Grupo en Jyväskylä (Finnlando) 

Nomo de la grupoEsperantoklubo de Jyväskylä
LandoFinnlando
Loko40100 Jyväskylä
StratoSepänkeskus, Kyllikinkatu 1, 40100, Jyväskylä
Kiel atingi?En la urbocentro, nur 15 minutoj piede el stacidomo 'Matkakeskus'. Apud oficejo de Keski-Suomen talo
+358 14 254 609
Kunveno lunde 15-18a horo
Lasta aktualigo 2008-08-14 00:00:00
Priskribo


Korajn salutojn el Mezfinnlando!

Esperantoklubo de Jyväskylä estas la ligilo de ĉ. 30 geamikoj de Esperanto en la urbo Jyväskylä kaj la ĉirkaŭanta regiono. Nia agado enhavas lingvokursojn, esperantlingvajn studrondojn kaj komunajn aranĝojn por niaj membroj kaj interesitoj de la lingvo. Niaj tradiciaj printempaj ekskursoj allogas keldekojn da finnlandaj esperantistoj kune migri kaj amusiĝi en naturo.
Tintileto, la kluba informilo, aperas du-trifoje en la jaro kaj rakontas pri aktualaj eventoj.
La membrokotizo 18 € inkludas ankaŭ abonon de Esperantolehti, periodaĵo de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Bonvolu kontakti nin, se vin interesas Esperanto, facila internacia komunikilo, aŭ nia kluba agado!

Kutima diskutlingvoEsperanto
Hejmpaĝo http://www.esperanto.fi/jyvaskyla
Kontaktadreso seija.kettunen ĉe pp5.inet.fi
Keihäsmiehenkatu 3, 40600, Jyväskylä
Retpoŝta adreso por pliaj informoj seija.kettunen ĉe pp5.inet.fi
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho