Dum semajno ĉirkaŭ pasko 2012 la asocio EsperantoLand denove ofertos la Esperanto-renkontiĝon PRINTEMPE; venos ĉ. 25 gastoj. PRINTEMPE okazos dum venonta pasko en la renkontiĝejo "Marienburg", apud la vilaĝo Zell/Mosel - kun bela superrigardo al la rivero Mozelo; kiel kutime proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La
informilo kaj aliĝilo pretas por vi.