EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-renkontiĝoj - EsperantoLand-Treffen
 
2010-04-01 .. 2010-04-05 (ĵaŭdo ĝis lundo, eble pli longe)
1-a PRINTEMPE
en Dahlem-Baasem en la regiono Eifel (inter Kolonjo kaj Treviro/Trier) (teksto en Esperanto)
 
2010-07-23 .. 2010-08-06 (vendredo ĝis vendredo)
8-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
en Jünkerath/Eifel (teksto en Esperanto)
8. EsperantoLand-Sommertreffen mit Sprachkursen,
in Jünkerath/Eifel (deutsch)
 
2010-12-27 .. 2011-01-03 (lundo ĝis lundo)
8-a Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken (teksto en Esperanto)
8. EsperantoLand-Neujahrstreffen in Saarbrücken (deutsch)
 
2010-12-27 .. 2011-01-03 (lundo ĝis lundo)
2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj en Saarbrücken (teksto en Esperanto)
2. Internationale Neujahrswoche für Jugendliche und junge Erwachsene in Saarbrücken (deutsch)

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

8-a SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE) 
(verŝajne) 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2010
en Jünkerath (Eifel), Germanio

2009-08-14

La sepa SOMERE (SOmera MezEŭropa REnkontiĝo) okazis rande de la urbeto Jünkerath (mezmontaro Eifel) de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto. Entute 43 gastoj partoprenis; trideko de ili venis el eksterlando - el Francio, Belgio, Nederlando, Pollando kaj Svislando. Unua raporto ĉe la EsperantoLand-novaĵoj.

Kiu partoprenis en 2009?

Detalaj informoj kaj aliĝilo de SOMERE 2009 ĉi-sube. Baldaŭ aperos la informoj pri la 8-a SOMERE 2010, kiu verŝajne okazos denove en Jünkerath, de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2010.

7-a SOMERE 2009
Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo Kurso

 

6a SOMERE, 2008, Kall-Krekel 
Raporto  Partoprenantoj 

5a SOMERE, 2007, Jünkerath (Eifel) 
Raporto  Partoprenantoj 

4a SOMERE, 2006, Jünkerath (Eifel) 
Bericht (Wolfram) kun fotoj  Raporto (Lu)  Partoprenantoj 

3a SOMERE, 2005, Wissen (Sieg) 
Raporto Partoprenantoj 

2a SOMERE, 2004, Kall-Krekel 
Raporto Partoprenantoj 

1a SOMERE, 2003, Essen-Calhorn 
Fotoj Partoprenantoj 

Kien iri somere en 2009?

Ni proponas

SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2009 (sabato ĝis sabato)

en Jünkerath (Eifel), Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel.

Kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume sep landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo aŭ en via tendo - ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!

Adreso de la domo

Jugendbildungsstätte Don Bosco
Don-Bosco-Str. 1
54584 Jünkerath
Tel. 0 65 97 - 92 93 - 0 (por uzado dum nia restado tie)
(el eksterlando +49 - 65 97 - 92 93 - 0)

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Trajnstacio: Jünkerath. Distanco al la domo ĉ. 2 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Flughaveno Köln/Bonn, Luxemburg.

La strato al la Don-Bosco-domo foriras ĉe la okcidenta flanko de la urbeto Jünkerath, ekde la strato B421 (Kölner Straße), en sudan direkton. Jen mapo ĉe Google (unu el la domoj nomiĝas "Dominikus-Savio-Haus").

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en vendredo, 1-a de aŭgusto 2008, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 8-a de aŭgusto. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
 

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

Juenkerath-Don-Bosco La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo, kio multe plaĉis al ni dum niaj antaŭaj restadoj. La ĝardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas arbaro. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin plurfoje organizi lud-olimpikojn.

Nia programo en- kaj eksterdome

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante (aŭ teumante) en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo troviĝas en distanco de ĉ. 2 kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

La oferto enhavas ĝis nun interalie:

  • Fotografia kurso (aranĝaj kaj praktikaj konsiloj) (Lode Van de Velde)
  • Amo-rilatoj (prelego; Danka Leyk)
  • Senstreĉiga gimnastiko (Anna Dupéchaud)
  • Cirklodancoj (Danka Leyk)
  • Infana programo (iom gvidos Catherine Royaux)
  • Ludado kaj konkurso en grandega ludsalono (dekoj da ludoj pri lerteco k.a.)
  • Aŭskultekzercoj kaj konversacio (Gunter Neue)
  • Rololudoj (en la kurso por progresantoj) (Catherine Royaux)
  • Kurso por komencantoj (Gunter Neue)
  • Ekskursoj al lago kaj naĝejo
  • Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. Se estos sufiĉe da interesitoj, en la unuaj tagoj okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiam eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio, kiel jam okazis en kelkaj antaŭaj el niaj renkontiĝoj. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu semajno en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Juenkerath-Don-Bosco-ghardeno Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando.

La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj. Tamen ni atentigas, ke eventuale ne ĉiam ĉeestos multaj infanoj.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo

Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...

Duŝejoj kaj necesejoj en la ĉambroj

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Ĉi-foje ni havos iom pli da lukso: La duŝejoj troviĝas en la ĉambroj.

Memzorgado kaj rabatoj

Estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron, bv. anonci tion sur la aliĝilo.

