Grupo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio) 

Nomo de la grupoInterkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro
LandoGermanio
Loko37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
StratoGrubenhagenstr. 6
Kiel atingi?Flughavenoj, poste per bona trajnkunligo: Hannover (90 km), aliaj: Hamburg, Berlin, Dortmund, Paderborn, Frankfurt

Per aŭto:
El la nordo: A7 ĝis la eliro ĉe Seesen, kaj poste B243 ĝis Herzberg.
El la sudo: A7 ĝis la eliro Göttingen Nord, de tie B27 ĝis Herzberg.
El la direkto Saksio-Turingio tra Nordhausen sur la B243 ĝis Herzberg.

Per fervojo:
(rekomendo: semajnfine favorpreza "Wochenendticket";
labortage post la 9a por regionaj trajnoj uzu "Niedersachsen-Ticket".
Por 1 resp. 2-5 personoj ĝi estas sampreza.)

De la nordo tra Hannover, Kreiensen, Northeim.
De la sudo tra Kassel, Göttingen, Northeim.
De la okcidento tra Altenbeeken, kaj Northeim.
De la oriento tra Halle kaj Nordhausen.

Kunveno merkrede 16-19a horo, tutjare
Lasta aktualigo 2010-01-29 00:00:00
Priskribo


ICH/GEC, Klerigejo de GEA ofertas:
- lingvokursojn laŭ ĉiuj niveloj
- studsesiojn por trejni E-instruantoj, instruistojn
- fakseminariojn
- preparkursojn por kaj ekzamenojn de Germana Esperanto-Instituto kaj UEA/ILEI ekzamenoj laŭ ĉiuj gradoj, novajn normigitajn ekzamenojn de UEA en niveloj B1, B2, C1

En la Esperanto-Domo de ICH/GEC troviĝas:
- ampleksa biblioteko
- arkivo de E-gazetoj, vidbendoj, muziko ktp.
- kursejo, seminariejo kun bonaj servoj

Estas ankoraŭ:
- favorpreza tranoktebleco, restado ĉe "Verda Familio"
- ferio-, sport- kaj ekskurseblecoj en la Nacia Parko Harz

Kutima diskutlingvoEsperanto, germana
Hejmpaĝo http://esperanto-urbo.de
Kontaktadreso Interkultura Centro Herzberg, Germana Esperanto-Centro
DE-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6
Tel, faksilo: +49/(0)5521-5983
Retpoŝta adreso por pliaj informoj esperanto-zentrumweb.de
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho