FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Chu Esperanto certigas egalrajtecon?

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 954
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: So Aug 30, 2009 10:01 pm    Titel: Chu Esperanto certigas egalrajtecon? Antworten mit Zitat

Ĵus en iu retlisto eblis legi:

Zitat:
Ankau la alparolo de S-ro X pruvas, ke la aserto, ke "la angla lingvo certigas egalrajtecon, kiam germano kaj hungaro uzas ghin en konversacio" estas absolute erara... Pardonu, kara Lu!

Germanoj, nederlandanoj, svedoj, norvegoj, danoj lernas la anglan lingvon multe pli facile, ol ni, hungaroj. Nia lingvo ne similas al iu ajn europa lingvo. Mi povas imagi, ke por francoj, italoj, portugaloj kaj hispanoj la angla lingvo kauzas malfacilajhojn. Pli grandaj malfacilajhoj aperas, kiam slavdevenaj homoj lernas la anglan lingvon...

La angla lingvo ne certigas egalrajtecon ech inter ne-angloj...


Ĉar tiu diskuto estas jam iom for de la listotemo, mi daŭrigas ĉi tie.

Kompreneble mi ne skribis, ke "la angla lingvo certigas egalrajtecon, kiam (...)". Iu alia skribis pri la anglaparolantoj en la mondo:

Zitat:
Tiuj 6-8 procentoj ghuas nesupereblan avantaghon.


Mi respondis pri tiu avantaĝo, ke ĝi

Zitat:
"cetere ne ludas rolon, kiam germano parolas kun hungaro en la angla. Ktp.


Kompreneble la angla lingvo estas pli facile lernebla de germano ol de hungaro. Sed tiu maljusteco ne malaperas helpe de Esperanto. Ankaŭ ĝi estas pli facile lernebla ekzemple de francoj kaj germanoj ol de slavoj kaj hungaroj.

La avantaĝo de Esperanto ne estas, ke ĝi sukcesas forigi la maljustecon, kiam germano kaj hungaro volas komuniki. La esenca avantaĝo estas, ke Esperanto estas multe pli facile lernebla ol la angla, por ambaŭ - en la komenco kaj ankaŭ poste. Pro tio eblas atingi en Esperanto multe pli altan nivelon ol eblas en la angla.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
esocom
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 11.07.2007
Beiträge: 427
Wohnort: Buchholz Nordheide

   

BeitragVerfasst am: Mo Aug 31, 2009 9:47 pm    Titel: Chu Esperanto certigas egalrajtecon? Antworten mit Zitat

Kaj ne forgesu: vi lernas nur unu (kvankam eŭropecan) lingvon por ĉiuj landoj: vi ŝparas lerni la japanan, la ĉinan, la araban...
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden E-Mail senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de