Vorheriges Thema anzeigen :: Nächstes Thema anzeigen |
Autor |
Nachricht |
mlennartz 50 Beiträge

Anmeldedatum: 02.10.2008 Beiträge: 73
|
Verfasst am: Mo Jun 01, 2015 8:54 am Titel: [eo] Krimrakonto: La roboj de Simon de K. Majsner |
|
|
La unua krimrakonto de Knal Majsner en Esperanto. 32000 vortoj.
Vi povas elŝuti ĝin en mobi/kindlo-formato ĉe www.majkel.de
www.majkel.de/wb/pages/esperanto/elektronika-libraro/elsutado.php
Ĉi tiu libro estas elŝutebla ankaŭ kiel epub-dosiero ĉe Guglo: http://play.google.com/store/books/details/Knal_Majsner_La_roboj_de_Simon?id=mZ3kCAAAQBAJ
Kial la epub-versio estas publikigita ĉe Guglo anstataŭ majkel.de?
La organizoj, gazetaro kaj forumoj de la Esperanto-movado ignoras elektronikajn librojn. Tamen mi estas tre kontenta pri la nombro de elŝutoj (500 elŝutoj estas fieriga nombro, vere!). Tial mi decidis serĉi novajn vojojn, tio estas Guglo por epub-libroj. Tiel mi havas tutmondan merkaton kaj elŝutadon dum la tempo, kiam Guglo ekzistas, do certe pli longe, ol mia retejo "majkel.de" ekzistos.
Resumo de la rakonto:
En la firmao de nordgermana modisto okazis murdo. La modisto suspektas la viktimon, ke ĝi spionis pri lia nova modkolektaĵo. Tial li komisias la privatan detektivon Droste eltrovi la kaŝitan iniciatinton kaj eblajn krimhelpantojn, dum la polico ĉasas la murdinton.
Specimeno:
La virino fermis la pluvombrelon kaj brue malfermis la pordon per kolera puŝo de la piedo. Ventoblovego pelis verŝon da pluveroj en la koridoron. Ŝi eniris kaj ripoze haltis. Rojetoj fluis de ŝiaj ŝuoj sur la kahelan plankon kaj kolektiĝis en flakoj, en kiujn falis pluveroj de la jako kaj la ĵins-pantalono. Malantaŭ ŝi risorto kun levilo refermis la pordon.
En la koridoro sur la dekstra flanko ŝtuparo kondukis malsupren en la kelon, kaj dua supren en la superan etaĝon. Maldekstre brilis la aluminia tegaĵo de lifta ŝovopordo.
En la koridoro sur la dekstra flanko ŝtuparo kondukis malsupren en la kelon, kaj dua supren en la superan et »Tiu idioto, li ne kredu, ke mi toleros tion. Mi ne lasas logi min en pluvon, kaj mi ne permesas, ke iu, eĉ ne tiu viro, igas min atendi vane duonhoron en kafejo.« Tro malfrue ŝi rimarkis, ke la trairejo inter la koridoro kaj la vendejo, kiu troviĝis kontraŭe al la enira pordo, estis malfermita, kaj ŝia laŭta plendo atentigis la vendistinojn de la modosalono. _________________ http://www.esperanto-sh.de
http://www.der-esperantist.de
http://esperanto-sh.blogspot.com
|
|
Nach oben |
|
|
|
Du kannst keine Beiträge in dieses Forum schreiben. Du kannst auf Beiträge in diesem Forum nicht antworten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht bearbeiten. Du kannst deine Beiträge in diesem Forum nicht löschen. Du kannst an Umfragen in diesem Forum nicht mitmachen.
|
Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group Deutsche Übersetzung von phpBB.de
Forum installiert und modifiziert von NoMoKeTo.de
|