Grupo en Roterdamo (Nederlando) 

Nomo de la grupoRoterdama Esperanto-Junularo
LandoNederlando
Loko3015 BJ Roterdamo
StratoNieuwe Binnenweg 176
Kiel atingi?De Centraal Station, eliru la ĉefan elirejon kaj iru trame, piede aŭ metroe.


Trame: Uzu tramon #4 ĝis Mathenesserlaan. Transiru la straton kaj eniru nian konstruaĵon!


Piede: Iru rekte ĝis kiam vi atingas Nieuwe Binnenweg. Turnu dekstre kaj promenu ĝis kiam vi atingas la centran oficejon de UEA!


Metroe: Iru al stacidomo Dijkzigt (vi devos ŝanĝi metrolineojn ĉe Beurs). Eliru ĉe elirejo Nieuwe Binnenweg, Youth Hostel. Iru rekte ĝis kiam vi atingas Nieuwe Binnenweg. Turnu maldekstre kaj promenu ĝis vi atingos la centran oficejon de UEA.

Kunveno hazarde, vidu nian retpaĝon
Lasta aktualigo 2003-06-23 00:00:00
Priskribo

Roterdama Esperanto-Junularo estas nova klubo kie kunvenas junaj esperantistoj el la ĉirkaŭaĵo de Roterdamo, Nederlando. Ni renkontiĝas ĉiu-monate kaj havas vesperojn kun filmoj (ja estas multaj malbonkvalitaj esperantaj filmoj en la CO por moki), ludoj, urboj, muziko, prelegoj, diskutrondoj, kontakto kun ĝemelaj urboj, ktp, ktp. Ni kutime kunvenas en la CO de UEA/TEJO (Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo).

Kutima diskutlingvoEsperanto, la nederlanda kaj la angla
Hejmpaĝo http://www.tejo.org/vikio/Roterdama_Esperanto-Junularo
Kontaktadreso Roterdama Esperanto-Junularo

Nieuwe Binnenweg 176

3015 BJ Rotterdam

NEDERLANDO
Retpoŝta adreso por pliaj informoj rotterdamtejo.org
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho