|
|
|
|
|
|
Grupo en Brita Kolumbio (Kanado)
|
| Nomo de la grupo | La Esperanto-Klubo de Sidney |
| Lando | Kanado |
| Loko | V8L 5G5 Brita Kolumbio |
| Strato | 765 Braemar Avenuo |
| Kiel atingi? | Sidney estas sur Vankuvera Insulo. Necesas preni pramon de Vancouver, Seattle, Anacortes, aŭ Port Angeles aŭ aviadile al la Aerodromo, 'Victoria Internacia.' |
| Kunveno |
ĉiun ĵaŭdon
|
| Lasta aktualigo |
2004-12-03 |
| Priskribo |
La Esperanto Klubo de Viktorio kunvenas regule kun la Esperanto Klubo de Sidney ĉiun ĵaŭdon inter la 1-a horo kaj 3-a horo posttagmeze krom dum aŭgusto. Aliaj kunvenoj okazas en Langford apud Viktorio merkrede vespere. Estas ankau kunveno inter la 2-a kaj 4-a la unuan sabaton de la monato.La adresoj de la kunvenlokoj ŝanĝiĝas de tempo al tempo.Telefonu al 1-250-812-0725 por informo pri la loko au anonci vian alvenon retpoŝte ĉe: esperanto shaw.ca
|
| Kutima diskutlingvo | Esperanto |
| Hejmpaĝo |
http://esperanto.ca/kea |
| Kontaktadreso |
Wally Du Temple 765 Braemar Avenue, Sidney,BC, V8L 5G5 1-250-812-0725 |
| Retpoŝta adreso por pliaj informoj |
esperanto shaw.ca |
|
|
|
|
|
|
|
© EsperantoLand
|
|
|
|
|
|
|
Nova renkontiĝo PRINTEMPE dum pasko |
Dum pasko la asocio EsperantoLand ofertos novan Esperanto-renkontiĝon - PRINTEMPE. Ĝi okazos rande de la malgranda vilaĝo Dahlem-Baasem en la mezalta montarao Eifel, proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La aliĝilo pretas nun.
|
|
| |
8a Novjara Renkontiĝo 2009/10 |
La oka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27a de decembro 2009 ĝis la 3a de januaro 2010 en Saarbrücken. Aliĝis intertempe 121 gastoj el 11 landoj - kunvenos ĉ. 150 partoprenantoj, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 30 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).
|
|
| |
SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel |
 Venu somerumi kun ni!Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos, verŝajne en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; oni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 40 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.
|
|
| |
540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo |
Intertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
|
|
| |
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj |
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.
|
|
| |
|