Grupo en Dossenheim (Germanio) 

Nomo de la grupoEsperanto Rhein-Neckar
LandoGermanio
Loko69221 Dossenheim
StratoKirchstr.30
Kiel atingi?de Frankfurto/ Kolonio (aŭ de Karlsruhe/ Ŝtutgarto): Veturu ĝis la elveturvojo "Heidelberg-Dossenheim", iru dekstren, kaj tuj denove dekstren, sekvu la vojon, trairu la trafiklumilon ĝis la placo ĉe la urbodomo, iru dekstren kaj post cent metroj mia domo estas videbla je la dekstra flanko
Kunveno dependas, tri aŭ kvar foje monate, simple alvoku min
Lasta aktualigo 2004-05-26 00:00:00
Priskribo

Bonvenon al Dossenheim kaj sia Esperanto-grupo!
Venu al la bela vilaĝo nur kvar kilometroj de la heidelberga urbocentro. Heidelberg estas belega urbo kun mondfama kastelo kaj malnova universitato. Ni estas tute "juna" grupo: unue, ĉar preskaŭ nur estas junaj esperantistoj en Dossenheim kaj due la grupo mem ekzistas nur ekde januaro 2004. Ekde februaro ni havas propran elsendon en la radio kaj regula informo en la loka gazeto: La radioelsendo aŭdeblas ĉiu kvara merkredo en la monato inter la 14-a kaj la 15-a horo. Ĝi venas sur la FM-frekvencoj 105,4 kaj 89,6 kaj en la interreto sur www.bermudafunk.org

Venu kaj ĝuu!!!

Kutima diskutlingvoEsperanto, ni ege malofte krokodilas
Hejmpaĝo http://
Kontaktadreso Stephan Mayer
Kirchstr.30
69221 Dossenheim
Germanio
telefono: 06221-860241
Retpoŝta adreso por pliaj informoj Stephan-hdgmx.de
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho