Grupo en Berlino (Germanujo) 

Nomo de la grupoKibo Ludado
LandoGermanujo
Loko13351 Berlino
StratoTransvaalstraße 13
Kiel atingi?publika transportado: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Kunveno unufoje monate, sabate, 14a horo ĝis 21:30
Lasta aktualigo 2014-02-12 00:00:00
Priskribo


Edke la fino de 2013 okazas ĉiumonata ludado en Berlino, kvartalo Wedding, ĉe la kafejo Eiscafé Kibo! Kutime partoprenas inter 5 kaj 15 homoj, kaj ni ludas diversajn ludojn, babilas, kaj ĝenerale amuziĝas.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Dum ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj. Ili ankaŭ havas menuon en Esperanto. :)

Kutima diskutlingvoEsperanto
Hejmpaĝo (ankoraŭ ne ekzistas)
Kontaktadreso


Se vi havas demandojn, kontaktu Jessica-n ĉe jegrassogmail.com

Retpoŝta adreso por pliaj informoj
reen al la mapo ŝanĝi
kopiu por enmeti novan kurson
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho