2010-03-15
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Intertempe aliĝis 12 partoprenantoj, inter kiuj kelkaj infanoj. Pli ol duono de la partoprenantoj venas el eksterlando - regos do bela internacia etoso.
Kiu jam aliĝis?
Adreso de la domo
Ferienstätte St. Ludger
Auf der Hardt 40
53949 Baasem
Tel. de la domo: 06557/551 (por uzado dum nia restado tie)
(el eksterlando +49 - 6557/551)
Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.
Trajnstacio: Dahlem (Eifel). Distanco al la domo ĉ. 7 km; laŭ peto ni organizos transporton.
Informoj pri trajnligoj ĉe
Deutsche Bahn.
Jen mapo ĉe
Google.
Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en ĵaŭdo, 1-a de aprilo 2010, ĉ. 18-a horo. Fino per la tagmanĝo en la 6-a de aprilo, ĉ. 14-a horo. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 16-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
"Venu ĝui la printempon!"
La asocio EsperantoLand planas internacian renkontiĝon dum pasko sub la nomo PRINTEMPE. Ĝi okazos en Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, inter Kolonjo kaj Treviro (Trier) - ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. (Trajna stacio estas Dahlem, oni veturas iom pli ol horon ekde Kolonjo, per rekta trajno.)
Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!
Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. La plimulto de la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en unu plia EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.
Datoj 2010
Iom malfruas por 2010, sed jam troviĝis dudeko da interesitoj, kiuj ŝatos kune pasigi la paskajn tagojn. La paska dimanĉo en 2010 estos la 4-a de aprilo. PRINTEMPE 2010 okazos dum la festotagoj de ĵaŭdo, 1-a de aprilo, vespere, ĝis mardo, 6-a de aprilo, posttagmeze.
Bv. informi nin, kiom longe vi ŝatos partopreni en la renkontiĝo.
Kial plia Esperanto-renkontiĝo?
Kiam la asocio EsperantoLand survojigis la Novjaran Renkontiĝon (NR) antaŭ sep jaroj, estis multa dubo, ĉu
Esperantujo eltenos tiun aldonon de paralela renkontiĝo al
Internacia Festivalo (IF). Intertempe evidentiĝis, ke
ĉiujare en la du renkontiĝoj sume kunvenas pli ol 300
homoj, dum antaŭe en IF estis nur proksimume 200. Tio estas
impona kresko de Esperantujo, kiu ne eblus sen aldona
renkontiĝo.
Eblas plua kresko!
Ankaŭ rilate al printempaj renkontiĝoj ŝajnas, ke jam venis la tempo aldoni plian kunvenon por ebligi al Esperantujo pluan kreskon. Se vi ŝatas, eble ĵetu rigardon al vikipedia paĝo pri la statistiko de Esperantujo, kie vi povas vidi la daŭran
kreskon de unusemajnaj renkontiĝoj en Germanio dum la pasintaj jardekoj.
Printempe
Renkontiĝejo
Kotizoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nia programo en- kaj eksterdome
La programo iom similos al tiu de Somere: Ni havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni povos viziti la doman naĝejon. Iom ni provos amuzi la infanojn en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.
Jen la aktuala programa oferto:
- La lernejo kiel prilaboranta entrepreno (Josef Dörr)
- Moresnet kaj la planoj pri Esperanto-ŝtato (Marcel Delforge)
- La glosaro de Karolo Piĉ (Josef Dörr)
- Seminario pri amaskomunikilaj rilatoj (Lu Wunsch-Rolshoven); kp.
"Amaskomunikilaj rilatoj por Esperanto"
- Eble prelego kaj diskuto pri strategioj por Esperanto (Lu Wunsch-Rolshoven); kp. "Eblaj prioritatoj de la
strategio por Esperanto:
Amaskomunikilaj rilatoj kaj renkontiĝoj"
- Eble prelego kaj diskuto pri Esperanto en Eŭropa Unio (Lu Wunsch-Rolshoven); kp.
"Esperanto en Eŭropa Unio"
- Eble prelego kaj diskuto pri informado kaj instruado en lernejoj kaj universitatoj (Lu Wunsch-Rolshoven)
- Konversacia rondo (Lu Wunsch-Rolshoven)
- Demandoj (kaj respondoj) pri Esperanto-gramatiko (Lu Wunsch-Rolshoven k.a.)
- Interparolado kaj kafumado...
- Banado en la endoma naĝejo
- Kaŝado kaj (esperinde grandparta) retrovado de paskaj ovoj
- Promenoj al la ĉarma vilaĝo Kronenburg kaj en la ĉirkaŭaĵo
- Ekskurseto al la lago de Kronenburg
- Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj (ekzemple minejo
Wohlfahrt en Hellenthal, 12 km for)
Printempe
Programo
Kotizoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Ĉu vi ŝatos partopreni?
Ni trovis belan domon por PRINTEMPE en la kamparo, eĉ kun propra naĝejo (7 x 10 m). Kelkajn bildojn de la domo vi vidas supre. Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!
Sube pretas la kotiztabelo kaj la aliĝilo por PRINTEMPE 2010.
Ĉion bonan al vi
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kotizoj 2010
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La plena kotizo por kvin tagoj estas:
| Aliĝo ĝis |
28-a de februaro |
21-a de marto |
poste |
| ĝis 2 jaroj |
0 |
| 3 ĝis 4 |
110 |
| 5 ĝis 9 |
150 |
| 10 ĝis 13 |
175 |
| 14 ĝis 27 |
200 |
205 |
210 |
| ekde 28 jaroj |
210 |
230 |
250 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo kaj mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la uzadon de la naĝejo.
Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉ.): 50 eŭroj por 5 tagoj (10 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 10 eŭroj (2 eŭroj tage).
Partatempa
partopreno
Por ĉiu tagnokto de la 1-a ĝis la 6-a de aprilo:
| Aliĝo ĝis |
28-a de februaro |
21-a de marto |
poste |
| ĝis 2 jaroj |
0 |
| 3 ĝis 4 |
22 |
| 5 ĝis 9 |
30 |
| 10 ĝis 13 |
35 |
| 14 ĝis 27 |
40 |
41 |
42 |
| ekde 28 jaroj |
42 |
46 |
50 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
Validas la supre menciitaj kondiĉoj, aldonoj kaj rabatoj.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nura programpartopreno
La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago (nova): Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la 21-a de marto. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Partatempa partopreno: Ni volonte akceptas vian rezervadon.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 21-a de marto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL;
kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj kaj mantukoj estas inkluzivitaj.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj:
8 eŭroj por 4 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kiu jam aliĝis?
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren