2009-04-03
La sepa NR (Novjara Renkontiĝo) bele okazis en Frankfurto/Majno dum la semajno ĉirkaŭ la jarfino.
Vidu la
fotojn kaj
la
raportojn pri la renkontiĝo kaj pri la
gazetara eĥo.
Entute 144 homoj tranoktis en nia ejo, dudek pliaj vizitis la programon. Estis 119 eksterlandanoj kaj 62 infanoj kaj junuloj.
Ni intertempe mendis lokon por la oka NR ĉi-jarfine, en Saarbrücken, apud Francio. Estos ankaŭ speciala programo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
(Novjara Internacia Semajno, NIS).
Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)
Kiu partoprenis en 2008/9?
Programo 2008/9
Programskemo
Infana Programo (pdf)
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kiu jam aliĝis por NR 2009/10?
7a NR 2007/8, Frankfurto/Majno
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
6a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
5a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
4a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
3a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj
2a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj
Partoprenantoj
1a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
Adreso de la 8a NR 2009/10:
Europa-Jugendherberge
Jugendgästehaus Saarbrücken
Meerwiesertalweg 31
66123 Saarbrücken
Telefono de la domadministrantoj:
06 81 - 3 30 40 (el eksterlando +49-681-330 40)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)
Trajnstacio: Saarbrücken Hauptbahnhof (Hbf., 2 km for);
Trajnhoraro
Flughavenoj
- Flughafen Saarbrücken (SCN).
Flughoraro.
- Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA).
Flughoraro.
Bushaltejo: Prinzenweiher/DJH (eble Ilseplatz, ĉ 7 min. de la domo).
Horaro de buso kaj urba trajno.
Mapo ĉe Google
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la oka NR, ĉi-foje en
Saarbrücken, urbo apud la franc-germana landlimo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj. Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Tiam venis la informo, ke ĉi-jarfine ne okazos la tradicia Internacia Seminario (IS) en Germanio (ĝi kuniĝis kun AS al JES, kiu okazos en Zakopane en Pollando). Sekve ni decidis oferti renkontiĝon por tiuj junuloj kaj junaj plenkreskuloj el diversaj landoj, kiuj ŝatos festi jarfine en Germanio.
Internacia partoprenantaro
En la kvin pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por pli ol dudek de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj supozeble denove prezenton de Christoph Frank (
Zauberbühne).
"Ne nur la mondo estas ronda"
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.
La ĝenerala temo ĉi-foje estas "Ne nur la mondo estas ronda". Al tio ligiĝos la infana kaj junulara programo kaj eble kelkaj pliaj ofertoj. Kiel kutime ankaŭ estos multaj ofertoj pri aliaj temoj.
"ElefanTonoj"
Kutime Christoph Frank prezentas vesperan programeron - por la venonta NR li planas miksaĵon de pupludo kaj magio: Elefantoj kun tonoj - "ElefanTonoj".
Koncerto
Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata Esperanto-grupo aŭ muzikisto. En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie
Alejandro Cossavella el Argentino,
Kajto,
Kim (ekzemple
"Ska-virino"),
Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe
dailymotion),
Akordo kaj
JoMo (aŭ jOmO).
Pliaj vesperoj
Krome estos luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Infanoj preferas lerni ludante
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj.
Krome ili komune ludos, praktikos la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj eble ĉeestos prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo.
La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama).
Renkontiĝejo proksime al la urbocentro
La renkontiĝejo troviĝas apud lageto kaj malgranda parko. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, en la alia direkto vi povos atingi arbaron ene de dudek minutoj.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon
aŭ u retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kotizoj 2009/10
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
| Aliĝo ĝis |
5-a de julio |
23-a de aŭgusto |
22-a de novembro |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
185 |
| 18 ĝis 27 |
200 |
207 |
221 |
235 |
| ekde 28 jaroj |
305 |
312 |
326 |
340 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 28 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro, kun propraj duŝo kaj necesejo.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por unupersona ĉambro: 105 eŭroj por 7 tagoj (15 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nura programpartopreno
La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 22-a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
| Aliĝo ĝis |
22-a de novembro |
poste |
| ĝis 17 jaroj |
0 |
| ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago (nova): Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Partatempa partopreno (nova): Partatempa partopreno eblas, se restas liberaj lokoj. Ni volonte akceptas vian rezervadon jam nun.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.
Malaliĝo ĝis la 23-a de aŭgusto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 22-a de novembro: Subtraho de 40 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL;
kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj:
14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
(Vi povas aliĝi aŭ ĉi tie aŭ en la NIS-aliĝilo, sendepende de via aĝo. Familianoj en NIS-aĝo aperos en la koncerna
listo de aliĝintoj.)
Kiu jam aliĝis?
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren