FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Spertoj pri Google AdWords

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
Sunjo
50 Beiträge
50 Beiträge


Anmeldedatum: 08.09.2012
Beiträge: 64
Wohnort: Leipzig

   

BeitragVerfasst am: So Okt 14, 2012 5:17 pm    Titel: Spertoj pri Google AdWords Antworten mit Zitat

En oktobro 2009 mi ricevis senpagan buĝeton (Gutschein?) por Google AdWords. Ĉar mi ne mem havis/havas iun retpaĝaron sed tamen volis elprovi la aferon mi decidis uzi/malŝpari ĝin por varbi pri Cantr II (senpaga interreta rololudo).
Mi kreis germanlingvan reklamtekston kiu enhavis mallongan priskribon kaj la ligilon, aldonis la etikedojn/ŝlosilvortojn (laŭ google estas des pli bona ju pli da ŝlosilvortoj oni aldonas) kaj difinis la buĝetajn limojn – laŭ mia memoro maksimume 15 cendoj por klako kaj maksimume 75 cendoj ĉiutage. Tiu sufiĉis dum tiu tempo por pli-malpli 7 klakoj ciutage.
En septembro 2011 google denove donis al mi buĝeton kaj mi reaktivigis la malnovan reklamon. Komence google entute ne montris ĝin ĉar la buĝeto estis tro malalta. Supozeble pro la kreskinta merkato pri reklamo por interretaj rololudoj ankaŭ la kotizoj por tiaj reklamoj plialtiĝis. Mi difinis la novan buĝeton al maksimume 50 cendoj por klako, pri kelkaj precipe promesantaj ŝlosilvortoj eĉ al 80 cendoj. La maksimuman ĉiutagan buĝeton mi ŝanĝis unue al 2,50 € kaj poste iom post iom ĝis 6,50 €.
La rezulton de la unua varbkampanjo (valoro 150 €) mi bedaŭrinde nek savis nek plu povas vidi ĉe google, sed la rezulto de la dua estis 287 klakoj kiuj kostis 100 Eŭrojn.

Kio gravas laŭ mia opinio:
- oni devas krei reklamtekston kiu laŭeble estas tre alloga al la celgrupo (por ke la uzanto alklaku la reklamon, rigardu la paĝaron kaj serioze konsideru ĉu ĝi estas taŭga por li aŭ ne) kaj samtempe ĝi estu malalloga al tiuj kiuj supozeble ne interesiĝas pri la paĝaro por ke ili ne malŝparu la buĝeton per klako Wink
- trovi taŭgajn ŝlosilvortojn: kelkaj estas pli multekostaj ol aliaj kaj oni devas decidi ĉu tiu pli alta prezo havas ankaŭ pli grandan efikon, kelkaj estas sufiĉe malmultekostaj kaj tre bone taŭgus sed google ne ŝaltas ilin ĉar la uzantaro ne sufiĉe ofte serĉas tiujn ŝlosilvortojn – mia impreso pri ŝlosilvortoj bedaŭrinde ankaŭ estis ke google trompis
- oni nepre konsideru ke povas okazi ke kelkaj klakantoj nur klakas aŭ por krei kostojn al konkurantoj aŭ por krei enspezojn por la propra/subtenata paĝaro

Bedaŭrinde mi ne scias kiom da novaj ludantoj la ludo per tio (dum la dua periodo) akiris, mi taksas ke estis inter 5-10. Kiom longe ili ludis, ĉu ili mem denove varbis novajn ludantojn kaj ĉu ili kreis iujn enspezojn ekzemple per klakoj al reklamo estas nekonata, sed ĉiuokaze estas dubinda ke ili donacis monon. Do se ne temus pri buĝeto donacita de google mi opinias ke la kostoj estus pli grandaj ol la profito. Mia konkludo estas ke google AdWords apenaŭ estas taŭga rimedo se ne temas pri varbado por io kio estas sufiĉe konata sed tamen ne havas multajn konkurantojn, precipe se oni ne havas sufiĉe altan buĝeton (aŭ temas pri profitcelaj organizoj/entreprenoj kiuj per novaj klientoj povas akiri pli da mono ol ili elspezis por la varbado).
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Esperantlingva forumo Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de