Esperanto-renkontiĝo en Kall-Krekel 

Nomo de la Esperanto-renkontiĝo 2a SOmera MEzeuropa REnkontigho (SOMERE) Samnomaj aranĝoj
Dato de la komenco 2004-07-26
Dato de la fino 2004-08-08
Lando Germanio
Loko (nacilingve) Kall-Krekel
Loko (en Esperanto)
Poŝtkodo 53925
Celgrupo/speco Familioj, infanoj, plenkreskuloj ĉiuaĝaj, naturemuloj; komencantoj, progresantoj, E-parolantoj
Priskribo


 

Kien iri somere?


Ni proponas

SOMERE


2a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo

Ĉi-jare en la montara regiono Eifel, 40 kilometrojn sudokcidente de Bonn.

Ni trovis domon kun ĉarma ĝardeno en Kall-Krekel, sudoriente de Akeno (inter Schleiden kaj Blankenheim). La domo situas en bela chirkauaĵo kaj relative proksimas al la landoj, el kiuj venis la plimulto de la pasintjaraj eksterlandaj partoprenantoj - Nederlando, Belgio, Francio kaj Luksemburgio estas apudaj kaj ni sekve esperas, ke denove estos bele internacia renkontigho kun infanoj.

Naturo kaj kulturo

La programa skemo estos simila al la pasinta jaro: Ni havos lingvokurson en la komencaj kvin tagoj kaj estos prelegoj, ni faros promenojn kaj ekskursojn, ni ludos kaj babilos. Ni provos aranĝi ankaŭ iom da kultura programo - ĉu vi havas ideon, kiu muzikisto aŭ alia kulturulo ŝatos ferii en SOMERE? Dankon pro via helpo!

Tranoktado en ĉambroj aŭ tendoj

Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado kaj manĝoj estos simila al la pasinta SOMERE: Vi povos elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ĉu manĝi grupe aŭ mem zorgi pri viaj manĝoj. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmos pri tendo kaj vi malpli ...

Por familioj, unuopuloj - kaj aliaj

La aĝogamo estos same vasta kiel pasintjare: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki

Ankaŭ chi-jare ni ofertos intensan kurson en la unuaj tagoj por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Ĉi-foje ĝi okazos de lundo, 26a de julio, ĝis vendredo, 30a. Tiel eblos kiel pasintjare en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. La partopreno en la kurso estas inkluzivita en la kotizo.

Neniu aliĝkotizo ĝis fino de majo

Kaze de malaliĝo ĝis la fino de majo vi devos pagi neniom. Ni tamen petas vin ĝiri la aliĝkotizon jam nun por certigi vian lokon; kaze de eventuala malaliĝo ni reĝiros la monon.

Memzorgado kaj tendumado

Se vi ŝatos, vi povos loĝi en tendo aŭ mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - tio konsiderinde reduktas la kotizon. Krome estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj (kaj por la donacantoj kaj kunlaborantoj de EsperantoLand).

Venu SOMERumi kun ni!

Ĉu vi interesiĝas? Bonvolu baldaŭ reagi - la tempo ĝis aŭgusto estas mallonga kaj ni tre ĝojus rapide havi almenaŭ bazan liston de partoprenantoj.

Lasta aktualigo 2004-03-19
Ligo al hejmpaĝo(j) http://www.EsperantoLand.org/somere/
Kontaktadreso EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9
10551 Berlin
Germanio

telefono +49-30-685 58 31
Retadreso por pliaj informoj somereesperantoland.org

Raporto

Ligo(j) al hejmpaĝo(j) kun raporto(j)
Ligo(j) al hejmpaĝo(j) kun bildo(j)
Nombro de partoprenantoj
El kiom da landoj?
Nombro de eksterlandanoj
Nombro de infanoj
Nombro de junuloj (inter 14-30 jaroj)
reen reen shanghi la informojn pri Esperanto-renkontigho ŝanĝi
kopiu por nova renkontiĝo (alia dato/loko)
 

© EsperantoLand