Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen |
Autor |
Nachricht |
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Fr Dez 25, 2009 6:37 am Titel: Ekzamenoj lau la Europa Referenckadro |
|
|
En la retlisto e-ins estis iom longa diskuto pri tiuj ekzamenoj kaj la fakto, ke pri ili okupiĝis kaj KCE kaj UEA (kaj aliaj ligitaj instancoj). Por ke la diskuto en e-ins povu finiĝi, jen mi enmetas la temon ĉi tie. (Ĉar venis la rimarko, ke ekzistas "neniu alia forumo ol tiu ĉi, kie ni parolu pri ekzamenoj.")
Se oni volas komenti ĉi tie, oni povas aŭ aliĝi al la forumo aŭ skribi kiel "gasto" kun la kodvorto Zamenhof . Supersignoj eblas en la teksto (sed ankoraŭ ne en la titoloj; tie bv. uzi la h-metodon).
Agrablan diskuton!
|
|
Nach oben |
|
Rudolf Fischer 100 Beiträge


Anmeldedatum: 13.05.2008 Beiträge: 223 Wohnort: Nordwalde
|
Verfasst am: Do Jan 14, 2010 10:49 pm Titel: Denove A2-ekzamenoj |
|
|
Fine de la vintra semestro denove 5 studentoj faros la A2-ekzamenon che mi, post 14 duoblaj instruhoroj! La ekzameno estas nur Esperant-lingva. La universitato donos 5 studopoentojn.
Mi ne konas la diskuton en e-ins (eĉ ne konas la forumon), sed mi povas nur diri, ke mi havas tre pozitivajn spertojn kun la Eŭropa Referenc-Kadro kaj la ĉi-koncerna regularo por Esperanto.
Mi instruas laŭ mia lernomaterialo sub www.esperanto.de/lehrbuch. Por atingi la nivelon de A2, oni devas trastudi la unuajn 4 lecionojn. _________________ Rudolf
|
|
Nach oben |
|
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Do Jan 14, 2010 11:11 pm Titel: Re: Denove A2-ekzamenoj |
|
|
Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben: |
Mi ne konas la diskuton en e-ins (eĉ ne konas la forumon) |
e-ins
Zitat: |
E-INS = Esperanto-instruado
---------------------------
Diskutgrupo de interesiĝantoj pri instruado el ĉiaj vidpunktoj:
instruceloj, instruenhavoj, instruantoj, instruteknologioj, lerniloj, ekzamenado, trejnado, instruscienca esplorado.
Povas aniĝi E-instruistoj, E-instruantoj, instrufakuloj kiuj interesiĝas pri la problemoj de Esperanto-instruado, aŭtoroj de lernmaterialoj, ktp.
Ĉi tie oni ankaŭ interesiĝas pri la uzo de Esperanto, kiel ilo por interkultura kaj interlingva edukado, kaj pli ĝenerale pri Esperanto kiel lingvo por instrui aliajn lernobjektojn. |
Amike
Lu
|
|
Nach oben |
|
Helmut Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004 Beiträge: 847 Wohnort: Stemmert
|
Verfasst am: Fr Jan 15, 2010 9:11 am Titel: Re: Denove A2-ekzamenoj |
|
|
Rudolf Fischer hat Folgendes geschrieben: |
Fine de la vintra semestro denove 5 studentoj faros la A2-ekzamenon che mi, post 14 duoblaj instruhoroj! La ekzameno estas nur Esperant-lingva. |
Tiu informo shajnas al mi tre grafa kaj nepre citenda, kiam la kutima demando venas "Kiel rapide oni povas lerni Esperanton".
|
|
Nach oben |
|
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Fr Jan 15, 2010 11:25 am Titel: Klarigi la rapidecon de Esperanto-lernado |
|
|
Jes, vere grafa kaj grava informo Dankon al vi ambaŭ por informo kaj atentigo!
Nur malmultaj homoj jam komprenas, kion precize signifas A2. Eble oni do formulu (proksimume): "Post nur 30 instruhoroj studentoj regule kapablas trapasi unuan ekzamenon, kiu jam povas okazi plene en Esperanto." Oni povas aldoni, ke temas pri (germane) "Elementare Sprachbeherrschung", Prüfling "kann sich in einfachen, routinemäßigen Situationen verständigen" (el la difino de A2). Kaj nur aldonu por la sciantoj, ke temas pri A2 laŭ la referenckadro.
Alia maniero prezenti la rapidecon de lernado estas la respondo al la jena demando:
"Dum kiom da horoj vi lernis Esperanton en kurso kaj mem studante, ĝis kiam vi komencis uzi la lingvon en normalaj situacioj (tekstolegado, konversacio, retumado...)?"
(Ĉu bona formulado, ĉu sugesto pri ŝanĝo?)
Mi enketis en Berlino ĉe ĉ. sep homoj. Unu respondis, ke ĉ. 80 horoj, ĉe ĉiuj aliaj estis maksimume 50 horoj. En NR mi demandis dum prelego la aŭskultantojn, kiu lernis dum maksimume 50 horoj (nu, horo/instruhoro, mi ne precizigis). 17 el 20 asertis tion, kelkaj aldonis, ke multe malpli. Necesas noti, ke mi demandis pri la fakta uzado de la lingvo, ne pri la kapablo uzi...
|
|
Nach oben |
|
|
|
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben. Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen. Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.
|
Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group Deutsche Übersetzung von phpBB.de
Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de
|