Grupo en Novi Sad (Serbio) 

Nomo de la grupoEsperanto-societo “Marko Neŝic”
LandoSerbio
Loko21101 Novi Sad
StratoPostfako 168, 21101 Novi Sad
Kiel atingi?El Beograd aŭ Subotica: per aŭtobusoj aŭ trajnoj.
Kunveno
Lasta aktualigo 2016-06-29 07:00:51
Priskribo

La 17an de decembro 1922 en Novi Sad estis fondita
AMIKA RONDO ESPERANTISTA dank' al Ing'. Stevan Vidak,
grafikisto Arpad Cajzler kaj komponisto Marko Neŝiĉ. La
organizaĵo estis registrita en marto 1923. Inter la du mondmilitoj
estis fonditaj filioj en pluraj lokoj en Vojvodino. Dum tiu tempo
okazis en Novi Sad tri gravaj jugoslaviaj kunvenoj, el kiuj la la plej
grava estis la XIa kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en 1938.
Dum tiu periodo inter la plej aktivaj estis Mladen Vrtunski kaj
Jozefo Veĉei.
Dum la IIa mondmilito, la organizaĵo ne povis aktivi. En 1948
ĝi renovigis la aktivadon kun la nova nomo: Esperanto-societo,
kaj ekde 1953 ĝi nomiĝas Esperanto-societo "Marko Neŝic'".
Kun aliaj Vojvodinaj E-societoj ĉi-societo fondis en Novi Sad
Vojvodina-n Esperanto-Ligo-n (VEL) en februaro 1954.
Ili ambaŭ organizis en 1958 la 17an kongreson de jugoslaviaj
esperantistoj, kaj en 1969 la 42an kongreson de SAT.
Dum la lastaj 20 jaroj ĉi-societo kun VEL aranĝis aŭ helpis
publikigon de multaj libroj, inter kiuj estas Lirika Poemaro el
Vojvodino (Serbio).La kultur-historia teksto pri Novi Sad estis
prezentita en Esperanto plurfoje ekde 1969 ĝis 2004.
La lasta libro "Poeziaj donacoj" aperis en ĉi-societo en 2003.
Nun estas preparitaj reaperigo de Esperanto-lernolibro kun la
aldonita vortaro, de Boriŝa Miliĉeviĉ, kaj la Vortaro
Esperanto-serbokroata (kun pli ol 4000 vortoj), de Ivan Opaĉak
kaj Pane M. Djukic'.

Kutima diskutlingvoesperanto kaj la serba
Hejmpaĝo http://
Kontaktadreso


Johan Derks pertelefone ricevis informojn, ke ambau gvidantoj de la klubo mortis. 2013-03-24

Retpoŝta adreso por pliaj informoj esp
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho