FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


muzikistajho

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Sprachliche Fragen, Lernen
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Mohoveno&Betzarto
Gast





Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: Do Jun 19, 2003 11:46 am    Titel: muzikistajho Antworten mit Zitat

Saluton!
Chu iu el vi povas informi min, chu establighis konvencio/kutimo rilate la gamon: t.e. chu verdstelanoj uzu la abocon, kiel kutimas la angloj kaj germanoj, au la solmizadon, kiun preferas la francoj kaj italoj.
Por "moll/dur" respektive "#/b" oni uzas ja ankau la francajn (kaj en miaj oreloj pli belsonajn) esprimojn "minora/majhora" respektive "diesa/bemola".
Kiu sciigos chi-tion al mi? Helpon!!! Crying or Very sad
Nach oben
Moho-Betza
Gast





Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: Mi Jun 25, 2003 6:48 am    Titel: sonantaj larmoj Antworten mit Zitat

Char evidente neniu ajn precipe interesighas fervore pri mia eta problemo respektive ghia solvado, mi nun mem emas proponi iun sistemon:
Germangamaj "c, d, e, f, g, a, h, c..." (t.e. francgamaj "do, ré, mi, fa, sol, la, si, do...") konformu do al verdgamaj "co, do, e, fo, go, a, bo, co..."; tiel "ges/fis" nomighus "go-bemola/fo-diesa" ktp.
Por esprimi "fisis" au "geses" oni povus tiamaniere diri "fo-didiesa" resp. "go-bebemola" (koncedate la lastaj formoj estas eble tro fikciaj...)
KION VI PENSAS PRI TIO, KARAJ DISKUTEMAJ SAMFORUMANOJ???
MI ARDE ATENDAS VIAJN KONTRAUPROPONOJN!!!
Very Happy
Nach oben
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Jun 25, 2003 7:45 am    Titel: Muzika terminaro Antworten mit Zitat

Mi ne estas fakulo pri muziko. Sed eble helpos al vi la terminaro pri muziko, kiun kunmetis Bertil Wennergren. Mi aldonas la specifan paghon, kiu klarigas la tonan sistemon.

http://www.bertilow.com/roko/helpo/tonoj.php

Se estas pliaj demandoj rilate muzikon, tiam vi eble trovos respondojn che Bertil au eble che Floreal, kiu eldonas la "Rokgazet'" kaj muzikajn diskojn sub la nomo "Vinilkosmo".

Afable

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Moho-Betza
Gast





Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: Mi Jun 25, 2003 12:45 pm    Titel: verda gamo! Antworten mit Zitat

Mi elkore dankas!
Vere Bertil Wennergren respondas chiujn miajn demandojn!
Tre bona pagho!
Nach oben
Malte
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 03.02.2003
Beiträge: 132
Wohnort: Erkelenz, Nordrhein-Westf.

   

BeitragVerfasst am: Mi Jun 25, 2003 5:29 pm    Titel: Re: verda gamo! Antworten mit Zitat

Moho-Betza hat Folgendes geschrieben:
Tre bona pagho!

Tio ne estas diskutebla!

Mi iom miras pri la nomoj de intervaloj. De kie Bertilo prenis ilin, chu ili estas en la PIV? Ili estas chiam la nombro plus "to", por ke iom similu al la latinaj esprimoj, kiuj ankau ekzistas esperantigite. Hm, fakte tute logike.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Moho-Betza
Gast





Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: Do Jun 26, 2003 9:53 am    Titel: verda gamo Antworten mit Zitat

Zitat:
Tio ne estas diskutabla!

Mi iom miras pri la facilanima malrespekto al la laboro de aliaj!

Bertil lauvorte skribas sur tiu pagho, ke ekzistas du sistemoj por nomi la intervalojn - apud la dua menciita de li sistemo (tradicia): primo, sekundo, tercio... li mem favoras evidente la unuan (logikan): unuto, duto, trito... kiu nepre ne estas lia inventajho (Bonvolu vidi ankau "Muzika terminaro" de Butler/Merrick/Hill, kiun mi jhus trovis indikita en la Reta Vortaro). Sed ech se chi-tio estus lia propra propono - chu ghenerale tiaj proponoj estas nediskutebla?
Tio estus tre dubebla kaj min vere konsternanta tenigho.
Kun samideanaj salutoj!
Nach oben
Malte
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 03.02.2003
Beiträge: 132
Wohnort: Erkelenz, Nordrhein-Westf.

   

BeitragVerfasst am: Do Jun 26, 2003 5:00 pm    Titel: Re: verda gamo Antworten mit Zitat

Moho-Betza hat Folgendes geschrieben:
Zitat:
Tio ne estas diskutabla!
Mi iom miras pri la facilanima malrespekto al la laboro de aliaj!

Vi miskomprenis min! Mr. Green La vorto "nediskutebla" rilatis al viaj frazoj:

> Vere Bertil Wennergren respondas
> chiujn miajn demandojn!
> Tre bona pagho!

Do mi celis, ke la fakto, ke la paghoj de Bertilo estas tre bonaj, estas nediskutebla, char ili estas bonaj.

Kaj pri la intervaloj, mi ja aldonis, ke la nomoj aspektas tute logike. Mi skribis ke mi miras, char mi neniam vidis tiujn nomojn antaue, sed ne, char mi opinius ilin malbonaj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Moho-Betza
Gast





Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: Fr Jun 27, 2003 9:29 am    Titel: embaraso Antworten mit Zitat

Tiuokaze bonvolu pardoni!
Mi ne volis prezenti min kiel riprochema kritikulo... (kion mi fakte faris Sad )
Ghojige ni ja tute konsentas pri la "tre bona pagho"!
Mi ankoraufoje pardonpetas!
Nach oben
Gast






Íå âûáðàíà

BeitragVerfasst am: So Jun 29, 2003 9:03 pm    Titel: Re: verda gamo! Antworten mit Zitat

Malte hat Folgendes geschrieben:
Mi iom miras pri la nomoj de intervaloj. De kie Bertilo prenis ilin, chu ili estas en la PIV?


Nu, prefere simple demandu lin. Mr. Green

Seb.
Nach oben
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Sprachliche Fragen, Lernen Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de