Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen |
Autor |
Nachricht |
Lu Wunsch-Rolshoven Moderator


Anmeldedatum: 02.06.2002 Beiträge: 954 Wohnort: Berlin
|
Verfasst am: Di März 26, 2013 8:54 pm Titel: Letero el Trinidado pri fondado de eldonejo |
|
|
Letero el Trinidado atingis nian oficejon pri la fondado de eldonejo:
Kelkaj verkistoj ĉi tie en Trinidad revis pri la fondo de eldonejo (kiu ne ekzistas nuntempe en la urbeto) kaj ni sukcesis ricevi la ŝtatan permeson por ties fondado. Nun ni estas en la preparlaboroj kaj serĉado de sponsoro kiu povos iomete helpi nin financi la aferon por komenci eldoni. Ni jam havas laserprintilon kaj la eblecon aĉeti la paperon kaj la kartoneton por la kovertoj de la libroj, sed mankas al ni iom da financaj rimedoj. Provizore funkcios en mia hejmo la printadproceso kaj la bindado, sed ni estas vere entuziasmiĝantaj, ĉar tiu entrepreno permesos al ni havi pli altan vivnivelon kaj cetere, aperigi niajn verkojn.
Ni serĉas iom da helpo el diversaj Neregistaraj Organizaĵoj aŭ privatuloj, kiuj volus volonte kontribui al la sukceso de nia agado. Se vi konas iun organizon tian, kiu povus interesiĝi en nia projekto, kiu baldaŭ estos realo, bonvolu afable skribi al mi por kontakti ilin.
Jam ni havas iom da helpo de du italaj poetoj kiuj vizitis la urbeton kaj pretas sendi helpon, sed ni urĝe bezonas aĉeti almenaŭ du au tri kartoĉojn da inkopulvoro por la laserprintilo kaj nova, pli taŭga printilo. En la komenco, ni planas aperigi du poeziajn verkojn kaj du prozajn verkojn pri la historio de Trinidad, ĉar ĉi tiu urbo estis proklamita de UNESKO “Heredaĵo de la Homaro” kaj en la jaro 2014 oni festos la 500jaran datrevenon de ties fondiĝo.
Mi ege esperas, ke iel eblos trovi por ni helpanton, ĉar tiu eldonejo donos al ni ne nur la eblecon aperigi niajn verkojn, sed ankaŭ vivteni nin multe pli dece ol nun.
Se vi havas iun eblecon trovi por ni helpanton aŭ iun ajn kunlaboranton preta engaĝiĝi, tutcerte tio estos por ni vere grava.
Akceptu miajn plej elkorajn bondezirojn de sano, paco, feliĉo, prospero kaj sukcesoj.
Restas je via ĉiama dispono, atendante vian respondon,
Johano Besada
(Se vi deziras kontakti s-ron Besada, bv. skribi al ni per la kontaktoformularo de EsperantoLand.)
|
|
Nach oben |
|
Verschoben: Di März 26, 2013 8:55 pm Uhr von Lu Wunsch-Rolshoven Von Hauptforum nach Esperantlingva forumo |
|
|
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben. Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen. Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.
|
Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group Deutsche Übersetzung von phpBB.de
Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de
|