Grupo en Písek (Ĉeĥio) 

Nomo de la grupoEsperanto-klubo LA PONTO
LandoĈeĥio
Loko397 01 Písek
Strato
Kiel atingi?Písek situas surborde de la rivero Otava, sur la ĉefŝoseo 100km sude de la ĉefurbo Prago kaj 50km nordokcidente de la sudbohemia ĉefurbo České Budějovice.
Kunveno neregule
Lasta aktualigo 2009-04-04 00:00:00
Priskribo


Nia klubo estis nomita laŭ la ŝtona ponto el 13a jarcento (laŭ la devizo - "Esperanto kiel lingva ponto al ĉiu popolo").
La klubo kun interrompoj funkcias jam ekde 1908.
Lastatempe (13.-15.4.2007) ni realigis ekz. renkontiĝon "Sabla Printempo" (Písecké jaro) kaj seminarion "Esperanto en la reto".
Jam tradicie en decembro okazas AnkRo (Antaŭkristnaska renkontiĝo) kun bunta zamenhofa kaj kristnaska programo.

Nuntempe la klubo okupiĝas precipe pri verkado de E-artikoloj pri Suda Bohemio por Vikipedio, pri esperantigado de ĉiĉeronaj tekstoj tra la urbaj memorindaĵoj kaj pli kreado de la nova kluba retpaĝo.

Internacia kunlaboro pri interkulturaj projektoj estas serĉata!

Písek estas pitoreska historia urbo kun abundaj eblecoj por ekskursado al naturo kaj memorindaĵoj ne nur en tuta Suda Bohemio. Al E-turistoj ni helpos trovi favorprezan tranoktadon kaj disponigos utilajn turismajn informojn kaj konsilojn.
Fotografaĵojn de la urbo vi povas vidi ekz. en www.icpisek.cz, rubriko Fotogalerie.


Kutima diskutlingvoEsperanto, la cxehxa
Hejmpaĝo
Kontaktadreso Pavla Dvořáková
Gregorova 2653
Písek
Retpoŝta adreso por pliaj informoj esperanto.pisekseznam.cz
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho