FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Esplorprojektoj rilate al Esperanto

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 931
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Feb 29, 2012 2:08 am    Titel: Esplorprojektoj rilate al Esperanto Antworten mit Zitat

De tempo al tempo mi pensas pri temoj eble esplorindaj rilate al Esperanto. Mi certe ne havos la tempon esplori ilin ĉiujn kaj ankaŭ por multaj ne la bonan scio- kaj spertobazon. Do mi prezentas ilin ĉi tie. Eble iu interesiĝos.

- Dum kiom da tempo homoj lernas Esperanton ĝis kiam ili ekuzas ĝin en alia situacio ol la lerneja ĉirkaŭaĵo, praktike - do en Esperanto-grupo, renkontiĝo, interreto ktp.? Mi komencis enketon pri tio, sed nur 6 homoj partoprenis. Estus interese la rezulton ankaŭ kompari kun la instruado de aliaj lingvoj - kompreneble necesus konsideri la aĝon de la lernantoj. (8-jarulo certe ne tuj havos eblecon uzi lernatan lingvon.)

- Laŭdire ekzistas iom da scio pri la tempo necesa por lerni Esperanton kiel unuan lingvon, kompare al ekzemple la angla aŭ rusa. Sed en la praktiko Esperanto kutime ne estas la unua fremda lingvo, pli ofte la dua, tria, kvara aŭ eĉ pli posta. Do kia estas la rilato inter la tempo necesa por lerni ekzemple la italan kaj Esperanton kiel triajn fremdlingvojn, se oni antaŭe jam lernis ekz. la anglan kaj la francan (kaj parolas la germanan)? Oni povus iom diferencigi laŭ la niveloj atingendaj, do ekzemple A2 kaj B2.

- Mezume laŭ mia takso ĉ. unu homo inter mil homoj, kiuj lernis kaj parolas la anglan, parolas ankaŭ Esperanton. Indas detaligi tion laŭ la kvanto de lingvoj, kiujn scias homoj. Laŭ kelkaj statistikoj mi havas la impreson, ke en Germanio proksimume unu el dek mil homoj, kiuj parolas neniun alian fremdlingvon, parolas Esperanton. Eble unu el mil, kiuj parolas nur la anglan. Eble unu el cent homoj, kiuj parolas du fremdlingvojn. Kaj eble unu el dudek, kiuj parolas tri aŭ pli da fremdlingvoj. (Ekzemple pasintjare inter 47 lernantoj, kiuj venis ĝis la lasta, tutfederacia ŝtupo en fremdlingva konkurso, estis du, kiuj parolas Esperanton.) Indus havi pli precizajn nombrojn por pli bone kompreni, kie indas intensigi la varbadon por Esperanto.

- Kiuj informoj, argumentoj kaj emocioj zorgas pri tio, ke homoj eklernas Esperanton? Kio zorgas pri tio, ke la homoj plu parolas Esperanton post du, kvin aŭ dek jaroj?

Eble provizore tiom. Certe mi memoros aliajn temojn...
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de