FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Varbokampanjo por Esperanto

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: So Jul 11, 2010 11:34 pm    Titel: Varbokampanjo por Esperanto Antworten mit Zitat

Lastatempe mi iom pripensis, kio estas grava rilate al varbokampanjo por Esperanto. Laŭ mi almenaŭ la jenaj punktoj:

Gravas krei sep kontaktojn kun varboto

Prefere la informotoj havu minimume sep kontaktojn kun la varbomesaĝo(j). Se oni volas nepre elspezi multan monon por anoncoj, oni konsciu, ke necesas meti almenaŭ tridek anoncojn sinsekve (ĉar la homoj pretervidas multajn anoncojn, do eble vidas nur ĉiun kvaran). Meti malpli da anoncoj estas plejparte forĵetita mono.

En aliaj amaskomunikiloj oni zorgu simile, ke la celgrupo estu kontaktata plurfoje.

(Fono: La varbistoj kalkulis, post la kioma varbointerparolado efektiviĝas vendo (reprezentanto provas vendi ion novan). Mi memoras proksimume la sekvajn nombrojn: 2 % de la vendoj dum la unua interparolado, 3 % dum la dua, 5 % dum la tria, 10 % dum la kvara, 20 % dum la kvina kaj la restaj 60 % dum la sesa kaj sepa interparoladoj. Per nur kvin interparoloj oni atingis do nur ĉ. 40 % de la efiko atingebla per sep interparoloj. Tio cetere estas la kaŭzo kial kutime Esperanto-standoj en foiroj ktp. havas tre malgrandan efikon: Multaj homoj aŭdas nur la unuan aŭ duan fojon pri Esperanto kaj sekve ne jam pretas por aĉeto/lernado.)

Varbo-miksaĵo

La oftaj ripetoj estas pli facile atingeblaj, se oni aplikas t.n. varbo-miksaĵon, do uzas plej diversajn varboformojn. Se ni prenas lernejon aŭ universitaton/universitatan instituton kiel ekzemplon, eblus la jeno:

    A8-slipetoj afiŝitaj en la necesejoj (apud la spegulo aŭ aliloke en alteco de la okuloj); eventuale ne plene glui, sed nur per punkteto, por ke homoj povu kunporti. Ekzemploj de (ĝis nun) 18 varbotekstoj germanlingvaj troviĝas tie ĉi: OpenOffice 1, pdf 1, OpenOffice 2, pdf 2. Traduko de unu slipo sube. [Esperanto-traduko de 16 varbosloganoj en la posta mesaĝo. Lu, 2010-11-03]

    La samajn slipojn meti sur tablojn (kie kuŝas aliaj varbiloj kiel gazetoj)

    La samajn slipojn meti en poŝon de A6-karto, kiun oni afiŝas sur afiŝtabulo. (En la subo de la karto estas du oblikvaj tranĉoj, kien oni enmetas la slipojn. Jen ekzemplo (OpenOffice), pdf)

    Pli granda afiŝo sur afiŝtabulo (A4 aŭ A3)

    Eble informfolioj en/antaŭ la studenta restoracio

    Pliaj afiŝoj sur afiŝtabuloj fiksitaj sur bicikloj, kiuj staras apud la vojoj al la konstruaĵo. (Kiel tabulo taŭgas ekzemple la grundo de legomaj kestoj, el kunpremita ligno; fiksebla per drato.) Eble teniloj por la slipetoj ankaŭ ĉe la biciklo.

    Eble pliaj bicikloj kun la afiŝoj apud la bushaltejo/metrostacio.

    Eble kelkaj homoj pretas ĉiutage porti T-ĉemizon/puloveron kun la sama dizajno kiel la afiŝoj.

    Eble pliaj slipoj/afiŝoj en la kafejoj, kiujn vizitadas la lernantoj/studentoj.


Se oni zorgas pri tio, ke ĉiuj tiuj varbiloj videblas en la priskribitaj lokoj dum unu semajno, oni plej verŝajne atingis bonan bazinformon ĉe preskaŭ ĉiuj, kiuj regule vizitas la konstruaĵon. Se oni tenas la informadon dum kelkaj semajnoj kaj ŝanĝas la tekstojn ĉiusemajne, oni supozeble bone transdonas la kernajn informojn.

La elspezoj estas limigitaj: Se A4-kopio sur verda papero kostas 8 cendojn, tiam unu A8-slipo kostas 0,5 cendojn aŭ milo kostas 8 EUR. Kopiejoj kutimas havi bonajn tranĉilojn. A3-afiŝoj en kopikvalito kostas malpli ol 20 cendojn, do 20 pecoj ĉ. 4 EUR. La preparado kostas certe komence kelkajn horojn, poste eble la afiŝado daŭras unu horon semajne.

La metodo per la afiŝoj sur kelkaj bicikloj estas aplikebla ankaŭ, se oni volas informi la loĝantojn aŭ vizitantojn aŭ laborantojn en difinita konstruaĵo - ekzemple la kunlaborantojn de gazeto, radio, de iu parlamento aŭ oficejo ktp.

Post kiam oni atingis bazan informadon pri Esperanto oni povas pluiri: En la kazo de lernejo aŭ universitato oni povas oferti kurson, eble iam meti standon; nu, sufiĉas tablo kun seĝo kaj kelkaj informiloj - kaj bona libro por la paŭzoj... Wink En la kazo de gazeto aŭ radio oni povas sendi la gazetarajn informojn kaj esperi, ke ili pli facile akceptiĝos.

Oni nepre konsciu, ke la verŝajna reago de la publiko estas malgranda: Varbistoj kalkulas pri mezume 7 respondoj por mil flugfolioj. En lernejo de mil lernantoj oni certe estu kontenta, se en la daŭro de multaj semajnoj oni atingas dek kursanojn.

Jen la traduko de unu el la slipotekstoj:


Ekde Burundo tra
Gvatemalo ĝis Nepalo
kaj Papuo-Novgvineo:
Esperanto jam estas tie!

Esperanto
La internacia lingvo
www.esperanto.de
www.EsperantoLand.de

Kaj fine: Se vi deziras iom legi pri varbado kaj surmerkatigo, eble ĵetu rigardon en la librojn de David Ogilvy ('Ogilvy pri varbado' kaj 'Konfesoj de varbisto', ambaŭ ĉ. 1960/70) kaj de Jay Conrad Levinson: Gerila merkatiko (multaj versioj ekde la okdekaj jaroj).
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Sep 15, 2010 12:12 pm    Titel: 16 varbotekstoj en Esperanto Antworten mit Zitat

Por prelego dum la Internacia Kongreso en Strasburgo mi preparis Esperanto-versiojn de la 16 unuaj varbotekstoj (A8; formatoj OpenOffice kaj pdf) kaj de la kvar ekzemplaj A6-teniloj (formatoj OpenOffice kaj pdf).
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Jun 22, 2011 1:06 pm    Titel: Slipetoj por deshiri Antworten mit Zitat

Por disvastigi la slipetojn mi proponis produkti A6-kartojn (kiel poŝtkarto) kun poŝo. Sed eble estas pli facile produkti folion kun deŝirslipetoj, laŭ la stilo de "Abreißzettel". (Jen la granda versio Smile ). Tio havas eble la avantaĝon, ke la produktado kaj afiŝado estas pli simpla: Presi kaj tranĉi - en la tenila versio necesas enmeti la slipetojn, poste eble replenigi la poŝojn...
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Jun 22, 2011 1:26 pm    Titel: Atendebla rezulto: relative malgranda! Antworten mit Zitat

Oni devas konscii, ke la rezulto de varbado estas relative malgranda - ĉe ni same kiel ĉe ĉiuj aliaj. Se aliaj distribuas 1000 informilojn, ili ĝojas, se ili havos 7 reagojn. Kaj certe ne ĉiuj aĉetos...

Ankaŭ ni devas konscii, ke ni ne povas atendi miraklojn. Inter mil homoj parolantaj la anglan nur ĉ. unu parolas Esperanton. Verŝajne ni povas esti feliĉaj, se ni sukcesos varbi duan homon inter mil. Tio signifas, ke inter mil kontaktitoj per informado eble nur unu sola finfine lernos Esperanton. Kaj necesas informi ilin almenaŭ sepfoje - kaj eble ili maltrafos kelkajn varbilojn... Do: Se ni plurfoje afiŝos en tuta universitato de dekmil studentoj kaj fine havos kurson de kvin aŭ dek partoprenantoj, ni povas esti sufiĉe kontentaj! Malgranda rezulto, jes - sed se ni ne afiŝas, ni certe havos proksimume neniun novan lernanton!
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Mi Sep 14, 2011 8:29 am    Titel: Atendebla rezulto: Eble ghis du procentoj Antworten mit Zitat

En Hungario du procentoj de la lingvo-ekzamenoj ĉe ekzameninstituto estas pri Esperanto, vidu la novaĵon pri tio. Temas fakte pri devige elektenda lingvo (kaj studenta celgrupo). Do eble la procentaĵo en aliaj cirkonstancoj estas iom malpli alta. Tamen laŭ mi 0,1 ĝis 1 procentoj de ekzemple studentoj estas iom realisma celo - el la studentoj bone informitaj, minimume sepfoje, sed ne el ĉiuj studentoj... Smile
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
esocom
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 11.07.2007
Beiträge: 405
Wohnort: Hanstedt Nordheide

   

BeitragVerfasst am: Sa Okt 01, 2011 9:52 am    Titel: Nova diplomlaborajho pri varbado Antworten mit Zitat

Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“
http://www.edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj?iid=269&s=44a3c95c3b4df8075879ab9d8202501d
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden E-Mail senden Website dieses Benutzers besuchen
Lu Wunsch-Rolshoven
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002
Beiträge: 932
Wohnort: Berlin

   

BeitragVerfasst am: Fr Nov 30, 2012 9:13 am    Titel: Teksto pri varbado Antworten mit Zitat

esocom hat Folgendes geschrieben:
Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“


Mi ĵetis rigardon en la verkaĵon. En la bibliografio (p. 35) mi trovis neniun faktekston pri informado aŭ "moderna informado". Ankaŭ en ĉapitro 1.3 "Moderna informado pri Esperanto", p. 11 - 16, mi ne trovis ligon inter la filmo kaj la ĝenerala faka scio pri informado.

Mi do havas la impreson, ke por lerni ion pri informado oni legu nacilingvajn faklibrojn, ekzemple de Ogilvy, Hopkins, Levinson k.a.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de