Bonvolu helpi al la aktualigo de ĉi tiu maparo de Esperanto-renkontiĝoj! Povas enmeti mankantan Esperanto-renkontiĝon la organizantoj mem, sed ankaŭ ĉiu alia - la organizantoj ja ofte havas multajn taskojn por prizorgi. Iru per klako en la supra mapo aŭ ĉi-sekve al la detalaj mapoj de la kontinentoj
Afriko,
Aŭstralio,
Azio,
Eŭropo (pluiru al la regiono),
Norda Ameriko aŭ
Suda Ameriko kaj enmetu la Esperanto-renkontiĝon per la butono sub la mapo.
Multan dankon al Eventoj / RET-INFO pro la "Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj", al multaj aliaj prizorgantoj de Esperanto-retpaĝoj, el kiuj ni ĉerpis niajn informojn, kaj al la organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj, kiuj ĉi tie enmetis siajn aranĝojn aŭ informis nin pri ili.
Ne okazos la 19-a Novjara Renkontiĝo 2020/21, planita por Wiesbaden
Sekve de la aktuala kronvirusa dekreto kaj la (nepublika) informo pri ties daŭrigo post la 20-a de decembro ne povos okazi la deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand. Ĝi estis planita por la tempo de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021, denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno.
579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo
Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.