Priskribo |
 Bjalistoka E-Societo estis fondita en 1920 de Jakobo Ŝapiro kaj loka esperantistaro cele popularigi Esperanton. Lokaj esperantistoj decidis reaktivigi ĝin en la jaro 1991. De la jaro 1999 ni kunlaboras kun la Fondaĵo Zamenhof kaj administras Esperanto-Centron. (82 kvadratmetroj, granda salono por 50 kunvenantaj personoj,l oficĉambro, gastoĉambro, banejo kun duŝejo) Ni serĉas eblojn uzi kaj disvastigi la internacian lingvon per: 1) Bona informado kaj helpado al ĉiuj e- kaj neesperantistoj (se temas pri esperanto) 2) tradiciaj bazaj kursoj de esperanto en nia klubo, infana ĝardeno kaj aliaj lokoj 3) tradiciaj aranĝoj (AGO-TAGO okaze de mortdatreveno de Ludoviko, printempa konkurso por gimnazianoj kaj liceanoj kiamaniere krei la projekton de e-poŝta karto, somera eksterlanda ekskurso por trovi novajn geamikojn, decembraj Zamenhof-Tagoj) 4) informagado (la kluba bulteno eldonata 4-foje en la jaro, konstata kontakto kun ĵurnalistoj, radio –elsendoj kaj televido, 5) tutjara kampanio al studentoj de la Universitato de la III-Aĝo: „E-klubo-nia dua hejmo” (agado de briĝsekcio) 6) Pasporta Servo kadre de la gastoĉambro La agado financata estas de la klubanoj mem. Kiu povas, tiu kontribuas al ĝi. Estinte multfoje kore akceptitaj de la esperantistaro en multaj landoj ni reciprokas tion surloke. Junularo dormas surplanke, por pli aĝaj ni havas kelkajn litojn. Niaj gastoj tre favore priskribis en la memorlibro nian 5-stelan e-hoteleton”
|