FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


GEJ rezignas pri IS!

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Mo Jan 12, 2009 9:51 am    Titel: GEJ rezignas pri IS! Antworten mit Zitat

La prezidantino de GEJ, Hulia Hell, informis:
Karaj membroj de GEJ,

antau~ cxio, mi deziras al vi cxiuj felicxan novan jaron.

Sinjoro Matthias jam dissendis la novajxon kiu estis publikigita dum la Internacia Seminario en Biedenkopf:
En 2009 la Germana kaj la Pola Esperanto Junularoj kune organizos novjaran renkontigxon kunigante ambau~ la IS-n kaj la AS-n.
Ambau~ renkontigxoj dau~re havos siajn specifajn ecojn sed kune igxas nova evento: la Junulara E-Semajno (JES).
La ideo estas unue kunligi la spertojn de la teamoj kaj krei geografie sxangxantan bazon por renkontigxi internaciajn geamikojn.
Do, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro okazos la JES en Zakopane, Pollando.
Tio signifas ke la IS NE okazos en Germanio, sed en alia formo en Pollando. En 2010 GEJ kaj PEJ planas okazigi gxin en Germanio. La estraroj konscias pri la fakto ke ni bezonas samskalajn eventojn ene de Germanio.
Alternative al la eksterlanda IS estos la ebleco partopreni internacian renkontigxon en somero: La FESTO cxi-foje okazos en Germanio, proksime al Strasburgo.

Mi bedau~ras ke diversaj homoj nun estas sxokita per la novjara novajxo , sed - danke al la multaj pozitivaj kaj optimismaj reagoj - dau~re forte fidas je la agado kaj kapabloj de la teamoj kiuj certe ebligos bonetosan kaj sukcesan internacian renkontigxon - la JES en 2009.

Kiel membroj, vi certe rajtas vortumi vian opinion kaj mi esperas la diskutado gvidos nin al kontentiga rezulto por cxiuj flankoj.

Mi volonte liveros pli da detaloj kaj respondos al viaj demandoj kaj reagoj.

Amike,

Julia Hell
GEJ-prezidantino
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mo Jan 12, 2009 1:30 pm    Titel: Nova IS Antworten mit Zitat

Pri la temo estas iom da informo kaj diskuto sur Libera Folio; krome en la listoj DEJ kaj DEJ-Forum.

La decido estiĝis sekrete. La estraroj de GEJ kaj PEJ subskribis kontrakton ŝajne jam en septembro 2008. La tagordo de la jarĉefkunveno de GEJ en la 31-a de decembro havis antaŭe nur la informon, ke kadre de la laborplano okazos "surpriza propono"; la afero do disvastiĝis nur kiel onidiro. Pro la firma intenco de la estraro prepari la decidon sen longtempa partopreno de la membroj (kio iom kontraŭas demokratiajn kutimojn) unu estraranino jam en septembro forlasis la estraron de GEJ.

Nova IS

La decido antaŭvideble havos la sekvon, ke multaj homoj el okcidento ne veturos al JES en Pollando. Tial EsperantoLand intencas ampleksigi la junularan programon dum NR por tiel kontribui al kreiĝo de Nova IS. Se estos sufiĉe da partoprenantoj kaj organizantoj, oni eble luos apartan domon.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de