EsperantoLand-aranĝoj

 

Internacia Kongreso 2010 
6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2010 (vendredo ĝis vendredo)
en Strasburgo, Francio
"Kongresi somere en bela urbo"

2010-07-26

Urbo Programo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Programsuperrigardo (pdf, 45 kB)

Kiu jam aliĝis?


Adreso de la 1-a Internacia Kongreso 2010:
Cap Europe Appart'hôtel**
6, rue de Bitche
67000 STRASBOURG
Telefono de la domadministrantoj: +33 (0)3 88 24 81 24
Telekopiilo: +33(0)3 88 24 81 20
(NR-Organizantoj: Tel. +49-173-162 90 63)

Kiel alveni?

  • Retejo de la domo
  • Google-mapo kun la piedira vojo ekde la stacidomo (laŭ Bd du président Wilson, Bd. du président Poincaré, Bd. Clémenceau, dekstren al rue de Bitche).

Trajnstacio: Strasbourg Gare Centrale (2 km for); Trajnhoraro

Alveno per buso de la stacidomo: Per buso n-ro 2 ekde 'Strasbourg Gare Centrale' en direkto de 'Strasbourg Pont du Rhin'; eliru post proks. 10 minutoj en la stacio 'Strasbourg Clémenceau'. Pluiru piede dum du minutoj ( mapo). La buso veturas dumtage kvinfoje hore, ekz. 16.07 h kaj 16.20 h.
Eblas ankaŭ per buso n-ro 10 (fine 5-minuta piedirado): Per buso 10 ekde 'Strasbourg Gare Centrale' en direkto de 'Strasbourg Gare Centrale (via Université - Musée d'Art Moderne)'; eliru post proks. 6 minutoj en la stacio 'Strasbourg Vosges Oberlin'. Pluiru piede dum kvin minutoj ( mapo). La buso veturas dumtage kvarfoje hore , ekz. 15.58 h kaj 16.14 h.
Jen Bushoraro.

Flughaveno: Flughaveno de Strasburgo.

Internacia Kongreso 2010

La asocio EsperantoLand okazigos internacian Esperanto-kongreson en la dua semajno de aŭgusto en la bela kaj histoririĉa urbo Strasburgo - centre en Eŭropo, je la limo inter Francio kaj Germanio, do tre taŭga loko por Esperanto-renkontiĝo.

Kiel kongresejon ni rezervis hotelon en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Loĝado eblos tie aŭ en alia hotelo aŭ gastejo de la urbo, laŭdezire.

Kial Internacia Kongreso?

La ideo pri Internacia Kongreso venis ĉefe pro tio, ke pluraj homoj konstatis mankon de internacia kongreso en meza Eŭropo; UK ja ĉi-jare okazos en Kubo kaj post du jaroj en Vjetnamio. Multaj Esperanto-parolantoj ne emas aŭ povas tien veturi pro diversaj kaŭzoj kiel vizoproblemoj, mono aŭ politiko. La Internacia Kongreso do ofertos eblecon internacie renkontiĝi dum somero en urbo meze de Eŭropo. Ĝi aldoniĝos al nia oferto de SOMERE, kiu estas kaj restos kontraste kampara dolĉa nenionfarado (kun iomete da programo...). Eble kelkaj kongresanoj ŝatos partopreni en plu SOMERE kiel antaŭkongreso.

Do ni aldonu Internacian Kongreson kaj ne akceptu, ke la nepartoprenantoj en UK ferios ekster Esperantujo kaj ne praktikos Esperanton. Necesas ne nur deklari, sed ankaŭ realigi la celon de EsperantoLand: "Por la kreskigo de Esperantujo". Plia esperantlingva kunveno zorgas ne nur pri plia ebleco praktike apliki Esperanton, sed ankaŭ permesas prezenti nian lingvon kaj lingvokomunumon al la publiko, ĉefe per amaskomunikiloj.

Krome la Internacia Kongreso celas doni eblecon prezenti temojn kaj interŝanĝi opiniojn, kiuj en aliaj renkontiĝoj kaj kongresoj ne aŭ nur malmulte trovas lokon.

Kongreso pri Esperanto, Esperantujo kaj la ekstera mondo

La renkontiĝo estu

  • kongreso pri Esperanto, Esperantujo kaj Esperanto-agado kaj ankaŭ
  • kongreso en Esperanto pri la ekstera mondo, do kun fakaj kaj eble popularsciencaj ofertoj.

Ĝi krome havu kompreneble kadran programon, kies amplekso iom dependos de la nombro de partoprenantoj.

Internacia Kongreso Programo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Strasburgo - bela eŭropa urbo

Multaj bildoj de la urbo Strasburgo rigardeblas en Vikipedio, kie oni povas trovi ligojn al pliaj paĝoj pri Strasburgo. Sube videblas la katedralo kun kelkaj apudaj domoj.

Vidinte la bildojn certe neniu dubas, ke Strasburgo estas aparte bela urbo. La urbocentro estas rekonita de Unesko kiel parto de la tutmonda heredaĵo de la homaro, inkluzivanta interalie la katedralon kaj la kvartalon de la "Petite France" (malgranda Francio).

Strasburgo krome estas sidejo de pluraj eŭropaj instancoj - interalie de la Eŭropa Parlamento (de Eŭropa Unio kun nun 27 ŝtatoj), de la Eŭropa Konsilio (47 ŝtatoj) kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, ĉio cetere en distanco de ĉ. du kilometroj de nia kongresejo.

Strasburgaj gazetoj, radio kaj televido pri Esperanto

Dum la pasintaj jaroj Cyrille Hurstel aparte aktivis por prezenti Esperanto-eventojn en la amaskomunikiloj. Jen trideko el la publikigoj ( 2008/10 kaj 2004/07). Tiu vasta informado donas esperon, ke ankaŭ pri la Internacia Kongreso la amaskomunikiloj de la regiono pretos multe raporti kaj eble instigi ankaŭ tiujn el aliaj regionoj de Francio aŭ eksterlando.

 

Katedralo de Strasburgo

Internacia Kongreso Urbo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Esperantujo, Esperanto-agado
kaj la ekstera mondo

En la parto pri Esperantujo kaj Esperanto-agado gvida demando povos esti:

"Kiel disvastigi Esperanton,
kiel kreskigi Esperantujon?"

Jen sekvas kelkaj kampoj, pri kiuj eble indas aŭskulti prelegon aŭ mallongan referaĵon kaj pridiskuti la temon. Estas unua propono de bukedo por elekti, kion trakti ĉi-jare depende de la deziroj de prelegantoj kaj partoprenantoj - certe ni ne sukcesos ĉion tuŝi... La listo de jam anoncitaj prelegoj troviĝas sube.

  • Informado (publikaj rilatoj): Esplorado kiel bazo de informado; enhavo de informado (realeco de Esperantujo/avantaĝoj de ebla enkonduko); amaskomunikiloj; paperaj informiloj; informaj retejoj; informado en lernejoj (instruistoj, lernantoj); informado en universitatoj (profesoroj, studentoj); eŭropaj instancoj (EU-Komisiono, parlamento); politikistoj (celoj, subvencioj); interna informado
  • Instruado: Lernejoj, popolaltlernejoj, universitatoj, privataj komercaj lernejoj, kluboj kaj specifaĵoj; metodoj; instruado de la lingvo kaj de la kulturo de Esperantujo
  • Aplikado: Renkontiĝoj; vojaĝoj; muziko; libroj; interreto (vikipedio, diversaj retejoj); familioj kaj denaskuloj ...
  • Landoj kaj regionoj: Specifaĵoj de Afriko, Nepalo, Suda Ameriko ... kaj de Eŭropo
  • Loka agado: Specifa informado, grupoj, kursoj
  • Studoj pri Esperantujo: Lingvistiko (esperantologio), sociologio de Esperantujo, ekonomio de lingvoj, statistiko ...
  • Organizado de la laboro: Honorofica kaj pagita laboro, motivoj kaj motivigo
  • Strukturoj de Esperantujo: Asocioj, entreprenetoj, eldonejoj, kulturcentroj ...
  • Strategioj por Esperanto: Desuprismo/desubismo, finvenkismo/raŭmismo, kultura stabiligo, nura partopreno en Esperantujo

Kaj certe tiu ĉi listo ne estas kompleta... Pri kio vi ŝatus prelegi? Eble la jam anoncitaj prelegoj sube donos al vi plian ideon.

"Ekstera mondo"

Same kiel en niaj aliaj renkontiĝoj (NR, NIS, PRINTEMPE, SOMERE) ankaŭ en la Internacia Kongreso ni bonvenigas prelegojn kaj ofertojn pri diversaj temoj - fakaj, (popular-)sciencaj kaj ankaŭ senstreĉigaj (ekz. jogo, gimnastiko).

Internacia Kongreso Urbo Programo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Programeroj okazintaj

  • Kondiĉoj de tutmondeco por Esperanto (Johan Derks)
  • Trejnado pri landonomoj kun rimarkigoj pri 'historio de landonomoj' (Johan Derks)
  • Problemoj de instigo en la akirado de dua lingvo (Robb Kvasnak; prezentofolioj)
  • Diskutrondo: Kiel faciligi Esperanton? (Josef Dörr)
  • La teorio de la limigoj (laŭ Goldratt; Cyrille Hurstel. Kp. TOC)
  • Amaskomunikilaj rilatoj por Esperanto (Lu Wunsch-Rolshoven, prezentofolioj)
  • 'Gerila surmerkatigo' de Esperanto (Lu Wunsch-Rolshoven, Varbokampanjoj)
  • Diversaj rakontoj (Nicky Janssen)
  • "Kamiŝibai" (japana teatreto; Lode Van de Velde)
  • Kvizo pri la lingvoj de la mondo (Lode Van de Velde)

Konversacia rondo, lingvokursoj por komencantoj kaj progresantoj:
Lerni Esperanton en EsperantoLando

Kutime en niaj renkontiĝoj ni ofertas Esperanto-kurson por progresantoj, ankaŭ por komencantoj, konversacian rondon kaj eble gramatikajn prelegojn kun diskuto. Se estos sufiĉe da interesitoj, en la unuaj tagoj okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiam eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio, kiel jam okazis en kelkaj antaŭaj el niaj renkontiĝoj. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu semajno en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!

Kadra programo kaj rigardi urbon kaj regionon

Ni antaŭvidas ekzemple koncerton, dancvesperon, promenojn kaj ekskursojn al la urbo kaj la regiono - Strasburgo prezentas multajn eblecojn: Nian viziton atendas la katedralo kaj la kvartalo "Petite France", eblas boata vizitado, rigardi la kavojn de la urbo kaj diversajn muzeojn. En la regiono indas viziti interalie la vin-itineron, la urbojn Colmar kaj Mulhouse kaj la kastelon Haut-Koenigsbourg. Eble ni vizitos ankaŭ redaktejon de gazeto, la Eŭropan Parlamenton aŭ Eŭropan Konsilion.

Esperantlingve boatumi

Kelkaj kongresanoj certe uzos la eblecon viziti Strasburgon per boato de la Strasburga haveno - la registrita gvidado por tio ekzistas ankaŭ en Esperanto, danke al iniciato de Cyrille Hurstel. La eksurbestrino de Strasburgo (kaj nuna EU-parlamentanino) Catherine Trautmann favore komentis la disponigon de la urbogvidado en Esperanto ( germanlingva raporto pri tio kun la intervjua teksto kaj ligilo al la vidbendo).

Internacia Kongreso Urbo Programo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Centra kongresejo

La kongresejo troviĝas en piedira distanco de 15 minutoj de la urbocentro, ekzemple la katedralo; ĝis la eŭropaj instancoj estas 20 ĝis 30 minutoj. Jen kelkaj bildoj de nia kongresejo.

Enirejo Enirejo

 

Enirejo de interne

Enirejo de interne

 

Salono Rejno Salono Rejno

 

Dupersona chambro

Dupersona ĉambro

 

Dupersona Chambro Studio Disaj Litoj Dupersona ĉambro

 

Internacia Kongreso Urbo Programo Kongresejo Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Kotizoj 2010

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos aŭ detaliĝos.)

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Tranoktado kun matenmanĝo

La kotizo por la tuta semajno en ĉambro de la kongresejo estas la sekva (7 tranoktoj kun matenmanĝa bufedo; kun propraj duŝo kaj necesejo):

Aliĝo ĝis 15-a de aprilo 18-a de julio poste
1 persono en 1-p. ĉ. 350 390 410
en 2-p. ĉ. 210 230 240
en 3/4/5-p. ĉ. 170 190 200

La ĉambroj disponas pri kuireja angulo, kie eblas prepari varmajn manĝojn; la pli grandaj ĉambroj (ekde 3 personoj) havas propran kuirejon.

La hotelo ne proponas apartan tarifon por infanoj. Aldona bebolito kostas 35 EUR por la semajno, aldona lito kostas 70 EUR por la semajno. Tio ne inkluzivas la kroman matenmanĝan bufedon, kiu kostas 56 EUR por la semajno.

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Se vi preferas alian kategorion de hotelo - pli aŭ malpli luksan - bv. informi nin, por ke ni esploru la eblecojn!

Internacia Kongreso Urbo Programo Kongresejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Kongrespartopreno

Kotizo por la tuta semajno

La partopreno estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de Strasburgo); bv. aliĝi prefere baldaŭ. Por la aliaj validas la sekvaj tabeloj:

Aliĝo ĝis 15-a de aprilo 18-a de julio poste
ĝis 17 jaroj 0
18 ĝis 39 5 10 15
ekde 40 jaroj 45 50 55

Por unuopaj tagoj validas la sekvo. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon.

Aliĝo ĝis 15-a de aprilo 18-a de julio poste
ĝis 17 jaroj 0
18 ĝis 39 1 2 3
ekde 40 jaroj 10 12 15

 

Internacia Kongreso Urbo Programo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu partoprenanto 50 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi la kotizon ĝis la 18-a de julio.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 31-a de majo: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 30-a de junio: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Internacia Kongreso".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, IK").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, IK").

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.

La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj kaj mantukoj estas inkluzivitaj.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

 


Internacia Kongreso Urbo Programo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j) kun programo kaj tranoktado.
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempa: 08-06/08-13)
(Partatempa tranoktado - malpli ol ses tagoj - eblas, se restas liberaj lokoj. Ni volonte akceptas vian rezervadon jam nun.)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro (kunaj litoj).
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro (disaj litoj).
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvar-/kvinpersona ĉambro.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz.: "Mi deziras hotelon en la sekva (prez-)kategorio ...; en distanco de ... km de la kongresejo."
"En sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" aŭ "prefere trankvila". )
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu partoprenanto 50 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "Internacia Kongreso".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
Programdeziroj
Eble vi havas ideojn, kiujn programerojn vi ŝatus viziti - ni volonte pripensos, ĉu aranĝeblas.
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la Internacia Kongreso
 
Kiel vi eksciis pri la Internacia Kongreso?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la Internacia Kongreso vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Kiu jam aliĝis?

Internacia Kongreso Urbo Programo Kongresejo Kotizoj Kongrespartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 132 kB)
Afiŝo (pdf, 124 kB)

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand