Grupo en Krakovo, Eŭropa Kultururbo (Pollando) 

Nomo de la grupoINTERNACIA CENTRO DE LA KULTUROJ - Międzynarodowe Centrum Kultur - MCKultur - ICK. Kulturinstitucio.
LandoPollando
Loko Krakovo, Eŭropa Kultururbo
Strato
Kiel atingi?
Kunveno Laŭ vizitoj de eksterlandanoj, kiuj estas la ĉefaj personoj de la aranĝoj. Dum 2005-2008, okazis 36 aranĝoj.
Lasta aktualigo 2008-07-27 00:00:00
Priskribo

La agado de ICK okazas en la pola socio kaj baziĝas je ESPERANTO kiel PONTO INTER LA KULTUROJ.

ICK prezentas kulturojn de la mondo al la pola socio kaj la polan kulturon al la monda esperantistaro kaj socioj. Ĝi ankaŭ ĉiam popularigas E-on kaj ties kulturon.

ICK estis fondita en majo 2005. Dum sia 3-jara ekzisto ĝi organizis por la vasta pola publiko 36 E-aranĝojn, inter ili 17 koncertojn de E-muziko. La aranĝojn ĉeestis entute kelkaj miloj da personoj. Afiŝoj, ret-, gazet- kaj radioanoncoj atingis multe pli da homoj.

La esperantlingvaj programoj, aranĝitaj laŭ difinitaj reguloj, okazadas en kulturcentroj, lernejoj kaj dum publikaj aranĝoj de Sudpollando. Ili estas interpretataj en la polan lingvon.

La primondajn PROGRAMOJN PREZENTAS VIZITANTAJ KRAKOVON EKSTERLANDAJ ESPERANTISTOJ, kies talentoj kaj scioj ĉiam estas alte taksataj de la pola publiko.

ICK ĝuas altan prestiĝon en la kultura kaj eduka medio de Krakovo kaj la regiono, kaj ĝia agado vekas entuziasmon.

Post la trijaraj bonegaj spertoj ni povas konsili al esperantistoj:

NE FERMU VIAJN E-GASTOJN EN E-KLUBOJ!
Ili povas montradi la praktikan valoron de Esperanto ĉie, kie ili estas! Kaj ĉiuj: la spektantoj kaj la prelegantoj mem aŭ artistoj, ĝuas tion!

Tutkore salutas vin
Maria Majerczak
fondintino kaj direktorino de ICK

Kutima diskutlingvo
Hejmpaĝo http://www.esperanto-reto.org - la hejmpagxo de ICK estas preparata
Kontaktadreso
Retpoŝta adreso por pliaj informoj MCKultur.ICKgmail.com
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho