Grupo en Ĉeboksary (Rusio) 

Nomo de la grupo“Betuleto”
LandoRusio
Loko428037 Ĉeboksary
StratoLeninskogo komsomola, 54
Kiel atingi?De la bus- kaj fervoja stacidomo per la trolebuso 5 ĝis la haltejo 'Proletarskaja'
Kunveno sabate, 13a horo
Lasta aktualigo 2004-11-20 00:00:00
Priskribo

Ni estas infana esperanta grupo “ Betuleto” el Rusio el urbo Ĉeboksari. Nia grupo consistas el 8 infanoj: 7 knabinoj kaj 1 knabo. Ni studas esperanton jam dum kelkaj monatoj.
Ekde la aŭtuno de 2003 jaro ni partoprenas en la internacia projekto de ILEI “Interkulturo”. Enkadre ĝi ni sukcesis partopreni en kelkaj interesaj aranĝoj. Ni faris kelkajn prezentojn en esperanto de rusaj kaj ĉuvaŝaj popolaj fabeloj enkadre de la projekto “Popularaj libroj” ( rigardu: www.interkulturo.net), partoprenis en la kvizo laŭ resumoj de la projekto kaj gajnis la abonon por “Juna amiko”(ĉi tio estis ega ĝojo por ni !); faris prezenton pri nia urbo Ĉeboksary; tradukis al esperanto ĉuvaŝajn legendojn pri kreado de Universo.
Ankaŭ ni partoprenis en kelkaj interesaj E-aranĝoj: “Arta semajnfino” –aranĝo de ĉeboksaraj esperantistoj okaze de la Internacia Virina festo, kie ni montris spektaklon laŭ la rusa popola fabelo “Neĝulino” (en esperanto) ; Festivalo de hungara kulturo en nia lernejo (je la 20-a de marto 2004) por kiu ni preparis koncerton el “hungaraj” programeroj : hungara popola fabelo “Duonpeltaĵeto”, hungara popola danco “ĉardaŝ” kaj hungara muzikaĵo; kaj eĉ iomete en IJK-2004 (pli ĝuste - en la Postkongreso en Ĉeboksary, por kiu ni preparis la interkulturan koncerton).
Ankaŭ ni kunlaboras kun la infana esperanta revuo "Juna Amiko".
Nun ni serĉas infanajn E- grupoj en la granda mondo por unuiĝi en nia esperanta "vivo".

Kutima diskutlingvoesperanto, rusa
Hejmpaĝo http://
Kontaktadreso Елена Надикова
8 А класс школа № 55
ул. Ленинского комсомола, 54
428037 г. Чебоксары
Россия Russia
Retpoŝta adreso por pliaj informoj betuletolist.ru
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho