EsperantoLand-aranĝoj

 

 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Ĝeneralaj informoj kaj kondiĉoj


Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda. La antaŭpago ĉefe servas por povi distingi inter nuraj plenigantoj de formularo kaj veraj aliĝantoj...
(Tio certe ne validas, se vi jam pagis antaŭ unu aŭ du jaroj kaj lasis la monon ĉe ni.)

Kotizpago: Estos praktike, se vi povos pagi duonon de la kotizo ĝis la 15-a de septembro (aŭ baldaŭ post via aliĝo), la reston ĝis la 20-a de novembro. Tiel vi tre helpos al nia financa administrado. (Tio certe ne validas, se vi jam pagis antaŭ unu aŭ du jaroj kaj lasis la monon ĉe ni.)

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta aŭ telefona aliĝo; bv. baldaŭ poste forsendi la antaŭpagon (sed ne maltrankviliĝu, se ial ne funkciis; se vi poste antaŭpagas, ni tamen kalkulos la originan aliĝdaton). La aliĝo firme validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la aŭtomata kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 30-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 30-a de novembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano k.s. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon; la samo validas rilate al via malaliĝo aŭ entuta nuligo de la renkontiĝo devigataj pro kronvirusaj reguloj ks.
Ni tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Loĝado: Se aliĝas pli da homoj ol estas lokoj en la renkontiĝejo mem, ni provas loĝigi kelkajn homojn en najbara(j) hotelo(j) aŭ simile. Kutime tiam ni tie loĝigas ĉefe solulojn kaj parojn, unue partatempajn partoprenantojn.

Bv. ne konsumi eksterdome aĉetitajn trinkaĵojn! La favora prezo de la domo baziĝas je tio, ke la gastoj aĉetas siajn trinkaĵojn (kaj manĝetaĵojn) ĉe la bufedo de la domo. La domo do malpermesas kunporti kaj konsumi proprajn manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn; se la gastoj tion ne respektas, necesas aldonpagi al la domo. Kompreneble la unua vespero kun kunportitaj internaciaj manĝaĵoj estas escepto de tiu regulo.

Hundoj: Estas iom komplike. Kutime ne eblas havi hundojn en la domo, sed ĉar ni okupos la tutan domon, eblos escepto. Se iu volas kunporti hundon, tiu rajtas esti en la domo nur en la dormĉambro kaj en unu sola salono. Poste necesos aparta purigo pro postaj gastoj, kiuj eble estas alergiaj kontraŭ hundaj haroj; por tiu purigo necesos pagi.

Kontoj: 
Postbank Hannover, konto-n-ro IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, BIC: PBNK DE FF (ofte enmetenda sen spacoj), EsperantoLand e. V.; celo de la mono: Bv. indiki la nomon de la renkontiĝo ("Novjara Renkontiĝo") aŭ "libroj", "donaco"...

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Liga (FEL); Kontoj de FEL kaj pagmanieroj (ekz. "kreditkarto", PayPal ...); bv. nepre indiki "por eold-g, EsperantoLand" kaj la celon (renkontiĝo, libro, donaco...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio, UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; bv. nepre indiki "por eold-g, EsperantoLand" kun la celo (renkontiĝo, libro, donaco...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.

Kreditkartoj kaj PayPal: Tiujn rimedojn vi povas uzi, se vi sendas monon tra niaj kontoj ĉe FEL kaj ĉe UEA. Pri detaloj kaj iliaj kostoj vidu sur la supre indikitaj paĝoj de ili; nepre indiku "por eold-g, EsperantoLand" kaj la celon, renkontiĝo...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas senkoste enkasigi germanajn ĉekojn; la enkasigo de eksterlandaj ĉekoj kutime kreas bankokostojn (proks. 15 EUR).

Ekskursoj estas aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand