Kion legi unue?

Kiu volas akiri bonan lingvon, legu bonajn tekstojn.

Bone estas komenci per tekstoj de la klasikuloj de la Esperanta literaturo. La tekstoj estas lingve kaj enhave sufiĉe facilaj kaj tamen distraj.

Julio BAGHY (1891 ─ 1967)

Informojn pri Baghy vi trovas sur la paĝo de Sten Johansson. Se vi havas eblecon akiri la jenajn librojn, legu ilin:

  1. Hura! (satira romano)
  2. Viktimoj/Sur sanga tero (romanoj)

En la reto troviĝas interalie:

  1. Kiel Mihok instruis angle (rakonto)
  2. Drameto sur la monto (rakonto)
  3. Feodor Nikolaeviĉ Felŝov (rakonto)

Jean FORGE (1903 ─ 1980)

Informojn pri Forge vi trovas sur la paĝo de Sten Johansson. Se vi havas eblecon akiri la jenajn librojn, legu ilin:

  1. Abismoj (romano)
  2. Mr. Tot aĉetas mil okulojn (krimromano)
  3. La verda raketo (noveloj kaj mallongaj rakontoj)

En la reto troviĝas:

  1. Ses leteroj (letera amrakonto)

Vasilij Jakovleviĉ EROŜENKO (1890 ─ 1952)

Informojn pri Eroŝenko vi trovas sur la paĝo de Sten Johansson. La eldonejo "Impeto" eldonis malgrandan novelaron, kiu estas ankaŭ legebla en la reto:

  1. El vivo de ĉukĉoj (noveloj)

Hindrik Jan BULTHUIS (1865 ─ 1945)

Informojn pri Bulthuis vi trovas sur la paĝo de Sten Johansson. En la reto mi trovis nenion de li. La plej leginda libro de li estas:

  1. Inferio (romano)

Reen al la serĉformularo.

Lasta aktualigo: 2006-03-02, Sebastiano Hartvigo