Grupo en Varsovio (Pollando) 

Nomo de la grupoVarsovia Vento
LandoPollando
Loko03-226 Varsovio
StratoToruńska 82 m 73
Kiel atingi?plej bone antaŭe telefoni:
Irmina (0)505 529 304
Kunveno dufoje semajne vendrede, la 18a horo ĉe Nowogrodzka strato 18a/4 kaj merkrede, la 17a horo en ejo de Varsovia Filio de PEA &#
Lasta aktualigo 2003-11-14 00:00:00
Priskribo

VARSOVIA VENTO
Nia klubo estis fondita en 1991 cele popularigi Esperanton precipe en junulara medio,
tial plejmulto el inter la ventanoj estas junaj, en la licea kaj studenta aĝo.
Sed ni ne limigas la aĝon de la klubanoj. Ĉiu, kiu ŝatas senstreĉan junularan etoson
kaj interesiĝas pri popularigado de la lingvo, estas bonvena!

Ni serĉas eblojn informi pri la internacia lingvo, kion ni faras loke en la lernejoj,
en la universitato, sur la stratoj de Varsovio, ankaŭ dum niaj ekskursoj kaj aranĝojn.
La INFORMADO PRI ESPERANTO estas grava parto de nia agado.
Kiun ni sukcesas interesigi, tiun ni invitas al organizataj dum la akademia jaro LA KURSOJ de nia
klubo, direktas en la reton aŭ rekomendas aliajn formojn de la lernado, se la agado okazas
ekster Varsovio. La plej multaj kursanoj venas al ni el junulara medio.
Intence interese informi pri la lingvo kaj la movado esperantista ni eldonas monatan,
sufiĉe ampleksan kaj ilustritan revuon. NIA REVUO "TORNADO" estas direktata al pollingva leganto,
servas je nepraj informoj kaj ludas gravan rolon dum nia informado pri la lingvo
kaj subtenado de niaj eksterurbaj kontaktoj.

Dum la tuta jaro nia klubo organizas Ago-Tagojn kaj diversformajn aranĝojn.
Printempe ni ŝatas ripozi kaj alvoki someron dum HELA, ĉe la maro, vintre ni venas en la montaron Tatry,
ludi, ripozi kaj ĉe okazo popularigi Esperanton dum ASO.
Venu kaj vidu kio tiam okazas!

NIAJ RENKONTIĜOJ okazas la tutan jaron, kutime du-foje semajne (merkrede kaj vendrede),
sed multfoje ankaŭ semajnfine. Kie kaj kiaj oni povas kun ni renkontiĝi dependas de la sezono
kaj de niaj planoj, tial antaŭ ol vi alvenos unue kontaktu kun ni, ĉar ja ien ni povus forveturi.
Nia klubo ne posedas propran klubejon, la lokoj kie ni renkontiĝas kaj gvidas la kursojn
estas de ni senpage disponigataj. La agado financata estas de la klubanoj mem.
Kiu povas, tiu kontribuas al ĝi.

Estinte multfoje kore akceptitaj de la esperantistaro en multaj landoj ni reciprokas tion surloke.
Se vi planas viziton en Varsovio antaŭinformu nin pri viaj planoj. Ĉe ni vi ne sentos vin eble kiel
en luksa hotelo, tamen en hotelo vi ne trafos geamikojn - ĉe ni ĉiam!

Kutima diskutlingvo
Hejmpaĝo http://republika.pl/viavento
Kontaktadreso Ireneusz Bobrzak
ul.Toruńska 82/133
kod.03-226 Varsovio

Irmina Szustak
ul.Targowa 39 m 73
kod.03-728 Varsovio
Retpoŝta adreso por pliaj informoj
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho