EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-renkontiĝoj - EsperantoLand-Treffen
2007-07-13 .. 2007-07-28 (vendredo ĝis sabato)
5a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
en Jünkerath (Eifel; loko ŝanĝita) (teksto en Esperanto)
5. Esperanto-Sommertreffen mit Sprachkursen,
in Jünkerath (Eifel; Ort geändert) (deutsch)
 
2007-12-27 .. 2008-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
kaj Post-NR (aldonaj tagoj) 2008-01-03 ĝis 2007-01-06 (ĵaŭdo ĝis dimanĉo)
6a Novjara Renkontiĝo (NR) en Föckinghausen apud Meschede
(teksto en Esperanto)
6. Esperanto-Neujahrstreffen und ergänzende Tage in Föckinghausen bei Meschede (deutsch)

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 
 

5a SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE)
13a ĝis 28a de julio (vendredo ĝis sabato)
en Jünkerath (Eifel), Germanio

2007-06-30

5a SOMERE 2007
Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo Kurso
Presebla informilo kun aliĝilo
(pdf-dokumento, ĉ. 100 kB)

Kiu jam aliĝis?

4a SOMERE, 2006, Jünkerath (Eifel) 
Bericht (Wolfram) kun fotoj  Raporto (Lu)  Partoprenantoj 

3a SOMERE, 2005, Wissen (Sieg) 
Raporto Partoprenantoj 

2a SOMERE, 2004, Kall-Krekel 
Raporto Partoprenantoj 

1a SOMERE, 2003, Essen-Calhorn 
Fotoj Partoprenantoj 

Kien iri somere?

Ni proponas

SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
13a de julio ĝis 28a de julio 2007 (vendredo ĝis sabato)

en Jünkerath (Eifel), Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel.

Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume kvin landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi.

Adreso de la domo

Jugendbildungsstätte Don Bosco
Don-Bosco-Str. 1
54584 Jünkerath
Tel. 0 65 97 - 92 93 - 0 (por uzado dum nia restado tie)
(el eksterlando +49 - 65 97 - 92 93 - 0)

Trajnstacio: Jünkerath. Distanco al la domo ĉ. 2 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Flughaveno Köln/Bonn, Luxemburg.

La strato al la Don-Bosco-domo foriras ĉe la okcidenta flanko de la urbeto Jünkerath, ekde la strato B421 (Kölner Straße), en sudan direkton.

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en vendredo, 13a de julio 2007, ĉ. 18a horo. Fino per la matenmanĝo en sabato, 28a de julio. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14a kaj la 18a horo en la komenca tago.
 

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

Juenkerath-Don-Bosco La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo; ĝi multe plaĉis al ni en la pasinta jaro. La ĝardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas arbaro. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin pasintjare organizi lud-olimpikojn.

Nia programo en- kaj eksterdome

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaghoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante (au teumante) en la ghardeno aŭ endome. Prelegoj kaj eble aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Estos multaj ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo troviĝas en distanco de du kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

La oferto enhavas ĝis nun interalie:

  • "Primaj nombroj - de Euklido ĝis hodiaŭ"
  • "Komunikado sen perforto"
  • Ekzercado pri komunikado
  • "La orgenkomponisto Dietrich Buxtehude kaj lia influo"
  • Orgenkoncerto
  • Danca Ateliero
  • Cirklodancoj
  • Qi Gong
  • "Olimpikoj" (en la granda ludsalono)
  • Kurso pri go-ludo
  • Diversaj bret- kaj aliaj ludoj
  • Eble: Geokaŝado (Serĉado de kaŝitaj objektoj eksterdome)
  • Konversacia rondo
  • Demandoj pri gramatiko
  • Plia Esperanto-kurso laŭ bezono

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio.

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Juenkerath-Don-Bosco-ghardeno Kutime duono de la ĉeestantoj au pli venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando. La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo

Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendo kaj vi malpli ...

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Duŝejoj kun bankuvo kaj necesejoj atingeblas de la koridoro.

Memzorgado kaj rabatoj

Juenkerath-DonBosco-malgrandajDomoj Se vi ŝatos, vi povos mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - kaj tiel redukti vian kotizon. Estas rabatoj por eksterlandanoj, programkontribuantoj kaj helpantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron aŭ helpi alimaniere, bv. anonci tion sur la aliĝilo.

Tempodaŭro laŭ via elekto

Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum du plenaj semajnoj.

Venu SOMERumi kun ni!

Ĉu vi interesiĝas? Tiam bv. plenigi la ĉi-suban aliĝilon aŭ elŝutigu preseblan informilon kun aliĝilo (ĉ. 100 kB) kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte al:

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

somere5esperantoland.org

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

 
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte pluinformos vin. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo.

Programo Kotizoj por tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso
Presebla informilo

Kotizoj 2007

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

(15 tranoktoj endome kun manĝoj kaj programo)

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 300
18 ĝis 26 450 465 495
ekde 27 jaroj 525 540 570

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo inkluzivas por 15 tagoj la manĝojn, la uzadon de lito en dupersona ĉambro kun litotolaĵo kaj la programon, sed ne la ekskursojn.

Aldonpago/redukto

Unupersona ĉambro: aldono de 105 eŭroj (7 eŭroj tage).
Tri/kvarpersona ĉambro, ekde 19 jaroj: redukto de 105 eŭroj (7 eŭroj tage).

Partatempa partopreno en ĉambro

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 15 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu dekkvinono tage (6,7 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 20
18 ĝis 26 30 31 33
ekde 27 jaroj 35 36 38

Tendo, ruldomo, loĝaŭto - kun manĝoj

(15 tranoktoj kun programo)

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 210
18 ĝis 26 315 330 360
ekde 27 jaroj 360 375 405

Partatempa partopreno por tendumantoj ks.

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 15 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu dekkvinono tage (6,7 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 14
18 ĝis 26 21 22 24
ekde 27 jaroj 24 25 27

Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso
Presebla informilo

Tendo, ruldomo, loĝaŭto - memzorgantoj

(15 tranoktoj kun programo, sen manĝoj)

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 18 60
ekde 19 jaroj 105 120 135

La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la programon, la lokon por meti la tendon (aŭ ruldomon/loĝaŭton) kaj la uzadon de salonoj, duŝoj ktp.
Partatempuloj pagas unu dekkvinon por ĉiu tago (6,7 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 30a de aprilo 6a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 4
ekde 18 jaroj 7 8 9

Programo Kotizoj Tendumantoj Aliĝilo Kurso
Presebla informilo

Ĝeneralaj informoj

Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj): 30 eŭroj por 15 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

Partatempa partopreno: Partatempuloj pagas unu dekkvinonon de la kotizo en sia kategorio por ĉiu tagnokto (6,7 procentoj); tio inkluzivas la vespermanĝon de la alventago kaj la matenmanĝon de la lasta tago.

Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj); 20 eŭroj por tendumantoj kaj uzantoj de ruldomo aŭ loĝaŭto.

Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera aŭ retpoŝta, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.

Malaliĝo ĝis la 15a de junio: Repago de la aliĝkotizo minus 20 eŭroj. Malaliĝo poste: Subtraho de 30 eŭroj. Neanoncita nealveno: Subtraho de 50 eŭroj. Por tendumantoj ni subtrahos 5 eŭrojn ekde la 1a de julio. Ni vin tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono (skribe!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: Nia germana konto havas la n-ron 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; uzu sen la spacoj inter la literoj); indiku "SOMERE". Ĝiroj al tiu konto kostas en Eŭropa Unio same kiel enlanda ĝiro. Vi povas ĝiri ankaŭ al nia konto eold-g ĉe Flandra Esperanto-Ligo aŭ al eold-g ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven; EsperantoLand e. V.; Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus; 10551 Berlin; Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.

Invitleteroj: La sperto montras, ke invitiloj de privatulo havas pli altan probablon de sukceso rilate al vizo ol niaj invitleteroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, ni sugestas tion aranĝi kun konato. Bedaŭrinde ni ne povas helpi ĉe la trovado de privatulo, kiu pretas inviti eksterlandanon.

Ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Kurso
Presebla informilo

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon aŭ elŝutigu preseblan informilon kun aliĝilo (ĉ. 100 kB) kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni aliĝas kiel tendumanto(j) kun manĝoj.
Mi/ni aliĝas kiel tendumanto(j) sen manĝoj.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (maks. 07-13/07-28)
 
Loĝado en la domo
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri/kvarpersona ĉambro.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi kun
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro (trankvila ...)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Vegetare aŭ nevegetare (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
Persona retpoŝta adreso
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu memzorganto (aŭ nura programpartoprenanto) 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la plenan kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g EsperantoLand ĉe Flandra Esperanto-Ligo
eold-g EsperantoLand ĉe Universala Esperanto-Asocio
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(prelego, kurso, paroliga kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al SOMERE
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke bildoj fotataj dum SOMERE, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri SOMERE vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la pagho "Kiu jam alighis?".
 

 

Kiu jam aliĝis?

Programo Kotizoj Tendumantoj Kondiĉoj Aliĝilo Kurso
Presebla informilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Telefono:+49-30-6 85 58 31,   en Germanio: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,   en Germanio: 0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand