La Esperanto-renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand okazos ĉi-jare denove rande de la malgranda vilaĝo Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. PRINTEMPE daŭros de la paska sabato, 30-a de marto, ĝis la posta sabato, 6-a de aprilo. La informilo kaj aliĝilo pretas por vi.
La dekdua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 en Saarbrücken - tuj apud la german-franca landlimo. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).
Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.