FAQFAQ   SuchenSuchen   MitgliederlisteMitgliederliste   BenutzergruppenBenutzergruppen   RegistrierenRegistrieren 
 ProfilProfil   Einloggen, um private Nachrichten zu lesenEinloggen, um private Nachrichten zu lesen   LoginLogin 

Dieses Forum Freunden empfehlen


Karl May: La unua alko

 
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Hauptforum
Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen  
Autor Nachricht
mlennartz
50 Beiträge
50 Beiträge


Anmeldedatum: 02.10.2008
Beiträge: 73


   

BeitragVerfasst am: Sa Apr 14, 2012 4:36 pm    Titel: Karl May: La unua alko Antworten mit Zitat

Mi aŭdigas min malofte, tamen jen varbado je propra afero:

Karl May estas en Germanio ĝis hodiaŭ fama kaj ofte legata aŭtoro de aventuraj kaj vojaĝaj romanoj. Liaj rakontoj apartenas la la klasikaĵoj de la germana literaturo. Ĵus aperis en Esperanto la libreto »La unua alko«, kiu enhavas la tri rakontojn:

    La unua alko
    La Shatter-viroj
    La venĝo de la mormonano


Ili raportas pri aventuroj kaj bataloj inter indianoj kaj blankuloj.

Eldonis Books on Demand GmbH. La libro estas mendebla en Germanio, (eble ankaŭ en Aŭstrio kaj Svisio) en la lokaj librovendejoj, krome en interretaj vendejoj.
52 paĝoj, Prezo en Germanio: 5 eŭroj. En Germanio tiu prezo kutime estas inkl. sendokostoj.

ISBN: 978-3-8448-1645-4

En interreto vi povas mendi ĝin ekz.:

buecher.de: http://www.buecher.de/shop/buecher/la-unua-alko/may-karl/products_products/detail/prod_id/35426168/

bol.de: http://www.bol.de/shop/home/suche?sq=la+unua+alko

libri.de: http://www.libri.de/shop/action/productDetails/18893937/karl_may_la_unua_alko_3844816453.html

buch24.de: http://www.buch24.de/1334307283-156381489/shopdirekt.cgi?id=12064861&p=3&t=&h=&kid=0&klid=2&sid=1

buch.de: http://www.buch.de/shop/home/suche?sq=la+unua+alko

thalia.de: http://www.thalia.de/shop/tha_homestartseite/suche/?sq=la+unua+alko

amazon.de: http://www.amazon.de/La-unua-alko-Karl-May/dp/3844816453/

amazon.com (internacia vendado, speciale norda Ameriko): http://www.amazon.com/La-unua-alko-Esperanto-Edition/dp/3844816453

Libroservoj kaj profesiaj librovendistoj povas mendi pogrande ĉe la eldonejo (ekde 25 ekzempleroj):

Books on Demand GmbH
In de Tarpen 42
D-22848 Norderstedt

--
Michael


Geändert am Sa Apr 14, 2012 4:46 pm von mlennartz
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: Sa Apr 14, 2012 8:58 pm    Titel: Antworten mit Zitat

Dankon Michael,
mi chiam miris, ke ghis antau kelkaj malmultaj jaroj de tiu populara autore ne ekzistis ech unu libro en Esperanto.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
mlennartz
50 Beiträge
50 Beiträge


Anmeldedatum: 02.10.2008
Beiträge: 73


   

BeitragVerfasst am: So Apr 15, 2012 7:06 am    Titel: Antworten mit Zitat

Jes, kaj mi miris, ke la tuta temo de "vakeroj kaj indianoj" estas tiel neglektita de la esperantistoj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Dirk Bindmann
100 Beiträge
100 Beiträge


Anmeldedatum: 10.05.2003
Beiträge: 141
Wohnort: Zeitz

   

BeitragVerfasst am: So Apr 15, 2012 11:59 am    Titel: Antworten mit Zitat

Helmut hat Folgendes geschrieben:
mi ĉiam miris, ke ĝis antaŭ kelkaj malmultaj jaroj de tiu populara aŭtore ne ekzistis eĉ unu libro en Esperanto.


Eldonado de Karl-May-tekstoj estas fifame malfacila pro kopirajtaj kaj varmarkaj problemoj. Kvankam Karl May mortis jam en 1912, liaj tekstoj ne fariĝis liberaj post 50 jaroj, ĉar estis eldonitaj ne tekstoj originalaj, sed tekstoj prilaboritaj. Tial ankaŭ la eldonejo, nome de la prilaborintoj, pretendis aŭtorajn rajtojn. Domaĝe la originalaj manuskriptoj ne estis publike haveblaj ĝis antaŭ kelkaj jaroj.

Krome "Karl May" estas (aŭ almenaŭ estis) registrita varmarko, per kiu la Karl-May-Eldonejo en Bamberg provis monopoligi la merkaton.


Geändert am So Apr 15, 2012 3:47 pm von Dirk Bindmann
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Helmut
Moderator
Moderator


Anmeldedatum: 22.07.2004
Beiträge: 847
Wohnort: Stemmert

   

BeitragVerfasst am: So Apr 15, 2012 2:35 pm    Titel: Antworten mit Zitat

Lau mia memoro, io de Karl May estis publikigita en Volapük. Eble iu "Winnetou"-ajho
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden
mlennartz
50 Beiträge
50 Beiträge


Anmeldedatum: 02.10.2008
Beiträge: 73


   

BeitragVerfasst am: Mo Apr 16, 2012 1:35 pm    Titel: Antworten mit Zitat

La germana merkato estas senesperiga. La esperantistoj en Germanio kutime ne havas ŝancon aĉeti E-libron malmultekoste kaj en loka librovendejo, kaj tamen la vendado okazas nur je malmultaj ekzempleroj. Mi pensis, ke la germana merkato estas la plej grava, per kiu mi povas kovri la kostojn, kaj la internacia merkato estas tiu, kie oni vendas malmultajn ekzemplerojn. Tute male: La vendado per UEA funkcias pli bone.

Mi ne estas certa, ĉu la esperantistoj ne volas aĉeti librojn, aŭ ĉu ili simple ne scias, ke la libroj estas haveblaj.
Nach oben
Benutzer-Profile anzeigen Private Nachricht senden Website dieses Benutzers besuchen
Beiträge der letzten Zeit anzeigen:   
Neues Thema eröffnen   Neue Antwort erstellen    www.EsperantoLand.de Foren-Übersicht -> Hauptforum Alle Zeiten sind GMT + 1 Stunde
Seite 1 von 1

 
Gehe zu:  
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben.
Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten.
Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen.
Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group
Deutsche Übersetzung von phpBB.de

Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de