Nun ni havas provizoran kunvenejon /en partiejo/, tial la gastoj devas peti informon de Péter Tihanyi /fondinto de la loka grupo/ delegito de UEA. Loĝadreso: Tatabánya, strato: Ságvári Endre 26. 3/fsz.2 Telefono: 34/323-801 Retadreso: esperas chello.hu Nia grupo fondiĝis la 15-an de majo en la jaro 1957. De tiam sen interrompo funkcias. La nombro de la grupanoj variiĝis inter 10 kaj 30. Nun malpli ol 20-ope. Nia grupo havas ĝemelgrupon en Aalen /Germanio/. Tiu urbo estas partnerurbo kun la nia.
|