Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen |
Autor |
Nachricht |
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Sa März 20, 2010 7:43 am Titel: Internacia Kongreso en Strasburgo. EsperantoLand |
|
|
La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. Kelkaj homoj jam aliĝis. Jen pliaj informoj.
Post kiam mi anoncis la kongreson en diversaj retlistoj, venis jena reago en la listo [DEJ] de Germana Esperanto-Junularo:
Zitat: |
Saluton Lu,
vi skribis:
Antau kelkaj semajnoj ni ricevis la instigon organizi
Internacian Kongreson (IK)
dum somero. La ideo venis chefe pro tio, ke oni konstatis
mankon de kongreso en meza Europo (UK ja okazos en Kubo).
..................................
Rilate al via invito al kongreso en Strasburgo mi havas tute
banalan demandon:
Vi skribis "Ni ricevis instigon". Kion signifas la uzo de la
pluralo?
Ne mistifiku homojn. Nek estas malhoneste nek hontinde, ke
EsperantoLand fakte nur estas unupersona entrepreno. Kial vi do
klopodas krei impreson, ke estas pluraj personoj?
Kore kaj amike
... |
Pro tute ĝusta peto de DEJ-ano ne daŭrigi la diskuton en la listo (kiu servas ĉefe por anoncoj), mi respondas ĉi tie:
Mi estas prezidanto kaj kunlaboranto de EsperantoLand. La instigo atingis min ne kiel privatulon, sed kiel prezidanton de EsperantoLand. Sekve mi skribis "ni"; mi povus ankaŭ skribi "EsperantoLand".
Vi asertas, ke "EsperantoLand fakte nur estas unupersona entrepreno". Nu, ĉu vi vere kredas, ke EsperantoLand estas afero de nur unu persono? Ĉu vi kredas, ke mi mem programis ĉiujn retpaĝojn? (Fakte kontribuis almenaŭ kvin homoj.) Kaj en la renkontiĝoj ja estas pluraj aliaj homoj, kiuj organizas diversajn aferojn, ĉu ne? Por ne paroli pri la trideko da homoj, kiuj ofertas iujn kontribuojn en NR. (Ĉiuj certe ĝojas, ke ekzemple ne mi mem kantas sursceneje, ĉu ne?)
Kiel vi certe scias, ne estas eble organizi grandan renkontiĝon tute sole. Eĉ se oni multegon preparas antaŭe, ja restas sufiĉe da samtempaj taskoj surloke. Do ne videblas la logiko en via aserto.
Estas interese noti, ke antaŭ kelkaj tagoj, en la 15-a de marto aperis jena mesaĝo en la retlisto [Europo], de alia germano:
Zitat: |
Ne lasu vin mistifiki: EsperantoLand estas Lu kaj nur Lu.
|
Simila vortumo, simila tendenco...
Mi havas la impreson, ke en Esperanto-rondoj oni perdas tro da tempo pri internaj konfliktoj. Tio ne progresigas Esperanton.
|
|
Nach oben |
|
Martin 100 Beiträge

Anmeldedatum: 24.07.2002 Beiträge: 267 Wohnort: Ahaus
|
Verfasst am: Sa März 20, 2010 5:27 pm Titel: |
|
|
Estas memkompreneble, ke unu persono sole ne kapablas okazigi renkontiĝojn. Tamen estus interse scii, kiom da anoj havas la asocio "EsperantoLand e.V." mem. (Bonvolu ne miskompreni min; mi ne demandas pro kverelemo, sed pro nura scivolemo).
Amike,
Martin
|
|
Nach oben |
|
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Sa März 20, 2010 6:32 pm Titel: Membronombro |
|
|
EsperantoLand havas tri membrojn. Eble vi konscias, ke la asocio estas sufiĉe malnova, ĝi fondiĝis en la sepdekaj jaroj sub la nomo "Esperanto-Centro" en Paderborn; gvidis ĝin dum jardekoj Hermann Behrmann. En 2003 mi transprenis la prezidantecon de li, aldonis la aktivecojn de la tiam libera agadgrupo EsperantoLand (retpaĝaro kaj renkontiĝoj) kaj ni samtempe ŝanĝis la nomon al "EsperantoLand" (ĉar unika kontraste al "Esperanto-Centro"). Nek Hermann nek mi iam sentis la bezonon aldoni pliajn membrojn kaj ni ambaŭ ne entuziasmis pri membroadministrado kaj similaĵoj. Ni ambaŭ volis/volas havi nur organizaĵon, en kies kadro oni povas krei diversajn Esperanto-servojn kaj -produktojn.
|
|
Nach oben |
|
Rudolf Fischer 100 Beiträge


Anmeldedatum: 13.05.2008 Beiträge: 223 Wohnort: Nordwalde
|
Verfasst am: Mo März 22, 2010 2:51 pm Titel: Membroj de EsperantoLand |
|
|
Kiu estas la tria membro? _________________ Rudolf
|
|
Nach oben |
|
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 955 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Mo März 22, 2010 5:55 pm Titel: Privataj informoj |
|
|
Privatajn informojn mi ne deziras publikigi - kaj verŝajne ankaŭ ne rajtas.
|
|
Nach oben |
|
|
|
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben. Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen. Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.
|
Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group Deutsche Übersetzung von phpBB.de
Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de
|