Grupo en Ĉikago (Usono) 

Nomo de la grupoEsperanto Societo de Ĉikago
LandoUsono
Loko60645 Ĉikago
StratoNorda Lincoln Avenuo
Kiel atingi?La kunvenoj okazas ĉe la Sulzer publika biblioteko, kiu situas ĉe la angulo de Lincoln kaj Montrose en la norda parto de Ĉikago.
Kunveno monate, je la kvara merkredo, 19a horo
Lasta aktualigo 2004-02-18 00:00:00
Priskribo

La Esperanto-Societo de Ĉikago komenciĝis neformale en la mez-1950aj. Ĝi iĝis oficiala registrita senprofitcela organizo en 1973 celante dissemi scion pri la Esperanta lingvo al la publiko, ligi sian membraron al la tutmonda Esperanta komunumo, kaj fari kulturajn kaj edukajn Esperantajn agadojn. La Societo aŭspicias klasojn kaj seminariojn pri kaj en Esperanto, por komencantoj kaj progresantoj. Ni prizorgas libraron de Esperantlingvaj libroj por provizi nian membraron kun legaĵoj. Inter la long-daŭraj projektoj de la Societo estas traduki sciencaĵojn en Esperanton.

Kutima diskutlingvoEsperanto aŭ la Angla
Hejmpaĝo http://www.esperanto-chicago.org
Kontaktadreso Vilĉjo MANIA
7357 N. Hoyne, #1
Chicago, IL 60645
Usono
Retpoŝta adreso por pliaj informoj infoesperanto-chicago.org
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho