tuteŭropa lingvo, kiun la EU devus akcepti, ĉar preskaŭ ĉiu devus lerni ĝin ekde la bazo.)

Mi miris pri la vortumo. Unuflanke mi mem ne deziras, ke Esperanto fariĝu la sola EU-lingvo - mi deziras nur, ke oni subtenu ĝian instruadon kaj iugrade ĝian aplikadon. Dume restu plejparte la nuna tradukado kaj interpretado, por ke ĉiu EU-civitano povu interkomunikiĝi en nacia lingvo kun la EU-Komisiono - kaj same parlamentano en la EU-parlamento. (Mi supozas, ke ankaŭ longavide ne atingeblos stato, en kiu vere ĉiu EU-civitano kapablos bone uzi Esperanton; sekve restu ebleco de komunikado en naciaj lingvoj.)

Aliflanke por mi la menciita argumento estas negrava, eĉ erariga. Mi subtenas kaj parolas Esperanton pro ĉefe du kaŭzoj: Ĝi estas ĝis difinita nivelo lernebla en proksimume triono de la tempo (ĝi do estas tre "rapida lingvo") - aŭ, aliflanke, per la sama lernotempo oni atingas multe pli bonan esprimpovon en Esperanto ol en naciaj fremdlingvoj. Due Esperanto estas multe pli internacia ol ekzemple la angla: Tio videblas en la angla beletro, kiu estas kreata preskaŭ nur de anglalingvaj denaskuloj, kaj simile la plimulton de la angla vikipedio verkas homoj el ĉefe kvar anglalingvaj landoj.

Sekve mi petis al la gazetara respondeculo de la EU-komisionano pri multlingveco Orban, s-ro Roger Nunn, ke li bonvolu sendi al mi kelkajn el tiuj proponoj por Esperanto kiel 'sola, tuteŭropa lingvo' aŭ 'sola oficiala lingvo' (sed ne por Esperanto kiel aldona oficiala lingvo). Povus esti deklaroj de Esperanto-asocioj aŭ demandoj de EU-parlamentanoj.

Mi ricevis neniun tian tekston, en kiu iu ajn proponis Esperanton kiel solan EU-lingvon, sed la informon, ke mi verŝajne serĉas detalojn, kiujn li ne havas.

Miaj demandoj al Esperanto-parolantoj estas:

- Ĉu vi konas tiajn proponojn de Esperanto kiel sola EU-lingvo?
- Ĉu ie de iom oficiala flanko legeblas, ke EU (enkonduku Esperanton kaj) forigu la oficialecon de la nunaj 23 oficialaj lingvoj?
- Kelkfoje eblas legi, ke Bruselo elspezas multan monon por la tradukado kaj interpretado kaj ke per Esperanto eblos ŝpari tiun unu miliardon da lingvaj EU-kostoj. Ĉu la EU-Komisiono prave interpretas tion tiel, ke samtempe kun la enkonduko de Esperanto en EU oni komencu malmunti la lingvajn servojn kaj ke sekve iutage EU-civitanoj ne plu rajtos uzi naciajn lingvojn en kontakto kun EU-instancoj? (Kaj same pri EU-parlamentanoj.)

Kio estas via opinio?
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Di März 17, 2009 11:22 am    Titel: Antworten mit Zitat

Mi ne konas tiaspecan proponon.

Sed... aliaflanke, kian utilon donu Esperanto al EU, se ghi ne reduktas la traduk-servojn de EU? Se oni nur aldonus Esperanto kaj lasus chion, kia ghi estas, simple aldonighas nur unu plura lingvo.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Di März 17, 2009 7:17 pm    Titel: Kiujn kostojn estigus duonoficialeco de Esperanto? Antworten mit Zitat

EU kaj antaŭuloj komencis la tuton per kvar lingvoj kaj daŭre aldonis iujn ĝis hodiaŭ 23 oficialaj lingvoj kaj 5 duonoficialaj lingvoj. Neniu el tiuj aldonoj donis veran utilon al EU mem - nur al la homoj, pri kies lingvo temis. Sekve mi ne tuj vidas, kial ni devus demandi nin, kian avantaĝon Esperanto donos al EU - eblas ankaŭ demandi sin, ĉu ia rekono de Esperanto eble donos avantaĝon al ni.

Unu celo povus laŭ mi esti duonoficialeco de Esperanto. Tion atingis la kataluna, eŭska, galega, kimra kaj skotgaela lingvoj. Praktike tio signifas, ke oni povas skribi ekzemple al EU-Komisiono en tiuj lingvoj kaj supozeble ricevos respondon en la sama lingvo. Oni diras, ke la kostojn kovras la koncernaj landoj - sed mi ne tuj vidas grandajn kostojn: La komenca traduko el ekzemple la eŭska al la angla supozeble ne estos pli multekosta ol tiu el la hispana. Fakte eble por la traktado de demando necesos traduki oficialan tekston, leĝon aŭ simile, al unu el tiuj lingvoj. La traduko de la fakula teksto (eble verkita en la angla) en la eŭskan aliflanke ne povas kosti multe pli ol al la hispana.

En la kazo de Esperanto mi povas imagi, ke oni komence eĉ petos nur "kvaron-oficialecon". Do oni rajtu skribi en Esperanto, sed ricevu la respondon en iu oficiala EU-lingvo laŭ elekto, kutime en tiu de la propra lando. Laŭ mia impreso tio ne estigos aldonajn kostojn. La tradukistoj por tiu paŝo supozeble jam laboras en Bruselo. Sed eble mi ion pretervidis, ĉu?

Komparante la nunajn duonoficialajn lingvojn kaj Esperanton kompreneble indas noti, ke ili havas ian statuson en siaj landoj, dum Esperanto ne jam. Certe venos tiu formala argumento. (Sed tamen mi ŝatas la ideon de duonoficialeco de Esperanto - kaj mi ŝatus koni la opiniojn de Esperanto-parolantoj kaj de eksteruloj pri ĝi.)

Por la EU-Komisiono povas esti pli facile trakti tekston en Esperanto ol tekston en ekzemple la finna, litova aŭ greka. Ja multaj sciantoj de angla kaj franca povas multon jam kompreni de la teksto.

Eble paŝoj antaŭ tiu celo povus esti, ke EU notas la lernadon de Esperanto, la lingvokonojn kaj la uzadon - kaj publikigas ekzemple statistikojn. Ekzemple ankaŭ pri la Esperanto-lingvoscio inter la oficistoj, tradukistoj kaj interpretistoj de la EU-instancoj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
gasto
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 23.05.2006
Beiträge: 224


   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 9:04 am    Titel: Utilo de Esperanto Antworten mit Zitat

Konvinki la burokratiojn aux politikistoj de EU pri Esperanto estas vana.

Oni perdas tempon kaj energion.

Esperanto devus oferti siajn kapablojn al tiuj, kiuj bezonas internacian lingvon kaj ne havas monon por pagi tradukojn. Estas multaj sociaj organizoj, kiuj bezonas urgxe internacian kontakton - por peti monon de EU!

Oni kutime devas havi partnerojn en diversaj landoj de EU, sed tio ne funkcias pro manko da lingvokapablo. Estas specialaj entreprenoj, kiuj scipovas verki la monpetojn en angla lingvo kaj kiuj ofertas siajn servojn al la nekapablaj organizoj de la diversaj landoj.

Kutime la rezulto de cxi tiuj projektoj estas neglektendaj, cxar vera komunikado en la projekto ne okazas. Sed tion sxajne ecx ne estas la celo de EU. Oni diras ke la celo estas stimuli la vojagxojn de la partneroj!

Per la dauxra direkto de postuloj al la pinto oni neglektas tiujn, kiuj vere profitus de lingva subteno.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 10:34 am    Titel: Antworten mit Zitat

Mi aldonas respondon al la demando de Renato Corsetti, kiun li publikigis en la retlisto "esper-german":

Ke la Eŭropa Komisiono simple ne volas Esperanton aŭ la latinan kaj volas la anglan (kvankam la afero estas maskita per tio, ke italoj ĉe si rajtos ankoraŭ paroli itale). Ĉio cetera estas fumo por kovri la veron.

Amike

Renato
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 7:49 pm    Titel: Kion opinias la EU-Komisiono pri Esperanto? Antworten mit Zitat

Renato skribis, ke estas lia opinio:

Zitat:
Ke la Eŭropa Komisiono simple ne volas Esperanton aŭ la latinan kaj volas la anglan.


Tiun supozon pluraj homoj havas... Ofte, sed ne ĉiam, la deziroj de burokratoj realiĝas Smile

Cetere: Ne necesas voli la anglan en la EU-Komisiono, ĝi delonge estas tie. Jam en 1973 (sepdek tri) mi aŭdis de dungito en Bruselo, ke li uzis la anglan pli ofte ol la francan.

Renato skribis:

Zitat:
(kvankam la afero estas maskita per tio, ke italoj ĉe si rajtos ankoraŭ paroli itale).


Eĉ oni kuraĝigas lerni la italan same kiel aliajn lingvojn. Ja EU instigas lerni du fremdajn lingvojn. Esperanto-parolantoj cetere, ni bone konsciu tion, formas la solan lingvo-komunumon, kiu, almenaŭ mezume, pli ol plenumas tiun proponon: Laŭ pluraj enketoj ni mezume regas 3,3 fremdajn lingvojn, Esperanton kaj 2,3 aliajn fremdlingvojn. Renato skribis plu:

Zitat:
Ĉio cetera estas fumo por kovri la veron.


Mi pripensis, ĉu demandi al Bruselo pri la temo. Kaj, eble mirakle, kelkajn horojn poste en mia komputilo troviĝis la jena teksto... Wink

La komisionano pri multlingveco kaj liaj kunlaborantoj kompreneble neniel intencas kovri la veron.

La Komisiono bedaŭrinde ne disponas pri teksto, en kiu Esperanto-organizo detale klarigas, kion ĝi celas rilate al Esperanto en Eŭropa Unio. Tamen daŭre alvenas petoj de unuopuloj, ke EU enkonduku Esperanton. Multaj el tiuj petoj troviĝas en nia forumo pri multlingveco.


Ofte oni asertas, ke per Esperanto ŝpareblus grandega sumo de mono. La financan demandon ja klare aludis ankaŭ s-ro Szöke en sia intervjuo kun la komisionano Orban, kiu aperis ĉe Libera Folio.

Oni parolas ankaŭ pri la babela turo de Bruselo. Ekzemple sur belga retpaĝo troviĝas komparo inter EU kaj UEA, laŭ kiu EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por lingvaj servoj kaj UEA neniun eŭron por tradukado dum Esperanto-kongresoj.

El tio kaj similaj tekstoj la Komisiono konkludas, ke la Esperanto-parolantoj deziras la enkondukon de Esperanto kiel ĝeneralan lingvon de EU kaj krome la forigon de la lingvaj servoj de EU. Ja nur tiel la lingvaj kostoj de EU povus signife reduktiĝi.

Komisionano Orban plurfoje komunikis sian opinion kaj komprenon de la Esperanto-propono. Ekzemple meze de 2007 li diris pri propono de Esperanto:


Zitat:
"Mi kontraŭas, ĉar dum ni progresas direkte al integriĝo, ni devas konservi la diversecon. Tiu estas nia riĉo, kaj ni ne devas nin kompari kun Usono."


(Laŭ Libera Folio)

La Komisiono ne ricevis reagan aserton de Esperanto-asocio, laŭ kiu la enkonduko de Esperanto povus konservi la diversecon aŭ ke la celo de la Esperanto-asocioj malsimilus al la modelo de Usono.

En sia intervjuo kun s-ro Csökke (marto 2008, Libera Folio) komisionano Orban klare kontraŭmetis la EU-formulon de "unueco en diverseco" kaj la plenan respekton de ĉiu lingvo kaj kulturo al la propono de artefarita lingvo. Csökke demandis:


Zitat:
Ĉu vi ne kredas, ke la sola vojo solvi la problemon de lingva (ne)egaleco povus esti la elekto de artefarita lingvo, kiu ne estas gepatra de iu ajn?


(Flanka rimarko de Lu: Estas iom bedaŭrinde, ke Csökke tiel pli malpli asertas pri Esperanto, ke ĝi estas nenies gepatra lingvo, dum la unua denaskulo naskiĝis jam en 1904 kaj hodiaŭ vivas certe pluraj centoj da Esperanto-denaskuloj.)

Al kio Orban respondis:

Zitat:
Ne, mi ne kredas. Mi konsideras, ke la formulo aplikata en Unio, tiu de la "unueco en diverseco", do, la plena respekto de ĉiu lingvo kaj kulturo estas la sukcesa solvo pritrakti lingvajn konfliktojn.


Ankaŭ post tiu opiniesprimo flanke de s-ro Orban la Komisionon ne atingis oficiala komento de Esperanto-asocio. Sekve de ĉio ĉi la Komisiono havas la impreson, ke ĝi ĝuste interpretas la intencojn de la Esperanto-parolantoj.

Interese, ĉu ne?

Oni povus diri: Kiu silentas, tiu konsentas.

Cetere, Renato, mi legis vian komenton de 2008-02-05 pri la raporto Maalouf ĉe Libera Folio. Ĉu EEU komunikis al Orban sian opinion pri la raporto Maalouf?

(Pro tiurilata demando mi iom redaktis la kontribuon, tiel ke pli klaras, kio fakte estas laŭvortaj citaĵoj. La kursiva tekstoparto estas inventaĵo mia pri ebla deklaro de la EU-Komisiono. 22-a de marto, Lu)


Geändert am Mi Apr 01, 2009 11:19 am von Lu Wunsch-Rolshoven

Geändert am So März 22, 2009 9:40 am von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 8:31 pm    Titel: Re: Utilo de Esperanto Antworten mit Zitat

gasto hat Folgendes geschrieben:
Konvinki la burokratiojn aux politikistoj de EU pri Esperanto estas vana.

Oni perdas tempon kaj energion.


Ankaŭ mi ne havas esperon, ke oni povos konvinki la burokratojn aŭ la politikistojn de EU dum la venonta jardeko. Tamen la tekstoj de EU, kiuj mencias Esperanton, ja estas parto de la ĝenerala informado pri Esperanto. Pri tiu mi preferas, ke ĝi bone reprezentas niajn verajn ideojn. Kaze, ke tiaj ekzistas, pri kio mi pli kaj pli dubas Smile

Aktuale apenaŭ havas sencon plendi ĉe EU pro tiuj asertoj. Ŝajne ne ekzistas teksto de la Esperanto-flanko, en kiu ni detale prezentas niajn ideojn. Ĉe kio mi cetere preferus havi ĝenerale akcepteblajn ideojn - kaj nek iun utopian "Esperanto kiel pontlingvo por interpretado en la parlamento" nek aserton kiel: "Nur (Esperanto) povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj."

Mi opinias, ke indas verki klarajn kaj realismajn postulojn por EU. Ekzemple mi ŝatus, ke oni klare postulu principan samrajtigon de Esperanto kun aliaj malgrandaj lingvoj kiel tiuj de minoritatoj kaj enmigrintoj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Fr März 20, 2009 9:45 pm    Titel: Antworten mit Zitat

Krom la ghenerala nebula imago pri "fina venko" - almenau lau mi - che la plej multaj Esperantistoj kaj certe ankau che la diversaj Esperanto-organizoj ekzistas ne klaraj, kontraudiraj kaj ofte shanghantaj opinioj. Mankas tiurilate ankau homogeneco, kiu malhelpas nin, klare montri nian celon al la Bruselaj burokratoj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi März 25, 2009 9:24 am    Titel: La EU-Komisiono pri Esperanto Antworten mit Zitat

Renato skribis, ke la EU-Komisiono "simple ne volas Esperanton". Simile kiel Helmut mi kontraste plu defendas la tezon, ke unuflanke mankas konkretaj kaj seriozaj proponoj de la Esperanto-flanko kaj ke aliflanke la Komisionon atingas multaj proponoj, kiuj ne vere estas seriozaj, sed troigitaj kaj nepripensitaj. Tio bedaŭrinde malhelpas al Esperanto.

Kelkfoje la Komisiono fakte skribas pri Esperanto tute bone kompreneblajn argumentojn. Ekzemple mi ĵus trovis en la reto leteron de Brian McCluskey, la tiama ĝenerala direktoro de la Traduka Servo, el junio 2002, en kiu tekstas:

Zitat:
As regards Esperanto, I personally think that it is a
language with a great deal to be said for it as a bridge between peoples
and cultures. However, for practical and administrative reasons, it is
not at present possible to make it into one of the working languages of
the European Commission's Translation Service. This is by no means to
cast any aspersions on its value and suitability as a medium for other
purposes. I would add that Regulation No 1 of 1958, which is still in
force, stipulates that the official languages of the European Union
shall be the official languages of the Member States.


(Proksimuma traduko: Koncerne Esperanton mi persone opinias, ke ĝi estas lingvo pri kiu eblas multon diri rilate ĝian funkcion kiel ponton inter popoloj kaj kulturoj. Tamen pro praktikaj kaj administraj kaŭzoj nuntempe ne eblas fari el ĝi unu el la laboraj lingvoj de la Traduka Servo de la Eŭropa Komisiono. Per tio ne esprimiĝu iu malafablaĵo pri ĝia valoro kaj taŭgeco kiel rimedo por aliaj celoj. Mi ŝatas aldoni, ke regulo n-ro 1 de 1958, kiu plu validas, preskribas, ke la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estu la oficialaj lingvoj de ĝiaj membrantaj ŝtatoj.)

McCluskey pravas

Estante kiel ajn entuziasma pri Esperanto mi nek povas nek volas kontraŭdiri al McCluskey. Laŭ mi efektive pro la aluditaj kaŭzoj oni ne povas nuntempe fari el Esperanto laboran lingvon en la Komisiono. Li ne detaligas, sed mi ekzemple konsentas kun la kelkloke aperanta atentigo, ke Esperanto ne estas jam sufiĉe ellaborita lingvo kaj ke oni nesufiĉe ofte uzas ĝin por fakaj kaj leĝaj tekstoj. Jam sekve de tio tuja uzado ne eblas.

Kiu survojigu Esperanton?

Kutime la Esperanto-flanko respondas: "Jes, sed oni devas survojigi tion." Mi pensas, ke la EU-Komisiono havas multajn taskojn kaj ne rajtas simple okupiĝi pri iu eta lingvo, kiu aldone havas tre malbonan prestiĝon en la publiko kaj estas apenaŭ konata. (Sen konsideri ĝian faktan valoron.) La naciaj registaroj rapide kaj prave protestus.

Ne estas laŭ mi la - ŝtatoficista - EU-Komisiono, kiu devas antaŭenigi Esperanton. Estas unuflanke la Esperanto-parolantoj, kiuj devas okupiĝi pri tio en la praktiko kaj en la publiko. Estas aliflanke eble politikistoj, kiuj povus survojigi tiun projekton - fakte projekton, kiu montros sian plenan avantaĝon en la praktiko nur post pluraj jardekoj, pro kio la allogeco por la politika kariero en la nuna vivo estas ja malgranda.

Ne "jam temp' està" por Esperanto kiel labora, oficiala aŭ interpret-ponta lingvo

Krome mi opinias, ke se ni Esperanto-parolantoj kaj niaj organizoj postulas ion, ĝi estu serioza kaj realigebla kadre de la aktualaj cirkonstancoj. Sekve "Esperanto kiel labora lingvo" laŭ mi estas ekster konsidero, same "Esperanto kiel oficiala lingvo" kaj "Esperanto kiel pontolingvo por interpretado". Se iu plu faras tiajn proponojn, tiu fakte malutilas al Esperanto kaj al la renomo de Esperantujo.

Ni ne ataku la "Babelan Turon" de Bruselo!

Laŭ mi ni zorgu ankaŭ pri tio, ke ne plu aperu atakoj aŭ misfamigoj de nia flanko kontraŭ la tiel nomata "Babela turo" de Bruselo. Eĉ se oni enkondukus Esperanton tuj kaj kun granda intenseco, estas antaŭvideble, ke dum pluraj jardekoj granda parto de la EU-civitanoj pli bone regos naciajn lingvojn. Tiuj sekve havu la eblecon en nacia lingvo legi la leĝajn tekstojn kaj korespondi kun la Komisiono.

Ĉu vi konsentas?

Eble mi jam ie skribis, ke kontraste mi pensas pri "Esperanto kiel duonoficiala lingvo" (do lingvo de leteroj al la Komisiono). Prepare la Komisiono komencu statistikadi pri la instruado, lernado kaj uzado de Esperanto en EU; eble eĉ pri la scio flanke de EU-dungitoj.


Geändert am Mi März 25, 2009 9:32 am von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Di März 31, 2009 10:26 pm    Titel: Propono de Esperanto kiel sola EU-lingvo (François Grin) Antworten mit Zitat

Lu hat Folgendes geschrieben:
Ĉu vi konas tiajn proponojn de Esperanto kiel sola EU-lingvo?


Helmut hat Folgendes geschrieben:
Mi ne konas tiaspecan proponon.


Intertempe mi trovis du tekstojn kun tiu propono, kiujn verkis François Grin:

Coûts et justice linguistique dans l'élargissement de l'Union européenne (ĉ. marto 2004)

En tiu modelo li prezentas interalie la "régime synarchique" (sinarkia reĝimo) kun 1 oficiala lingvo, ekzemple Esperanto. Neceso lerni fremdajn lingvojn: Esperanto, fare de ĉiuj (espéranto, par tous). Fine li konkludas: "Par élimination, on en arrive donc à conserver les régimes technocratique et synarchique — et tout particulièrement ce dernier (...)" (Eliminante oni do alvenas al la konservado de la teknokrata kaj sinarkia reĝimoj - kaj speciale ĉi-lasta). Laŭ mi tiu "sinarkia reĝimo" estas ekzakte tiu propono, kiun aludis la teksto de la EU-Komisiono.

Krome François Grin publikigis en septembro 2005 studon de 125 paĝoj, "L'enseignement des langues étrangères comme politique publique" (en Esperanto: Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko, pdf). Tie li diskutas tri scenarojn, "Tout-à-l'anglais" (tut-angla), "Plurilinguisme" (plurlingvismo) kaj "Espéranto". Tiun trian li priskribas sur p. 96:

François Grin hat Folgendes geschrieben:
Communication interlinguistique essentiellement en espéranto ; égalité quasi complète entre locuteurs quelle que soit leur langue maternelle.

(Interlingva komunikado esence en Esperanto; preskaŭ kompleta egaleco inter interparolantoj sendepende de ilia gepatra lingvo.) Li tie skribas, ke necesas lerni du fremdajn lingvojn: 1) Esperanto, 2) iu alia. Kaj evidentas, ke li celas, ke ĉiu lernu tiujn du lingvojn. La priskribo estas paralela al tiu de la scenaro "Tout-à l’anglais" (tut-angla), kie tekstas "Communication interlinguistique essentiellement en anglais" (... esence en la angla). Estas rimarkinde, ke la nomoj de la scenaroj kun la angla kaj kun Esperanto malsimilas, dum la enhavo en la praktiko estas iom simila; en paragrafo 6.4 Grin klarigas la kaŭzon per tio, ke la Esperanto-scenaro estas pli "justa" kaj la lernado pli rapida.

La studo, kiun petis la franca "HAUT CONSEIL DE L’EVALUATION DE L’ECOLE" (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo), estis plezure akceptita en Esperantujo: Finfine iu sciencisto prezentis solvon kun Esperanto. Grin, se mi bone memoras, prelegis en iu Esperanto-kongreso. Poste oni decidis informi ĉiun EU-parlamentanon pri la raporto; la letero estas legebla rete. Tie Margareta Handzlik, Renato Corsetti kaj Seán Ó Riain subskribis tekston kun interalie:

Zitat:
Per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!

La svisa ekonomikisto proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:
1. la angla kiel sola lingvo;
2. la multlingveco;
3. la elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo en la EU-organoj.


Mi ne sukcesis sekvi, kiel la aŭtoroj de la letero venis al la prezento de Esperanto kiel "interna laborlingvo" - dum oni parolas pri 25 miliardoj da eŭroj, kiujn oni povus ŝpari. (Tiu sumo nur estiĝas, se neniu plu lernas la anglan kaj ne plu veturas al Anglio por tie plulerni.) Krome Grin ne proponis tion, sed ĝeneralan lernadon de Esperanto de ĉiuj EU-civitanoj. Kp. la kritikon de Johan Derks en Libera Folio kaj komenton de Zlatko Tišljar.

Mi krome ne sukcesis sekvi, kial Renato Corsetti en esper-german respondis per "Mi neniam legis ion tian." al mia demando "Chu ie de iom oficiala flanko (ekzemple iu Esperanto-asocio au iu EU-parlamentano) legeblas, ke EU (enkonduku Esperanton kaj) forigu la oficialecon de la nunaj 23 oficialaj lingvoj?" Ĉu interne de Esperantujo oni ne legis kaj raportis pri la detaloj de la Esperanto-propono en la raporto Grin? (Se mi legas, kion skribis Derks, eble klara "tiel estas!" estas la ĝusta respondo.)

Cetere en sia prelego en la florenca UK Grin diris:
Zitat:
La scenejo 3 estas tiu de Esperanto, kiu supozigas, ke ĉiu lernis kaj uzas Esperanton, aŭ ke tiu lingvo utilas kiel relajso (ponto-lingvo), en tradukado kaj interpretado.

Mi ne tute sekvas ankaŭ ĉi tie, ĉar laŭ mi en la raporto la afero estas prezentita alimaniere.


Geändert am Mi Apr 01, 2009 11:47 am von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
gasto
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 23.05.2006
Beiträge: 224


   

BeitragVerfasst am: Fr Mai 08, 2009 11:26 pm    Titel: Antworten mit Zitat

Mi interpretas signifa gesto la fakton ke EU-komisiono menciu tiun opinion, kaj eble faris tion por surtabligi cxi tiun aferon, kaj ne kompromisinte, proponas cxi tiun demandon por vidi, kion opinias la gxenerala publiko. Se EU-komisiono estus tute kontraux tiu demando, mi supozas ke gxi ne estus farinta la mencion.

Aliflanke, ne necesas ke cxiuj civitanoj parolu esperanton kaj uzu gxin por komuniki kun EU, sed esperanto povus esti interna laborlingvo de la EU-administristaro.

Aliflanke, la celo ne devas esti burokratojn, cxar EU estas ankorau nur klubo de sxtatoj, kaj se oni volus enkonduki esperanton oni unue devus konvinki la registaron de la sxtatoj pri la avantagxoj (ekzemple forigi malekvilibron pro la ega avantagxo kiu la nuna elstareco de la angla donas al anglalingvaj sxtatoj, kaj al gxiaj civitanoj por farii dungitoj en la EU-administracio).
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de