| Priskribo |
La BARo estas renkontiĝo en bela arbaro en Bad Münder. Oni loĝas en lignaj dometoj, sed havas tamen duŝojn kaj bone ekipatan kuirejon. La ideo de la BARo estas havi plilongigatan semajnfinon en freŝa arbara aero, kie oni povas senstreĉiĝi, promeni, komune kuiri, ludi dum la tago ekzemple badmintonon kaj la „Indiaka”-plumpilkludon sur la herbejo, kaj vespere kartludojn, tabulludojn, sagetludon ktp., aŭ simple ĝui la etoson. Se estas dezirantoj ni ankaŭ povas helpi vin lerni la lingvon kaj p(r)ovas respondi lingvajn demandojn. Ofte venas paroj kie nur unu partnero parolas Esperanton, tial ni ne povas garantii pri nekrokodilado. Sed venu volonte por ŝanĝi tion! |