FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Asocioj kun balasto

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Sa Okt 25, 2008 9:25 am    Titel: Asocioj kun balasto Antworten mit Zitat

Helmut en la germana parto skribis, ke la estraro povas inter du jarĉefkunvenoj "fari kaj lasi kion ĝi volas".

Helmut hat Folgendes geschrieben:
Es ist ja - ganz pragmatisch - so, dass der Vorstand von den Mitgliedern gewählt wird, dann aber [die Vorstandsmitglieder] bis zur nächsten Hauptversammlung tun und lassen können, was sie wollen - es ist wie ein Balncocheque [nein, nicht Balkon... - Blanko-Scheck! Lu].


Principe jes, la estraro povas fari, kion ĝi volas. Sed praktike unue oni devas hoki la longan liston de nepraj farendaĵoj:

La grandaj Esperanto-asocioj havas multegajn membrojn. La estraro devas prizorgi ilin por ne havi malagrablajn plendojn: Zorgi pri la revuo, la kotizoj, la kongreso, la leteroj de membroj ktp. do estas la unuaj kaj neeviteblaj taskoj de estraro.

Nur, se ĉio ĉi estas prizorgita, oni havas (aŭ nur tiam oni kredas havi) tempon por la disvastigo de Esperanto - informado, amaskomunikilaj rilatoj, novaj projektoj ktp. Tio en la praktiko signifas, ke tiukampe malmulto okazas. Unu ebleco almenaŭ parte eviti la problemon estas difini specialan estraranon pri nenio alia ol pri la kreskigo de Esperantujo (ne pri la vivtenado, kiun iam prezentis Trevor Steele kiel solan eblecon por Esperanto-agado). Sed eĉ tiukaze estas la problemo, ke tiu disvastigo-homo eble ne sentas sin tro bone en la estraraj kunsidoj, en kiuj oni paroladas pri amaso da problemoj ekster lia tereno.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Rudolf Fischer
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 13.05.2008
Beiträge: 223
Wohnort: Nordwalde

   

BeitragVerfasst am: Do Nov 06, 2008 5:21 pm    Titel: Du eraraj premisoj Antworten mit Zitat

[La titolo estis "Re: Du eraraj premisoj". Mi ŝanĝis ĝin al "Du eraraj premisoj", ĉar ne jam estis kontribuo kun tiu titolo. Lu kiel moderatoro]

Lu Wunsch-Rolshoven hat Folgendes geschrieben:
La grandaj Esperanto-asocioj havas multegajn membrojn. La estraro devas prizorgi ilin por ne havi malagrablajn plendojn: Zorgi pri la revuo, la kotizoj, la kongreso, la leteroj de membroj ktp. do estas la unuaj kaj neeviteblaj taskoj de estraro.

Nur, se ĉio ĉi estas prizorgita, oni havas (aŭ nur tiam oni kredas havi) tempon por la disvastigo de Esperanto - informado, amaskomunikilaj rilatoj, novaj projektoj ktp.

tiu rezonado havas du malghustajn premisojn:
1) Ke zorgi "pri la revuo, la kotizoj, la kongreso, la leteroj de membroj ktp." nek celas nek akcelas la disvastigon de Esperanto.
2) Ke ekzemple la estraranoj de GEA ne faras kromajn aferojn.

Kial ekzemple estas "zorgi pri la (Germana Esperanto-)Kongreso" NE "disvastigo de Esperanto", dum zorgi por aranghoj, kion EsperantoLand faras (brave!), JES?

Cetere: Mi ne scias, kiel skribi la diakritajn signojn en Esperanto chi-forume. Estas plago, ke en chiu forumo tio alimaniere okazas, en kelkaj tute ne.
_________________
Rudolf


Geändert am Mi Nov 12, 2008 2:57 pm von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Nov 12, 2008 3:17 pm    Titel: Re: Du eraraj premisoj Antworten mit Zitat

Lu Wunsch-Rolshoven hat Folgendes geschrieben:
La grandaj Esperanto-asocioj havas multegajn membrojn. La estraro devas prizorgi ilin por ne havi malagrablajn plendojn: Zorgi pri la revuo, la kotizoj, la kongreso, la leteroj de membroj ktp. do estas la unuaj kaj neeviteblaj taskoj de estraro.

Nur, se ĉio ĉi estas prizorgita, oni havas (aŭ nur tiam oni kredas havi) tempon por la disvastigo de Esperanto - informado, amaskomunikilaj rilatoj, novaj projektoj ktp.

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:

tiu rezonado havas du malghustajn premisojn:
1) Ke zorgi "pri la revuo, la kotizoj, la kongreso, la leteroj de membroj ktp." nek celas nek akcelas la disvastigon de Esperanto.


Tiuj agadoj laŭ mia observo zorgas ĉefe pri la vivtenado de Esperanto, nur tre malmulte pri la grandigo de la Esperanto-komunumo. Mi ne diras, ke oni ne faru ilin - aŭ ke oni faru neniun el ili. Sed la impulsoj por signifa grandigo, kresko de 5 aŭ pli da procentoj jare, laŭ mi venas el aliaj fontoj.

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:

2) Ke ekzemple la estraranoj de GEA ne faras kromajn aferojn.

Tion mi ne diris.

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:

Kial ekzemple estas "zorgi pri la (Germana Esperanto-)Kongreso" NE "disvastigo de Esperanto", dum zorgi por aranghoj, kion EsperantoLand faras (brave!), JES?


Multan dankon pro la "brave!"! Mi certe ne kontraŭstaros, se vi disvastigos tiun opinion.

La GEK ĉefe kontribuas al la vivtenado de Esperanto. Ĝi certe havas sian funkcion - sed ĝia okazigo dum la pasintaj jardekoj laŭ mia impreso ne signife kontribuis al kreskigo de la Esperanto-komunumo. Eble mi eraras kaj pretervidis ion.

Diferencoj inter GEK kaj NR estas ekzemple la procentaĵo de eksterlandanoj (GEK: sub 20 %, NR: super 60 %), la kvanto de amaskomunikilaj rilatoj kaj publikigoj, la fakto, ke NR aldoniĝis al la jam ekzistantaj Esperanto-kunvenoj, ke ĝi havas iom novan karakteron kaj ke sekve eblis levi la entutan sumon de homoj ĉiujare kunvenantaj en Germanio.

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:

Cetere: Mi ne scias, kiel skribi la diakritajn signojn en Esperanto chi-forume. Estas plago, ke en chiu forumo tio alimaniere okazas, en kelkaj tute ne.


Aŭ elŝutigu la Esperanto-klavaron (EK) kaj rekte enskribu aŭ uzu la unikodajn signojn, ĉ (&# 265; - sed kune) ktp. Eble rigardu la fontotekston.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Mi Nov 12, 2008 4:11 pm    Titel: Re: Du eraraj premisoj Antworten mit Zitat

Lu Wunsch-Rolshoven hat Folgendes geschrieben:
Diferencoj inter GEK kaj NR estas ekzemple la procentaĵo de eksterlandanoj (GEK: sub 20 %, NR: super 60 %), ......

Tiuj aranghoj pro diversaj kauzoj ne estas kompareblaj. Ne komparu prunojn kun pomoj.

1) La GEK havas grandparte laboran karakteron (membrokunveno, estrarkunsido kaj kunsidojn de aliaj organoj ktp.) Tio altiras kutime nur aktivulojn de la movado, sed ne tiujn, kiuj venas por distrighi, kiel dum PSI, NoRo, IF, IS.....

Kompreneble dum la pasinteco oni klopdis pri kombino de labora kaj distra karaktero, kun malmulte da sukceso. (GEK kombinite kun PSI 1985? en Rastatt)

2) LA GEK - same kiel multaj aliaj nacia kongresoj - okazas dum semajnfino, do dauras 2 - 3 tagojn. Nature tio ne logas veni de granda distanco. La aliaj menciitaj aranghoj dauras dum tuta semajno.

3) Ofte che naciaj kongresoj dominas la nacia lingvo, parte pro juraj kauzoj. La oficialaj lingvoj de GEA laustatute estas Germana kaj Esperanto, kio signifas, ke - ekzemple dum la membrokunveno, la germana lingvo estas ofte uzata. Pro tio naciaj kongresoj por eksterlandanoj ne etas aparte logaj. Mi partoprenis naciajn kongresojn en Francio, Polando kaj Hungario - unufoja sperto sufichis por ne plu veturi tien.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Nov 12, 2008 6:24 pm    Titel: Re: Du eraraj premisoj Antworten mit Zitat

Unue Rudolf skribis: "Kial ekzemple estas "zorgi pri la (Germana Esperanto-)Kongreso" NE "disvastigo de Esperanto", dum zorgi por aranghoj, kion EsperantoLand faras (brave!), JES?"

Tiun demandon mi respondis. Tiam mi legis:

Helmut hat Folgendes geschrieben:
Tiuj aranghoj pro diversaj kauzoj ne estas kompareblaj. Ne komparu prunojn kun pomoj.


Kio do - ĉu kompari aŭ ne kompari?
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Rudolf Fischer
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 13.05.2008
Beiträge: 223
Wohnort: Nordwalde

   

BeitragVerfasst am: Mi Nov 12, 2008 6:59 pm    Titel: Re: Du eraraj premisoj Antworten mit Zitat

Lu Wunsch-Rolshoven hat Folgendes geschrieben:
Kio do - ĉu kompari aŭ ne kompari?
Ambaŭ! Temas pri du diversaj aliroj:
- Rilate la celon, disvastigo de Esperanto, ĉiuj Esperanto-aranĝoj estas kompareblaj.
- Rilate la enhavon GEK kaj NR ne estas kompareblaj.

Se vi ne diris, ke la GEA-estraranoj ne faras ion alian ol la necesajn rutinaĵojn, kial vi tiam asertis, ke la estraro ne havas tempon "zorgi por la disvastigo de Esperanto"?

Cetere nur vi mem arogas al vi prijuĝi, kio efikas por la disvastigo de Esperanto kaj kio ne. Tre subjektiva.

Ankaŭ tradiciaj aranĝoj povas kaŭzi novan kreskon, se ili allogas novajn homojn. Tion oni ne simple vidas el la kvanto de aliĝintoj. Ankaŭ ne el la proporcio de eksterlandanoj.

Mi iam jam skribis: Se aranĝo kiel "somere" havas mezume la saman nombron de partoprenantoj ĉiujare kaj se la nombro de eksterlandanoj kreskas, tiam samtempe do la nombro de Germanoj falas, kaj vi ne zorgas por disvastigo de Esperanto en Germanujo (laŭ via kriterio, ne mia). Vi nur allogas pli da eksterlandanoj de la najbarlandaj asocioj, kiuj varbis kaj instruis ilin.
_________________
Rudolf
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Nov 12, 2008 10:35 pm    Titel: Antworten mit Zitat

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:
kial vi tiam asertis, ke la estraro ne havas tempon "zorgi por la disvastigo de Esperanto"?

Tion mi ne skribis.

Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben:

Cetere nur vi mem arogas al vi prijuĝi, kio efikas por la disvastigo de Esperanto kaj kio ne. Tre subjektiva.

Mi prezentas mian propran opinion. Relative kutima maniero diskuti.

Se en renkontiĝo estas 70 % de eksterlandanoj, 30 % estas germanoj. Krei tian renkontiĝon kreskigas Esperantujon en Germanio. Sed, ĉiukaze, mi ne diris, ke mi volas limigiĝi al Germanio. Krome tia internacia renkontiĝo permesas gazetarajn rilatojn; ĉi-somere aperis almenaŭ du artikoloj kaj unu radio-intervjuo.

Ĉu vi cetere diskutas por diskuti aŭ por progresigi la scion? Aŭ kiucele?
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de