Venu SOMERumi kun ni!

Ĉu vi interesiĝas? Tiam bv. plenigi la ĉi-suban aliĝilon aŭ poŝte aliĝu:

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

 
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos pri SOMERE viajn amikojn, konatojn kaj klubanojn.

Programo Kotizoj por tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso

Kotizoj 2009

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR).

Ni eventuale modifos la kotizojn de postaj aliĝperiodoj depende de aliĝoj kaj disponeblaj ĉambroj.

Plena kotizo

(7 tranoktoj endome kun manĝoj kaj programo)

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 175
18 ĝis 26 210 217 231
ekde 27 jaroj 273 280 294

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo inkluzivas por 7 tagoj la manĝojn, la uzadon de lito en dupersona ĉambro kun duŝo (kaj litotolaĵo) kaj la programon, sed ne la ekskursojn.

Aldonpago/redukto

Unupersona ĉambro: aldono de 56 eŭroj (8 eŭroj tage).
Tri/kvarpersona ĉambro, ekde 27 jaroj: redukto de 35 eŭroj (5 eŭroj tage).

Partatempa partopreno en ĉambro

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 7 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu sepono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 25
18 ĝis 26 30 31 33
ekde 27 jaroj 39 40 42

Tendo, ruldomo, loĝaŭto - kun manĝoj

(7 tranoktoj kun programo)

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 98
18 ĝis 26 133 140 154
ekde 27 jaroj 168 175 189

Partatempa partopreno por tendumantoj ks.

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 7 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu sepono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 14
18 ĝis 26 19 20 22
ekde 27 jaroj 24 25 27

Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso

Tendo, ruldomo, loĝaŭto - memzorgantoj

(7 tranoktoj kun programo, sen manĝoj)

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 28
ekde 18 jaroj 49 56 63

La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la programon, la lokon por meti la tendon (aŭ ruldomon/loĝaŭton) kaj la uzadon de salonoj, duŝoj ktp.
Partatempuloj pagas unu seponon por ĉiu tago, kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 21-a de junio 12-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 4
ekde 18 jaroj 7 8 9

Programo Kotizoj Tendumantoj Aliĝilo Kurso

Ĝeneralaj informoj

Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj): 14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

Partatempa partopreno: Partatempuloj pagas unu seponon de la kotizo en sia kategorio por ĉiu tagnokto; tio inkluzivas la vespermanĝon de la alventago kaj la matenmanĝon de la lasta tago.

Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj); 20 eŭroj por tendumantoj kaj uzantoj de ruldomo aŭ loĝaŭto. Finpago ĝis la komenco de la aranĝo.

Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera aŭ retpoŝta, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.

Malaliĝo ĝis la 1-a de julio: Plena repago de la aliĝkotizo. Malaliĝo poste: Subtraho de 30 eŭroj. Neanoncita nealveno: Subtraho de 50 eŭroj. Por tendumantoj ni subtrahos 10 eŭrojn ekde la 1-a de julio. Ni vin tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono: Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: Nia germana konto havas la n-ron 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; uzu sen la spacoj inter la literoj); indiku "SOMERE". Ĝiroj al tiu konto kostas en Eŭropa Unio same kiel enlanda ĝiro. Vi povas ĝiri ankaŭ al nia konto eold-g ĉe Flandra Esperanto-Ligo aŭ al eold-g ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven; EsperantoLand e. V.; Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus; 10551 Berlin; Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.

Invitleteroj: La sperto montras, ke pro diversaj kaŭzoj invitilo de privatulo havas pli altan probablon de sukceso rilate al vizo ol niaj invitleteroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, ni sugestas tion aranĝi kun konato. Bedaŭrinde ni ne povas helpi ĉe la trovado de privatulo, kiu pretas inviti eksterlandanon.

Ni krome atentigas, ke pro poŝta sendado ktp. necesas almenaŭ du monatoj por aranĝi invitilon, vizon kaj vojaĝon. Se la renkontiĝo estas jam pli proksima, estas pli senchave ekokupiĝi pri posta aranĝo.

Ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj laŭ interkonsento.

Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Kurso

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni aliĝas kiel tendumanto(j) kun manĝoj.
Mi/ni aliĝas kiel tendumanto(j) sen manĝoj.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (maks. 08-01/08-08)
 
Loĝado en la domo
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri/kvarpersona ĉambro.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi kun
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro (trankvila ...)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Vegetare aŭ nevegetare (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
Persona retpoŝta adreso
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu memzorganto (aŭ nura programpartoprenanto) 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la plenan kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g EsperantoLand ĉe Flandra Esperanto-Ligo
eold-g EsperantoLand ĉe Universala Esperanto-Asocio
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(prelego, kurso, paroliga kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al SOMERE.
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke bildoj fotataj dum SOMERE, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand aŭ en aliaj retpaĝaroj aŭ publikaĵoj.
 
Informante pri SOMERE vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la pagho "Kiu jam alighis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Kiu jam aliĝis?

Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono   +49-30-6 85 58 31,   en Germanio 030-685 58 31
Poŝtelefono   +49-173-162 90 63,   en Germanio 0173-162 90 63
Telekopiilo   +49-30-68 05 70 11,   en Germanio 030-68 05 70 11

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand