FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Celoj de la nova subforumo

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Amikoj de EsperantoLand
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Do März 12, 2009 11:13 pm    Titel: Celoj de la nova subforumo Antworten mit Zitat

Saluton!

EsperantoLand ekzistas nun jam ok jarojn; la retejo kreiĝis en 2001, la unua Novjara Renkontiĝo okazis fine de 2002. Estas tempo iom rerigardi por lerni el niaj spertoj kaj eraroj kaj - eĉ pli grave - rigardi antaŭen por trovi bonan vojon estontece.

Mi ĵus enmetis ĉi tiun subforumon por ebligi al la amikoj de EsperantoLand pli bone akompani la agadon de nia asocio.

Kiu cetere estas tia "amiko"? Nu, provizore ni konsideru "amikon" ĉiun, kiu ŝatas veni al niaj renkontiĝoj, kiu ŝatas viziti nian retejon kaj kiu deziras amikece akompani nian agadon.

Eblaj temoj

Mi ne volas limigi la temaron, sed mi ja havas kelkajn ideojn, pri kiuj eble indas interŝanĝi opiniojn. (Cetere, bv. konscii, ke tiu ĉi forumo estas plene publika por faciligi la aliron. Se ni deziros, iam ni povos krei nepublikan forumon por apartaj temoj. Eblas uzi privatajn mesaĝojn en la forumo. Min mem vi povas krome atingi per la kontakto-formularo.)

Celoj kaj principoj de EsperantoLand

Unu el la temoj povas esti la celoj kaj la principoj de la agado de EsperantoLand. Ekzistas ja kelkaj diferencoj en la nocioj kaj en la praktiko: Mi parolas pri Esperanto-parolantoj, ne pri Esperantistoj; pri Esperanto-komunumo, ne pri movado. Ni organizas renkontiĝojn, ne kongresojn. Ni ofertas ion por Esperanto-parolantoj por pli bone uzi Esperanton kaj ni ne agas por politika enkonduko de Esperanto. (Eble ni tamen devus difini, kion ni petu aŭ postulu de politikistoj kaj de la ŝtato.) Mi deziras kontribui al la kreskigo de Esperantujo, ne sufiĉas por mi vivteni la hodiaŭan staton. Mi uzas parton de mia tempo por amaskomunikilaj rilatoj; tio signifas unuflanke pripensi, kiel prezenti Esperanton kaj Esperantujon, kaj aliflanke fakte kontakti ĵurnalistojn. Mi faras tion, ĉar laŭ mi temas pri la plej efika maniero por informi la socion pri Esperanto kaj Esperantujo.

Strategio por EsperantoLand

Ie en la forumo mi jam skribis antaŭ kelka tempo, kiel mi imagas la kernajn aktivecojn de EsperantoLand. Mallonge dirite: 1) Amaskomunikilaj rilatoj. 2) Renkontiĝoj. Mi kredas, ke renkontiĝoj estas tre gravaj por la Esperanto-parolantoj kaj por la progresantoj. Sed ili ne sufiĉas por logi pliajn interesitojn; por tio necesas informi amase, plej facile per paperaj kaj retaj gazetoj, radio kaj televido.

Krome por subteni tiujn du esencajn aktivecojn, ni plu okupiĝos pri nia retejo. Ŝajne jes estas homoj, kiuj ŝatas niajn novaĵojn, eĉ eksteruloj. Certe homoj ŝatas niajn paĝojn pri pli ol 500 grupoj en la tuta mondo. La forumo estas daŭre uzata. La librojn oni iom mendas, kvankam kompreneble ne tre multe, ĉar la oferto estas ne plu aktuala (escepte de Tesi); mi decidis ne plu aldoni librojn en Esperanto, sed nur forvendi la malnovajn librojn. Krome estas diversaj ofertetoj, kiujn eblas trovi per la menuo - renkontiĝoj kaj kursoj, datumbazo pri Esperanto-artikoloj ktp. (Kaj simile en la germana parto.)

Politikaj petoj aŭ postuloj...
... por Eŭropa Unio

Certe tio ne estos la ĉefa temo de EsperantoLand. Tamen mi lastatempe demandis min, kiel fakte oni perceptas Esperanton kaj la Esperanto-parolantojn ĉe la instancoj de Eŭropa Unio. Ŝajne ni ricevis la etikedon de malamikoj de la multlingvismo. Laŭ la EU-burokratoj ni deziras Esperanton kiel unusolan oficialan lingvon de EU - la tuta babela turo de Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo malaperu. Ĉiu EU-civitano lernu Esperanton - kaj sen Esperanto oni ne plu povos interkomunikiĝi en la oficialaj kadroj de EU. Ĉu tion ni deziras? Kaj se ne, kiun sencon havas Esperanto en EU? Se oni nur iomete uzos Esperanton, ja la ĉefaj kostoj esence restos.

... kaj por la lernejoj

Kaj kio pri la lernejoj? Ĉu ni deziras, ke Esperanto estu deviga unua fremdlingvo en ĉiuj lernejoj de la mondo? Prefere en ĉiuj klasoj ekde la venonta jaro, ĉu?

Mi formulis iom pli modestan postulon: En la lernejoj oni enkonduku iom post iom libervolan oferton de Esperanto. Nuntempe oni instruas la anglan al ĉiu lernejano dum ĉ. mil horoj aŭ pli. Mi imagas, ke eble 1 % de la lernejanoj povus interesiĝi pri Esperanto - kaj ke sufiĉos ilin instrui per ĉ. cent instruhoroj. Sume do necesus nur ĉ. unu milono, 0,1 %, de la nuna laborkvanto kaj mono, kiun oni uzas por la angla. Ĉu pravigebla postulo? Konsiderinte ekzemple, ke hodiaŭ oni uzas Esperanton internacie tre proksimume en tiu sama rilato 1:1000 kompare al la angla lingvo.

Du instruhoroj pri Esperanto kaj internaciaj lingvoj por ĉiu gimnaziano

Aldona ideo pri lernejoj estas proponi ne la instruadon de la lingvo mem, sed instruadon pri la lingvo, eble en la kadro de instrua unuo pri internaciaj lingvoj ĝenerale. Mi imagas, ke estus bone, se almenaŭ ĉiu gimnaziano pri tio lernu iom dum ekzemple du instruhoroj. Eble tia amasa informado estas eĉ pli efika longavide ol instruado de Esperanto al nur kelkaj lernejanoj.

Jen kelkaj ideoj pri temoj - sed en la daŭro de la tempo certe ekestos pliaj.

(Alineo pri "Du instruhoroj ..." aldonita en la 5-a de julio 2009)


Geändert am So Jul 05, 2009 11:57 am von Lu Wunsch-Rolshoven
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Amikoj de EsperantoLand Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de